Abtsteinach
| Abtsteinach | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Hesio | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | ||||
| Distrikto | Distrikto Bergstraße | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 49°32′N 08°47′O / 49.533°N, 8.783°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 498 m | ||||
| Areo | 11,03 km² | ||||
| Loĝantaro | 2406 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 06207 | ||||
| Poŝtkodo | 69518 | ||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6941 | ||||
| Aŭtomobila kodo | HP | ||||
| Oficiala kodo | 06431001 | ||||
| Komunumestro | Rolf Reinhard | ||||
| Adreso de la administrejo | Kirchstraße 2 69518 Abtsteinach |
||||
| Komunuma retejo | www.Absteinach.de | ||||
Abtsteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio. La 31-an de decembro 2011 la komunumo havis 2406 loĝantojn. La komunumo situas en la suda parto de la mezalta montaro Odenvaldo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
En Abtsteinach fontas la rivero Steinach. La komunumo situas inter la montoj Hardberg, Waldskopf, Götzenstein kaj Hohberg.
Ober-Abtsteinach situas inter la montoj en monteta pejzaĝo ĉirkau 450-500 metroj super la marnivelo. Unter-Abtsteinach kaj Mackenheim situas en najbaraj valoj.
Najbaraj komunumoj [redakti]
Absteinach norde limas al la komunumo Mörlenbach, en la oriento al la komunumo Wald-Michelbach, en la sudo al la komunumo Heiligkreuzsteinach (distrikto Rhein-Neckar en Baden-Virtembergo) kaj en la okcidento al la komunumoj Gorxheimertal kaj Birkenau.
Komunuma divido [redakti]
Abtsteinach konsistas el tri komunumoj partoj. Tio estas Mackenheim, Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach.
Historio [redakti]
En la praromia tempo en la regiono de Absteinach setlis la keltoj. En la meza epoko la regiono apartenis al la monaĥejo Lorsch. En 1012 unuafoje oni mencias oficiale al Abtsteinach kiel possesa steinah.
Religiaĵoj [redakti]
En Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach estas katolika preĝejo. En Unter-Abtsteinach krome ekzistas kapelo. La preĝejon en Ober-Abtsteinach (St. Bonifatius) oni konstruis meze de la 17-a jarcento. St. Marien, la preĝejo en Unter-Abtsteinach estis konstruita en la 20-a jarcento.
Politiko [redakti]
Komunuma parlamento [redakti]
La komunumaj balotoj de la 26-a de marto 2006 liveris la jenajn rezultojn:
| Partioj kaj elektogrupoj | % 2006 |
Seĝoj 2006 |
% 2001 |
Seĝoj 2001 |
|
| CDU | Kristandemokrata Unio de Germanio | 43,5 | 7 | 41,1 | 6 |
| SPD | Socialdemokrata Partio de Germanio | 19,9 | 3 | 24,5 | 4 |
| FWV | Libera Elektogrupo Abtsteinach | 36,6 | 5 | 34,4 | 5 |
| sume | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | |
Urbodomo [redakti]
La urbodomo estas en Ober-Abtsteinach.
