Bensheim
| Bensheim | ||
| komunumo | ||
|
Urbodomo
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Bensheim | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Federacia lando | Hesio | |
| Distriktaro | Darmstadt | |
| Distrikto | Kreis Bergstraße | |
| aŭtoŝoseo | A5 | |
| Parto de komunumo | Auerbach, Bensheim, Fehlheim, Gronau, Hochstädten, Langwaden, Schwanheim., Wilmshausen, Zell | |
| Konata loko | Kastelo Auerbach | |
| Situo | Bensheim | |
| - alteco | 115 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°41′0″N 8°37′0″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.68333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.68333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 57,83 km² (5 783 ha) | |
| Loĝantaro | 39 583 (2009) | |
| Denseco | 684,47 loĝ./km² | |
| Urbestro | Thorsten Herrmann (CDU) | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 64625 | |
|
Situo de Bensheim enkadre de Germanio
|
||
| Retpaĝo: www.bensheim.de | ||
| Laŭloka nomo : Bensheimer | ||
Bensheim estas germana komunumo de pli-malpli 40 000 loĝantoj en la sudo de la federacia lando Hesio.
Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. La aŭtoŝoseo A 5 ligas ĝin al la proksimaj Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde kaj al la simile proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Antaŭ 765
De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. On trovis ankaŭ spurojn de rubandaj ceramikaĵoj kaj ŝnuraj ceramikaĵoj.
Jaron 765 en la kodekso de Lorsch Bensheim estis menciita unuafoje sub la nomo Basinsheim.
[redakti] Vidindaĵoj
En la urbo estas multaj mezepokaj trabfakaj domoj, inter alie la domo Wambolter Hof kaj en suda Hesio plej malnova trabfaka domo Walderdorffer Hof (bildojn vidu sube). Super la urbo tronas romantika ruino de Kastelo Auerbach (bildo same sube), el kiu eblas panorame vidi tre vastan parton de la rejna valo okcidente, en taŭga vetero ĝis la mezmontaro Vogezoj en Francio. Alia bela loko de la urbo estas la parko Fürstenlager, realigita dum 1790, en flanka valo de la mezmontaro Odenwald. La parkaj domoj de antaŭ pli ol 200 jaroj restis neŝanĝitaj, kaj vidindas inter alie la plej malnova sekvoja arbo de Germanio.
[redakti] Fontoj
Bensheim, Spuren der Geschichte, 2006.
[redakti] Lokaj famuloj
- Franz Heinrich Metzendorf (1866–1923), Arkitekto.
- Georg Metzendorf (1874–1934), Arkitekto.
- Joseph Stoll (1879–1956), historiisto
- Norbert Müller-Everling (* 1953), skuptisto.
- Wilhelm Weyrauch (1914–2003), historiisto.
[redakti] Partneraj urboj
Beaune en Francio
Amersham en Britio
Mohács en Hungario
Riva del Garda en Italio
Kłodzko en Pollando
Hostinné en Ĉeĥio
-
kastelo Auerbach, ena pordego