Beaune

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la franca urbo Beaune, esperante Bono. Unu plian mezan leteron havas la germana urbo Bonno, germanlingve Bonn.


Beaune
esperante: Bono
komunumo
Hostel Dieu Beaune.jpg
Hospitalo de Bono
Blason de la ville de Beaune (21).svg
Blazono
Oficiala nomo: Beaune
Moto: Orbis et urbis honor
antaŭ: Causa nostra lætitiæ
antaŭ: Auspice Bellona Bibracta antiqua vigebat
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Burgonjo
Departemento Côte-d'Or subprefektejo
Kantonoj Beaune-Sud ties ĉefurbo, Beaune-Nord ties ĉefurbo
Arondismento Beaune ties ĉefurbo
Interkomunumreto Beaune-Chagny-Nolay
Konata loko Hospico de Beaune
Riveroj Bouzaise, Aigue, Genet
Situo Beaune
 - koordinatoj 47°01′30″N 04°50′23″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.025 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.025°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 47.025; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Beaune)
Plej alta punkto
 - alteco 407 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 193 m s. m.
Areo 31,30 km² (3 130 ha)
Loĝantaro 22 516 (2009)
Denseco 719,36 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1203
Urbestro Alain Suguenot
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21200
INSEE 21054
Situo de Beaune enkadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Beaune enkadre de Francio
Situo de Beaune enkadre de Côte-d'Or
ButtonRed.svg
Situo de Beaune enkadre de Côte-d'Or
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Beaune
Retpaĝo: www.beaune.fr
Laŭloka nomo : Beaunois

Beaune [bon], esperante Bono, estas mezgranda franca komunumo situa en la departemento Orbordo kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 23.000 loĝantojn.

La loĝantojn de Bono oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro gia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.

Enhavo

[redakti] Geografio

Geografio de Bono

La urbo troviĝas sur deklivo de Pariza Baseno. Tra la urbo fluas la rivero Bouzaise, kies la akvofonto situas ankaŭ en Bono. Du aliaj riveretoj fontis en Bono : Aigue kaj Genet.

[redakti] Klimato

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 745 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 2000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 11,5 °C.

[redakti] Ekonomio

La plej aktiveco kialas pro la vino kaj pro la malsanulejo. Decembron 2007, 1 412 entreprenoj utiligis 17 940 salajrojn.

[redakti] Vino

Bono estas la aŭtenta ĉefurbo de la burgonjaj vinoj. Ĝi situas meze de Côte-d'Or, kaj estas cirkaŭata de pluraj vilaĝoj kies nomoj famiĝas ĉe la vinamatoroj : Pommard, Meursault, Pernand-Vergelesses, Puligny-Montrachet, Savigny-lès-Beaune ...

La surfacampleksoj ĉe Bono pri produktado estas :

  • ruĝaj : 413 ha : Beaune premier cru 313 ha, Beaune village 81 ha, Côte de Beaune 19 ha
  • blankaj : 41 ha : Beaune premier cru 22 ha, Beaune village 13 ha, Côte de Beaune 6 ha

biodinamikaj metodoj estas kelkfoje uzataj.[1] [2]

[redakti] Mustardo

Mustardejo

Unu mustardejo fabrikas diĵonan mustardon kaj burgonjan mustardon. Diĵona mustardo estas nur recepto (ĝi ne estas fabrikata en Dijon). Burgonja mustardo estas fabrikata kun burgonja Brassica juncae kaj burgonja blanka vino.

[redakti] Demografio

Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
10 114 8 344 9 298 9 947 9 908 10 678 10 585 11 362 10 969
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
10 453 10 715 10 907 11 176 11 421 12 038 12 146 12 470 13 726
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
13 887 13 540 13 049 11 661 11 990 11 862 12 161 11 990 13 175
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 -
15 367 16 874 19 060 20 207 21 289 21 923 21 778 22 516 -
(fontoj : Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[3], datumbazo de la INSEE ekde 1968.)

[redakti] Historio

[redakti] Antaŭ 1203

Homoj de neolitiko ĝis Halŝtata ferepoko loĝis cefe en la altoj kaj apude fontoj (Bouzaize, Aigue). De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. Nur dum la Lateno Ferepoko, aperis logeĵoj kaj vojoj en la ebenaĵo apude la fontoj dediĉita pri Belenos, la gaŭla dio de akvo. La nomo Bono devenas Belenos. La urbo prosperis dum la roma periodo ĝis cirkaŭ 259 kaj la invadoj. Tiam cirkaŭ 275, la urbaj muroj konstruiĝis en mallonga areo. Cirkaŭ 475 burgundoj, germana popolo (la nomo devenas Bornholm) okupis pace la urbo. 534, frankoj venkis la burgundoj. En la jaro 731 arabaj militistoj ruinigis ĉirkaŭe la urbo. En la jaro 994 kaj la jaro 1089, la lando suferis terura epidemio kaŭzita de Claviceps purpurea. En la jaro 1099 teksto de Urbano la 2-a citis la preĝejojn Saint-Martin kaj Saint-Pierre, ekstere la muroj. En la jaro 1203, la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo.

