Communauté d'agglomération

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Communauté d'agglomération
communauté d’agglomération
tipo de leĝa unuo en Francio
urbeca komunumaro • EPCA
Antaŭe communities of cities vd
Lando(j) Francio vd
vdr

Communauté d'agglomération (esperante "Aglomera komunumo") estas franca établissement public de coopération intercommunale (EPCI) je propra impostsistemo, celanta grandan integriĝon de la municipoj membroj.

Ĝi estas difinita tiel :

Citaĵo
 (...) un établissement public de coopération intercommunale regroupant plusieurs communes formant, à la date de sa création, un ensemble de plus de 50 000 habitants d'un seul tenant et sans enclave, autour d'une ou plusieurs communes centre de plus de 15 000 habitants. Le seuil démographique de 15 000 habitants ne s'applique pas lorsque la communauté d'agglomération comprend le chef-lieu du département ou la commune la plus importante du département. Le seuil démographique de 50 000 habitants est réduit à 30 000 habitants lorsque la communauté d'agglomération comprend le chef-lieu du département.   (...) ŝtata organizaĵo pri interkomunuma kunlaboro ariganta plurajn municipojn konsistigantajn, je kredato, aron kun pli ol 50 000 loĝantoj sur unupeca teritorio kaj sen enklavo, ĉirkaŭ unu aŭ pluraj centraj municipoj kun pli ol 15 000 loĝantoj. La enloĝantara limo 15 000 loĝantoj ne aplikiĝas kiam la aglomera komunumo enhavas la ĉefurbon de la departemento aŭ la plej grandan muncipon de la departemento. La loĝantara limo 50 000 loĝantoj estas reduktita al 30 000 loĝantoj kiam la aglomera komunumo enhavas la ĉefurbon de la departemento. 
— L5216-1, Komenco de artikolo L 5216-1 de la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj.

Laŭ la loĝantaro kaj la kunlabora nivelo, la aglomera komunumo situas inter la komunumaro (france "communauté de communes") kaj la urba komunumo (france "communauté urbaine").

Historio[redakti | redakti fonton]

"Aglomera komunumo" estis difinita en 1999 per la leĝo pri plifortigo kaj simpligo de la intermunicipa kunlaborado dirata leĝo Chevènement[1]. Tiu leĝo celis simpligi la tre kompleksan francan administracian sistemon, aparte malaperigante la distriktojn (france "district") kaj reduktante la nombron de la ariĝoj de municipoj (france "Syndicat de communes"). Ili anstataŭis la malnovajn "komunumojn de urboj" (france "communautés de villes").

Ilia reĝimo estis modifita, kiel por ĉiuj komunumoj, per la leĝo n° 2010-1563 de la 16-a de decembro 2010 pri reformo de la teritoriaj kolektivumoj[2], kiu difinas la rektan elekton de la komunumaj konsilianoj de la municipoj kun pli al 3 500 loĝantoj ekde la urbaj balotoj de 2014. La leĝo ankaŭ plifaciligis la loĝantarajn kondiĉojn por la kreo de aglomeraj komunumoj, reduktante la limon al 30 000 loĝantoj kiam il enhavas la ĉefurbon de la departemento.

Kreado[redakti | redakti fonton]

La koncernitaj municipoj kaj la departementa prefekto povas krei[3] aglomeran komunumon kun tri kondiĉoj[4] :

  • enhavi minimume 50 000 loĝantojn ;
  • enhavi muncipon kun almenaŭ 15 000 loĝantoj (escepte se la aglomera komunumo enhavas la ĉefurbon de la departemento aŭ la plej grandan municipon de la departemento) ;
  • esti geografie unupeca kaj sen enklavo.

Artikolo L. 5111-3 de la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj indikas ke tiuj kondiĉoj ne estas postulataj se la aglomeraj komunumoj kreiĝis per la transformo de EPCI je propra impostsistemo ekzistanta je la dato de publikigo de la leĝo (distrikto, "communauté de communes" aŭ "communauté de villes"). Por ekzemplo, la kreo de la aglomera komunumo de la Lando de Flers ne plenumas la unuan kondiĉon ĉar ĝi enhavas malpli ol 30 000 loĝantoj.

