Groß-Umstadt

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
Gross-Umstadt.jpg Situo de Groß-Umstadt en Germanio

Groß-Umstadt estas historia urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio, inter la urboj Darmstadt okcidente kaj Aschaffenburg oriente, kiuj ambaŭ distancas 25 kilometrojn. La regiona centro Frankfurto ĉe Majno foras 45 kilometrojn nordokcidente.

La renesanca urbodomo de Groß-Umstadt

Proksimume la duono de la 22.000 enloĝantoj loĝas en la urbo mem, la alia duono en pluraj historiaj urbetoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj estis sendependaj komunumoj ĝis la jaro 1977, sed tiam unuiĝis kun Groß-Umstadt.

Inter ili estas

La urbo estas pitoreske ĉirkaŭata de montetoj, la plej nordaj randaj montoj de la mezmontaro Odenwald, kun multaj vitejoj, kaj estas konata vina regiono (konsideriĝanta parto de la vinkultiva regiono Hessische Bergstraße).

[redakti] Partneraj urboj

La du partneraj urboj estas

kiuj same estas karakterizataj per vina kultivado.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Oficiala retejo de la urbo (en la germana)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj