Mörfelden-Walldorf
El Vikipedio
| Blazono | Mapo |
|---|---|
Mörfelden-Walldorf estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi havas 33.000 enloĝantojn, apartenas al la distrikto Groß-Gerau kaj al la administra distriktaro Darmstadt.
La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A 3 kaj A 5 ligas ĝin al la malpli ol 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno norde, Darmstadt sude kaj Wiesbaden okcidente. La Flughaveno Frankfurta troviĝas tuj norde.
Partnera urbo[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