La tria kondiĉo, por ekzemplo, ne estas plenumita por la aparteno al Rennes Métropole kies teritorio estas dupeca kun municipo Verger sen komuna limo kun la aliaj municipoj de la komunumo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La aglomera komunumo estas regata de komunumara konsilio, konsistanta el urbaj konsilianoj de la municipoj membroj.

Ĝis la municipaj balotoj de 2014, la komunumaj konsilianoj estis municipaj konsilianoj elektita de ĉiu municipa konsilio de la municipoj membroj de la komunumo. Tiu sistemo estis tre kritikita, konsiderante la gravecon de la transigitaj kompetentecoj, kaj la manko de debato pri tiuj politikoj pro la nerekta elekto de la komunumaj konsilianoj. Tiel unuanime, la prezidantoj de la komunumoj esprimis okaze de la komunumaj tagoj de Strasbourg en 2007 sian favoron al rekta universal baloto ekde 2014, kaj tio por plifortigi legitimecon de la komunumoj kaj ties funkcian travideblecon.

Leĝo n°2010-1563 de la 16-a de decembro 2010 pri reformo de la teritoriaj kolektivumoj precizigas ke la komunumaj konsilianoj de municipoj kun pli ol 3 500 loĝantoj estos elektitaj per rekta universala baloto, okaze de municipaj balotoj. La reprezentantoj de municipoj kun malpli da loĝantoj restos elektitaj per la municipaj konsilioj. Tiuj dispozicioj estis modifitaj per la leĝo de la 17-a de majo 2013[5], kiu difinis la sekvantan reĝimon :

Ekde la urbaj balotoj de 2014, ĉiu municipo estas reprezentata en la komunuma konsilio per nombro da reprezentantoj ligita al la loĝantaro difinita en artikoloj L. 5211-6-1 kaj L. 5211-6-2 de la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj[6] :

  • municipo kun malpli ol 1 000 loĝantoj : la reprezentantoj de la municipo en la komunuma konsilio estas la membroj de la municipa konsilio elektitaj laŭ ordo de la tabelo[7]. Do, ne estas rekta elekto de la repezentantoj en la konsilio de la komunumo en kiu ili estas membroj, sed laŭ la nombro da reprezentantoj atribuitaj al la municipo, la urbestro, vicurbestroj kaj eble municipaj konsilioj estas laŭjure membroj de la komunuma konsilio ;
  • municipo kun pli ol 1 000 loĝantoj : la komunumaj konsilianoj estas elektitaj okaze de municipaj balotoj, samtempe kaj sur la sama listo de kandidatoj por la municipaj konsilianoj. La balotiloj de tiuj municipoj enhavas, maldesktre, la liston de la kandidatoj por la municipa konsilio, kaj dekstre, la liston de la kandidatoj por la komunuma konsilio[8].

Kompetentecoj[redakti | redakti fonton]

Artikolo L 5216-5 de la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj[9] trudas al la aglomeraj komunumoj plenumon de iuj kompetentecoj :

La komunumo devas ankaŭ plenumi almenaŭ tri el la ses sekvantaj kompetentecoj :

  • kreo aŭ aranĝo de vojara bontenado,
  • salubrigo,
  • trinkebla akvo,
  • protekto kaj valorigo de la medio
  • sociala agado kun komunuma intereso,
  • kulturaj kaj sportaj ejoj.

Ĝi rajtas doni al si kompetentecon pri juro de urba unuaaĉetanto aŭ ricevi delegon de la departemento por plenumi funkcion de sociala helpo.

La municipoj rajtas delegi al la komunumo aliajn kompetentecojn.

La plenumo de iuj kompetentecoj postulas difinon de agoj kaj ejoj agnoskitaj kiel komunuminteresaj. Tiu deklaro pri komunuma intereso estas decidita per la komunuma konsilio kun dutriona plimulto de la konsilio de la aglomera komunumo[10].

Tio estas granda diferenco kompare al la komunumaroj, en kiu la deklaro pri komunuma intereso estas decido de la municipaj konsilioj laŭ kvalifikita plimulto de la municipaj konsilioj[11], kiu tiel donas pli da povo al la municipoj.

