Neu-Isenburg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
urba blazono

Neu-Isenburg estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio, nur 5 kilometrojn sude de Frankfurto ĉe Majno. Ĝi havas 36.000 enloĝantojn, apartenas al la distrikto Offenbach kaj al la administra distriktaro Darmstadt.

La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la tut-proksimaj aŭtoŝoseoj A 3, A 5 kaj A 661 ligas ĝin al la centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno norde, Offenbach nord-oriente kaj Darmstadt sude, kaj ankaŭ al la cetera centra Germanio. Plej multaj aviadiloj de la Flughaveno Frankfurta alteriĝas rekte super la urbo, kio kaŭzas bruon kaj foje iom da vojaĝa odoro je keroseno. Tiujn ĝenojn iom kompensas tre vasta arbaro norde de Neu-Isenburg, kiu invitas je promenoj kaj sportado. Grandan influon en la urba historio cetere havis enmigrintoj el Francio, la Hugenotoj.

Partneraj urboj[redakti]

  • Francio Veauche (Francio)
  • Francio Andrezieŭ-Boutheon (Francio)
  • Britio Dacorum (Britio)
  • Aŭstrio Bad Vöslau (Aŭstrio)
  • Germanio Weida (Turingio, Germanio)

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la urbo, germanlingvaj
Ekstera ligilo    paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main