Distrikto Bergstraße
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Hesio |
| Regiono: | distriktaro Darmstadt |
| Administra urbo: | Heppenheim |
| Areo: | 719,54 km² |
| Loĝantoj: | 262802 (fine de decembro 2011) |
| Loĝdenso: | 370 |
| Aŭtokodo: | HP |
| Municipokodo: | 06431 |
| Komunumoj: | 22 |
| Adreso de la distrikta administrejo: |
Gräffstraße 5 64646 Heppenheim |
| rete: | www.kreis-bergstrasse.de |
| retpoŝte: | info@kreis-bergstrasse.de |
| situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Bergstraße ([Berkŝtrase], "monta strato", germane Kreis Bergstraße) situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 719 km², kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 262802 loĝantojn.
Najbaras norde la distriktoj Groß-Gerau kaj Darmstadt-Dieburg, oriente la distrikto Odenwald kaj sude la baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar plus la urbo Mannheim. Okcidente la rivero Rejno estas natura limo al la najbara fereracia lando Rejnlando-Palatinato. Tie situas, najbare al la distrikto Bergstraße, inter alie la sendependa urbo Worms. La distrikto apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La orienta parto de la distrikto situas en la pejzaĝo Odenwald, la okcidenta en la rejna ebenaĵo kaj estas parto de la Hesia pejzaĝo "Ried". La distrikta nomo venas de turisma strato, nomata Monta Vojo, kiu ligas la urbojn Darmstadt norde kaj Wiesloch en Baden-Virtembergo sude. La norda parto de tiu strato gvidas tra la distrikto Bergstraße. Dum la unua postkrista jarcento, la antikva greka sciencisto Ptolemeo en sia verko Geografio (2-a libro, 10-a ĉapitro) kaj la romia kleurlo Plinio la pli maljuna en sia verko Naturalis Historia ("naturhistorio") menciis la monton Melibokus en la pleja nordo de la nuna distrikto, kaj nomis ĝin la plej norda limo de la tereno de la ĥeruskoj.
Ekonomio [redakti]
La regiono estas turisma. Pro la relative milda klimato tamen ankaŭ sukcese kultigixas inter alie tabako und tre bona vino. En la distrikto laboras internacie agantaj entreprenoj kiel Ciba SC (Lampertheim), Langnese-Iglo (Heppenheim), SAP SI (Bensheim), Sirona (Bensheim), Suzuki (Bensheim) kaj Tyco Electronics (Bensheim).
Urbaj kaj neurbaj komunumoj [redakti]
(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2011)
|
Urboj
|
Neurbaj komunumoj
|
Centre de la distrikto de nordo al sudo viciĝas laŭ la Monta Vojo la urboj Zwingenberg, Bensheim kaj Heppenheim. La komunumoj okcidente de tiuj tri apartenas al la vasta rejna ebenaĵo kaj al la historia regiono Hessisches Ried, la komunumoj oriente de la tri estas parto de la mezalta montaro Odenwald.
Partneraj rilatoj [redakti]
La distrikto havas partnerajn rilatojn inter alie kun
la urbodistrikto Friedrichshain-Kreuzberg de Berlino