Rodgau

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
urba blazono

Rodgau estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi havas 45.000 enloĝantojn, estas la plej granda komunumo de la distrikto Offenbach kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseo A3 ligas ĝin al la 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Offenbach.

Krom la aŭtoŝoseo A3, kiu inter Kolonjo kaj Frankfurto okcidente kaj Aschaffenburg kaj Würzburg oriente pasas la urbon en la nordo de ties areo, la unuopajn urbopartojn, kiuj historie ĉiuj estis memstaraj komunumoj kaj de nordo al sudo fadeniĝas kiel perloj sur ŝnuro, norde-sude ligas dua autoŝoseeca strato, la federacia strato B 45.

La urbopartoj estas de nordo al sudo


  • Wappen Rodgau-Weiskirchen.jpg
    Weiskirchen


  • Wappen Rodgau-Hainhausen.jpg
    Hainhausen


  • Wappen Rodgau-Jügesheim.jpg
    Jügesheim


  • Wappen Rodgau-Dudenhofen.jpg
    Dudenhofen kaj


  • Wappen Rodgau-Nieder-Roden.jpg
    Nieder-Roden.


la banlago en Nieder-Roden

En Nieder-Roden troviĝas granda banlago, unu el la plej konataj ripozejoj de la regiono, kun plaĝoj por banvestitaj kaj nudistaj feriemuloj. Ĝi eble estas la nura banlago, kiu havas propran kanzonon: La germana rokmuzika grupo Rodgau Monotones prikantis ĝin dum la okdekaj jaroj de la dudeka jarcento, germanlingve en la kanzono "St. Tropez am Badesee" (etoso kvazaŭ en Saint-Tropez, ĉe la hejma banlago), milde kaj aminde ironie.

Urbopartnerecoj[redakti]

Rodgau havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:


Ligoj[redakti]