Distrikto Darmstadt-Dieburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Regiono: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Darmstadt
Areo: 658,51 km²
Loĝantoj: 285407
(fine de decembro 2013)
Loĝdenso: 442
Aŭtokodo: DA
Municipokodo: 06432
Komunumoj: 23
Adreso de la
distrikta administrejo:
Jägertorstr. 207
64289 Darmstadt
rete: www.ladadi.de
retpoŝte: kreisverwaltung@ladadi.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Darmstadt-Dieburg (germane Landkreis Darmstadt-Dieburg) situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 658 km², kaj fine de decembro 2013 ĝi havis 285407 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Najbaras norde la distrikto Offenbach, oriente la bavaraj distriktoj Aschaffenburg kaj Miltenberg, sude la distriktoj Odenwald kaj Bergstraße kaj okcidente la distrikto Groß-Gerau. La areo de la urbo Darmstadt estas ĉirkaŭata de la distrikto Darmstadt-Dieburg okcidente (urbo Pfungstadt kaj Griesheim), sude (urbo Seeheim-Jugenheim) kaj oriente (urboj Dieburg, Reinheim, Groß-Umstadt, Babenhausen). En la urboparto Kranichstein de Darmstadt situas la administrejo distrikta, la (antaŭe solaj) oficejoj en Dieburg iom post iom fermiĝas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas je la nord-okcidenta rando de la montaro Odenwald. La pejzaĝoj diversas: la okcidenta parto, kie situas Weiterstadt, Griesheim kaj Pfungstadt, apartenas al la senmonta pejzaĝo "Ried". La sudokcidenta parto ĉirkaŭ Seeheim kaj Alsbach apartenas al la monteta pejzaĝo "Bergstraße", kiu situas inter la rejna ebenaĵo kaj la ankoraŭ pli monta Odenwald. La regiono ĉirkau Darmstadt kaj Messel estas aparte arbaroriĉa kaj malmulte loĝata. La nordorienta parto ĉirkau Dieburg kaj Groß-Umstadt estas tre fekunda, monteta pejzaĝo tranĉita de multaj rojoj kaj la rivereto Gersprenz (prononcu Gérŝprenc). Sude de tie la montetoj pli grandas kaj jam apartenas al la distrikto Odenwald.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la regiono de Dieburg estas tre fekunda, kaj en la regiono de Groß-Umstadt eĉ kreskas bona vino, kaj kvankam en la okcidento de la distriko oni perlaboras multe da mono per kultivo de asparago, la plej grava ekonomia branĉo de la distrikto ne estas la agrikulturo. En iuj lokoj troviĝas gravaj entreprenoj de la konstrumaeriala industrio (Groß-Umstadt) aŭ la nutraĵoindustrio (Alsbach-Hähnlein). Aliaj lokoj profitas de la proksimeco al la autoŝosea reto kaj la urbo Darmstadt kaj havas aparte multajn servo-entreprenojn kaj supermerkatojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La okcidenton de la distrikto pasas la aŭtoŝoseoj A 5 Basel/Heidelberg - Frankfurt/Kassel, kaj A 67 Mannheim - Darmstadt. Plie pluraj federaciaj stratoj pasas la distriktan aeron, inter alie la strato B 3 Heidelberg - Frankfurt, B 26 Riedstadt/Darmstadt - Aschaffenburg/Hanau, B 45 Eberbach/Erbach - Hanau kaj B 426 Gernsheim/Darmstadt-Eberstadt - Höchst (Odenwald)/Obernburg.

Internaciaj trajnoj pasas survoje norden tra Frankfurt kaj suden tra Mannheim, sed ankaŭ la regionaj urboj bone atingeblas trajne. La trajnan trafikon al celoj ene de la distrikto organizas la trafika entrepreno DADINA.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konatas la elfosejo Grube Messel, kiu riĉas je fosilioj de pratempaj plantoj kaj bestoj (ekde 1995 ĝi estas agnoskata monda natura heredaĵo de UNESKO).