La komunumoj ne havas la saman nombron da kompetentecoj kaj plenumas ilin je malsamaj niveloj. SIVU havas nur unu komptentecon, aglomera komunumo povas havi pli ol tridek. Ili distingiĝas per nomoj de servkomunumoj (france "intercommunalité de service") (je unika kaj teknika kompetenteco) kaj projektkomunumoj (france "intercommunalité de projet") (je multaj kompetentecoj serve al projekto de teritorio).

Rimedoj[redakti | redakti fonton]

La enspezoj de la aglomeraj komunumoj estas :

  • tiuj menciitaj en artikoloj nonies C kaj 1609 nonies D de la ĝenerala kodo pri impostoj ;
  • la enspezoj de la moveblaĵoj kaj nemoveblaĵoj ;
  • la enspezoj, kiujn ĝi ricevas de ŝtataj organizaĵoj, asocioj, individuoj, interŝanĝe de plenumita servo ;
  • la provizoj, subvencioj kaj partoprenoj de Eŭropa Unio, de la ŝtato, de diversaj teritoriaj kolektivumoj kaj aliaj institucioj ;
  • la donacoj kaj testamentaĵoj ;
  • la taksoj, impostoj kaj kontribuoj ricevitaj pro plenumo de servoj, aparte por salubrigo kaj rubokolektado ;
  • la pago por publikaj transportoj difinita en artikolo L.2333-64 du la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj ;
  • la profito de pruntoj.

Notinde estas ke, de 1999 ĝis 2009, la ĉefa enspezo de la aglomeraj komunumoj estis la profesia takso, kies procento devis fariĝi unika sur la komunuma teritorio, post transira periodo - dirata "glatiga" - laŭ kelkaj jaroj. De la starigo de la teritoria ekonomia kontribuo en 2011 (2010 estis transira jaro kun speciala reĝimo), la aglomeraj komunumoj enspezis parton de la bienimposto al la entreprenoj kaj de la imposto pri aldonvaloro de entreprenoj.

Teritoria evoluo[redakti | redakti fonton]

La aglomera komunumo ofertas novan formon de loka povo, integrante la ideon de projekto, kie estis nur administrado. Vere, la SIVU aŭ la SIVOM ne havas alian rolon ol administrado de ejoj aŭ substrukturoj, ofte retaj, kiaj la gasa, elektra, akva aŭ rubokolektaj. Tamen, oftas ke municipo restas membro de unu aŭ du SIVU, de SIVOM aŭ de "syndicat mixte" kaj de aglomera komunumo. ĝenerale, municipo aliĝas al pluraj intermunicipaj strukturoj, sed povas aparteni al nur unu EPCI kun propra impostsistemo. Se la aglomera komunumo akiras kompetentecon plenumatan per alia komunumo, tiu ĉi estas neniigita se ĝi plenumis nur tiun kompetentecon (SIVU), aŭ tiu kompetenteco estas eligita el tiu komunumo, laŭ principo de fakeco kaj ekskluziveco de la EPCI kun propra impostsistemo.

La aglomera komunumo kun sia propra impostsistemo per unika profesia takso (TPU) evidente havas kompetentecojn en administrado, sed ankaŭ en preparo, kreado, resume en projektado. Tio estas eĉ pli valida por la urbaj komunumoj, sed malpli kreskinta en la komunumaroj. Komunumeco do evoluis, ĉar la projekto, esĉepte de la malnovaj distriktoj, antaŭaĵoj de la aglomeraj komunumoj, neniam havis interkomuuman celon, kaj tio de la unuaj formoj en 1837 kaj regaj komisionoj por la bienoj sendividaj inter municipoj.

Statistikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

En nur kelkaj jaroj, multaj aglomeraj komunumoj kreiĝis en Francio :

  • 2000 : 50 kreoj (jaro de ekvalidiĝo de la leĝo)
  • 2001 : 40
  • 2002 : 30
  • 2003 : 23
  • 2004 : 12
  • 2005 : 7
  • 2006 : 2
  • 2007 : 5
  • 2008 : 2
  • 2009 : 1
  • 2010 : 9
  • 2011 : 10
  • 2012 : 11[12]
  • 2013 : 11[13]

Entute, je la 1-a de januaro 2014, 222 aglomeraj komunumoj arigantaj 4 851 municipojn kaj 27,1 milionojn da loĝantoj[14].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]