Rejnhesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rejnhesio
Regiono
regiono [+]

LandoGermanio
RegionoRejnlando-Palatinato


Rejnhesio (Tero)
Rejnhesio (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Rhenish Hesse [+]
vdr

Rejnhesio (germane Rheinhessen) estas regiono en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. En ĝi vivas sume iom pli ol 600 000 loĝantoj. La nomo aludas al la historia fakto, ke inter la jaroj 1816 kaj 1919 la teritorio apartenis al la grandduklando Hesio, Großherzogtum Hessen, kaj de 1919 ĝis 1945 al la popola ŝtato Hesio, Volksstaat Hessen, kaj estis tiu parto de la teritorio okcidente respektive sude de la rivero Rejno. La nordorientan limon konsistigas la rivero Nahe.

Administre, al ĝi apartenas la eksterdistriktaj urboj Mainz kaj Worms, la distrikto Alzey-Worms kaj granda parto de la distrikto Mainz-Bingen (nome ĉio okcidente de la rivero Nahe). Historie, la teritorio en la dua duono de la 20-a jarcento estis unu el kvar distriktaroj de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj nun apartenas al la metropola regiono Rejno-Majno.

La monto Kappelberg estas kun alteco de 358 m super marnivelo la plej alta monto de la regiono Rheinhessen. Ĝi situas en arbara regiono Vorholz inter Bechenheim, Orbis kaj Oberwiesen en proksimeco al la limo kun Palatinato. Jakobsberg estas la nomo de 273 m alta monto en Rheinhessen. Ĝi situas ĉirkaŭ sep kilometrojn sudoriente de Bingen am Rhein apud Ockenheim kaj estas unu el la tri „sanktaj montoj“ en la rejnhesa montetlando.