Mühltal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mühltal
Blazono
Mühltal (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Mühltal in DA.svg
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Koordinatoj 49°48′47″N 8°41′23″O  /  49.81306°N, 8.68972°O / 49.81306; 8.68972 (Mühltal)
Alto super la marnivelo 173 m
Areo 25,34 km²
Loĝantaro 13260 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06151, 06154 kaj 06167
Poŝtkodo 64367
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala kodo 06432014
Subdivido 7 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Astrid Mannes
Adreso de la administrejo Ober-Ramstädter Straße 2
64367 Mühltal
Komunuma retejo www.muehltal.de
v  d  r
Information icon.svg

Mühltal - en Esperanto "mueleja valo" - estas komunumo en centra Germanio, tuj sude de la urbo Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2012 la komunumo havis 14055 loĝantojn.

La komunumo estas grupigo de pluraj loĝlokoj, el kiuj neniu mem havas la nomon "Mühltal": la plej granda el tiuj loĝlokoj estas Nieder-Ramstadt, la administra sidejo de la komunumo. Pluraj loĝlokoj sur la komunuma teritorio estas Frankenhausen, In der Mordach, Nieder-Beerbach, Traisa, Trautheim kaj Waschenbach.

En la komunumo situas la monto Frankenŝtajn - unu el la plej okcidentaj montoj de la mezmontaro Odenwald - kun mezepoka fortikaĵo, kiu germane nomiĝas "Burg Frankenstein". De la fortikaĵaj ruinoj eblas vasta panorama rigardo al Darmstadt, la ebenaĵo de la rivero Rejno okcidente kaj - dum bona vetero - al la distancaj turdomoj de la metropolo Frankfurto ĉe Majno norde.

Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Mühltal havas partnerajn ligojn al la komunumoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]