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikta areo jam frue estis enloĝata. La cirkla digo de Fischbachtal estas supozeble kelta. Dum la unua postkrista jarcento, la antikva greka sciencisto Ptolemeo en sia verko Geografio (2-a libro, 10-a ĉapitro) kaj la romia kleurlo Plinio la pli maljuna en sia verko Naturalis Historia ("naturhistorio") menciis monton Μηλίβοκον (Mēlíbokon), kion oni mezepoke identigis kun la - laŭ la silueto de la montaro Odenvaldo aparte alta - monto en la pleja sudokcidento de la nuna distrikto, kaj nomis ĝin Melibokus, kvankam laŭ novaj teorioj Ptolemeo kaj Plinio eble celis la montaron Harco, multe pli norde. La romianoj konkeris la areon fine de tiu jarcento. Ĉirkau 125 p. K. en la regiono de la nuna suda Hesio fondiĝis la administra unuo "Civitas Auderiensium" kun ĉefa municipo Dieburg. Dum la okcidenta parto de la distrikto restis maldense loĝata, la regiono de Dieburg kaj Groß-Umstadt altiris multajn loĝantojn. Post foriro de la romianoj unue alemanoj, poste ekde 506 p. K. frankoj okupis la regionon. Ĉiuj lokonomoj finiĝantaj je "-heim" estas frankaj fondaĵoj.

Dum la mezepoko pluraj regantoj dividis inter si la regionon. Okcidente la grafoj de Katzenelnbogen evoluigis la lokojn Darmstadt, Groß-Gerau, Zwingenberg kaj Reinheim al urboj. La kamparanoj de Weiterstadt kaj Griesheim liveris la nutraĵojn por la grafaj kasteloj en Darmstadt kaj Groß-Gerau, dum Pfungstadt kaj Seeheim iĝis centroj de propraj distriktoj. Dum 1476 la tuta posedo de Katzenelnbogen transiris al Hesio.

En la orienta parto de la distrikto la historio pli komplikis. Estis tre malgrandaj regnoj, kolektante malmultajn vilaĝetojn, kaj pli grandaj areoj, kiuj tamen pliparte estis pli etaj ol la nunaj komunumoj. Ili estis administrataj de propraj nobeluloj (Eppertshausen) aŭ apartenis al pli grandaj grafejoj aŭ dukejoj. Groß-Umstadt ekzemple duone apartenis al Palatinato kaj duone al Hanau, kaj Dieburg apartenis al la elektoepiskopujo Majenco, kiu provis krei ligon inter siaj posedaĵoj en Rejnhesio okcidente kaj Malsupra Frankonio oriente. Dum la reformacio preskaŭ ĉiuj lokoj krom Dieburg kun Münster kaj Eppertshausen (daŭre katolikaj) iĝis protestantaj.

Post la regna deputacia fina akto 1803 la tuta areo falis al la grandduklando Hesio-Darmstadt. Ekestis la distriktoj Darmstadt, Reinheim kaj Dieburg, poste restis nur Darmstadt kaj Dieburg. Dum 1938 Darmstadt iĝis sendistrikta urbo, sed tamen restis administra centro de la distrikto Darmstadt, al kiu ĝi ne plu apartenis. Dum 1977 unuiĝis distriktoj Darmstadt kaj Dieburg kaj ekestis la hodiaŭa nomo. Kelkaj lokoj antaŭe estis donitaj al aliaj distriktoj, ekzemple Fränkisch-Crumbach al la distrikto Odenwald, Urberach, Ober- kaj Nieder-Roden al la distrikto Offenbach. La daŭre sendistrikta Darmstadt iĝis administra centro, Dieburg restis dependanco. Ekde la fino de 2004 la tuta adminstrado estas translokigata al la urboparto Kranichstein de Darmstadt.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2013)

Urboj
  1. Babenhausen (15 669)
  2. Dieburg (14 921)
  3. Griesheim (26 198)
  4. Groß-Bieberau (4 613)
  5. Groß-Umstadt (20 754)
  6. Ober-Ramstadt (14 697)
  7. Pfungstadt (24 002)
  8. Reinheim (16 180)
  9. Weiterstadt (24 274)
Neurbaj komunumoj
  1. Alsbach-Hähnlein (9 170)
  2. Bickenbach (5 577)
  3. Eppertshausen (6 069)
  4. Erzhausen (7 699)
  5. Fischbachtal (2 593)
  6. Groß-Zimmern (13 780)
  7. Messel (3 815)
  8. Modautal (4 967)
  9. Mühltal (13 254)
  10. Münster (14 068)
  11. Otzberg (6 288)
  12. Roßdorf (11 982)
  13. Schaafheim (9 076)
  14. Seeheim-Jugenheim (15 761)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


blazono de Hesio Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden