Rüsselsheim
| Blazono | Mapo |
|---|---|
Rüsselsheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Groß-Gerau, havante specialan urban statuson, kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. Rüsselsheim havas 60.000 enloĝantojn, apartenas al la ekonomia regiono Rhein-Main ĉirkaŭ la metropolo Frankfurto ĉe Majno, kaj internacie konatas precipe pro la sidejo de la aŭtomobila konzerno Opel, parto de la usona General Motors.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La urbo situas borde de la rivero Majno (rivero), nur malmultajn kilometrojn antaŭ ties enfluo en la Rejnon ĉe urbo Mainz. La urbo Frankfurto ĉe Majno troviĝas malpli ol 20 kilometrojn oriente, la urboj Mainz kaj Wiesbaden malpli ol 10 kilometrojn okcidente.
Urbopartnerecoj [redakti]
Rüsselsheim havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Evreux en Francio ekde 1961
Rugby en Britio ekde 1977
Varkaus en Finlando ekde 1979
Kecskemét en Hungario ekde 1991
Esperanto en Rüsselsheim [redakti]
La "Esperanto-Grupo Verda Stelo" fondiĝis en Rüsselsheim komence de junio 1925. En 1927 aliĝis al ĝi Alfred Schmidt, kiu fariĝis post la Dua Mondmilito unua urba konsilisto, t.e. anstataŭa urbestro, kaj agadis por Esperanto ĝis sia korinfarkto dum la Germana Esperanto-Kongreso 1975.
Inter la 27-a de decembro 1962 kaj la 3-a de januaro 1963 la 6-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Rüsselsheim kaj pritraktis la temon "Ĉu naciismon sekvos internaciismo?".
La urba Esperanto-grupo mortis fine de la 1990-aj jaroj, kaj en 2007 la urba biblioteko de Rüsselsheim donacis siajn preskaŭ 200 Esperanto-librojn pro manko de spaco kaj de lokaj interesatoj al la Esperanto-Grupo Wiesbaden.
Eksteraj ligiloj [redakti]
paĝoj de la urbo, germanlingvaj
paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
