Riedstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Riedstadt
Blazono
Riedstadt (Germanio)
DMS
Red pog.svg
situo de la komunumo en la distrikto


situo de la komunumo en la distrikto

Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Groß-Gerau
Urborajtoj Urbo (Stadt) ekde januaro 2007
Koordinatoj 49°50′09″N 08°29′51″O  /  49.83583°N, 8.4975°O / 49.83583; 8.4975 (Riedstadt)
Alto super la marnivelo 88 m
Areo 73,76 km²
Loĝantaro 22115 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06158
Poŝtkodo 64560
Aŭtomobila kodo GG
Oficiala kodo 06433011
LOCODE DE RDS
Komunumestro Werner Amend
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1 (en urboparto Goddelau)
Komunuma retejo www.riedstadt.de
v  d  r
Information icon.svg

Riedstadt estas germana komunumo en la sudo de la federacia lando Hesio, tuj okcidente de la urboj Darmstadt kaj Pfungstadt, kaj oriente de la rivero Rejno, kiu konsistigas la limon al la najbara federacia lando Rejnland-Palatinato. La komunumo konsistas el pluraj malgrandaj historiaj urbetoj, apartenas al la distrikto Groß-Gerau kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2013 la komunumo havis 22 115 loĝantojn.

La urbetoj, kiuj konsistigas la komunumon, nomiĝas Crumstadt, Erfelden, Goddelau, Leeheim kaj Wolfskehlen. En Goddelau naskiĝis la germana dram-verkisto kaj revoluciulo Georg Büchner. Sur la mapo ekzistas plia urbeto en la komunumo, kiu fakte estas granda psikiatria kaj psikoterapia kliniko sur vasta tereno, por plenkreskuloj kaj maljunuloj samkiel por infanoj kaj junuloj. En la kliniko, fondita jam en 1535, kiel kuracisto laboris la patro de Georg Büchner, kaj du jarcentojn poste dum pluraj jaroj ankaŭ la esperantista kuracisto Thomas Pusch.

La komunumo estas situas rande de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al la malpli ol 25 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno nordoriente kaj Wiesbaden nordokcidente.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]