[redakti] 1203-1477

La komunumo konstruis remparojn. La tertremo de Bazelo en 1356 okazigis destruojn. La urbo brulegis en 1401. Produktado da vino kaj da drapo estis du riĉecoj. En 1443, Nicolas Rolin starigis la hospitalon. Kiam Karlo la Brava la duko de Burgonjo mortis ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477, la urbo iĝis francia.

[redakti] 1477-1789

En 1478, la urbo defendis rajteco de Marie la filino de la duko. Sieĝo de la urbo per Ludoviko la 11-a armeo daŭradis pliu ol kvin semajnoj. Poste Ludoviko la 11-a konstruigis kastelon por pririgardi la urbon. 1562-1596 Bono suferis pro la religiaj militoj. En 1656, Kristina de Svedio vizitis la urbon. En 1658, Anna de Aŭstrio vizitis la urbon kun sia filo Ludoviko la 14-a.

[redakti] 1789 ĝis hodiaŭ

Fondet vilao
Fera ponto (1985)

En 1793, estis detruita la timpanon de la preĝejo Notre Dame. La preĝejo de la Madeleine estis detruita en 1798, la preĝejo Saint Martin estis detruita en 1800, la preĝejo Saint Pierre estis detruita de 1803 ĝis 1805. En 1893 Camille Fondet ekkonstruis siaj vilaoj. En 1918 usona universitato estas konstruita por la militistoj. La 17-an de juno 1940, post duhora batalo kaj 70 francaj mortintoj, la germana armeo okupaciis Bonon. Ĝi forlasis la urbon la 8-an de septembro 1944. En 1952 la fervojo estis elektrizita. En 1970 la prezidento Georges Pompidou inaŭguris la novan aŭtovojon A6 kaj samtempe li inaŭguris la ankaŭ konstruiantan novan malsanulejon. En 1971 la hospico establis la novan malsanulejon. En 1975 nova fervoja stacidomo estis konstruita.

[redakti] Religia vivo

Eta reĝo de graĉio (1643)

Kvar religiulinoj de la frateco de la sankta infaneco de Bono zorgas pri la kulto de Jesuĉjo (en 2012).

Kvar pastroj kaj kvar diakonoj (en 2012) zorgas pri la paroĥo . La paroĥo enhavas 18 komunumojn (32 671 loĝantojn en 2009): Beaune, Corcelles-les-Arts, Merceuil, Tailly, Bligny, Montagny, Levernois, Sainte-Marie-la-Blanche, Combertault, Meursanges, Chevigny-en-Valière, Corgengoux, Corberon, Villy-le-Moutier, Marigny-lès-Reullée, Ruffey, Vignoles kaj Chorey.

[redakti] Esperanta vivo

Bord Profesoro de la liceo en Beaune cirkaŭ 1913
Klaso de esperanto kun Emile Bord 1912

Antaŭ Zamenhof Moïse Lyon kreis tie internacian lingvon.

Komenciĝan jarcenton estis multaj esperantistoj, la klubo datiĝis de 1903. Oni trovis en Bono esperantajn poŝkartojn, turistajn dokumentojn kaj menuojn en restoracioj. Bord profesoro de la liceo en Bono instruis esperanton ĉe unuagrada knabina lernejo kaj kolegio. La komunumo eldonis du tekstojn por subteni la instruadon de Esperanto, unue la 20-a de juno 1934 kaj poste la 22-an de novembro 1957[4].

La arkivoj de la forminta klubo estas hodiaŭ konservita en la Nacia Esperanto Muzeo de Gray.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 18 voĉdonojn (0,36% de voĉoj) en 2004, kaj 19 voĉdonojn (0,38% de voĉoj) en 2009.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Lokaj famuloj

[redakti] Okazoj

[redakti] Partneraj urboj

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. biodinamika vinberisto
  2. biodinamika vinberisto
  3. base Cassini
  4. Municipaj interkonsiliĝoj en la arĥivo de la urbodomo
  5. Marguerite du Saint-Sacrement
  6. Fransiska vikipedio france

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ligiloj eksteren

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj