Opel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la aŭtoprodukta konzerno Opel. Aparte de tio ekzistas internacia organizaĵo nomata mallonge OPEL, aŭ plennome Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj.
Adam Opel GmbH
tegmenta internacia konzerno:
nomo General Motors
ĉefa sidejo Detroit, Miĉigano (Usono)
informoj pri la entrepreno:
nomo Adam Opel GmbH
fondodato 1862
fondoloko Rüsselsheim
sidejo Rüsselsheim
kunlaborantoj 25.103 (dum 2009) [1]
Adreso
Kontaktadreso Adam Opel GmbH
Friedrich-Lutzmann-Ring
65423 Rüsselsheim
Telefono (06142) 7-7 0
Retpoŝto kunden.info.center@de.opel.com
Ligilo http://www.opel.de/

La firmao Adam Opel GmbH estas germana entrepreno, kiu produktas aŭtojn kaj apartenas al la usona aŭtomobila konzerno General Motors. Sidejo de la entrepreno estas la urbo Rüsselsheim en Germanio. En pliaj tri germanaj lokoj kaj aldonaj ses eŭropaj lokoj ekster Germanio troviĝas produktejoj.

Opel-prezento en la aŭtomobila ekspozicio IAA 2005
Opel Rekord C, 1.7 L, 1968


Opel estas en kontinenta Eŭropo kaj en Arabio la ĉefa marko de la konzerno General Motors. La modeloj laŭlande nur diferencas laŭ etaj detaloj karoseriaj.

biciklo de Opel (1895)

Historio[redakti | redakti fonton]

Kuirejaj maŝinoj kaj bicikloj[redakti | redakti fonton]

La firmao "Opel" fondiĝis dum 1862 en la hesia urbo Rüsselsheim ĉe Frankfurto ĉe Majno. Ĝi unue produktis kudromaŝinojn, ekde 1886 ankaŭ biciklojn. Dum la jaro 1920 la firmao estis la plej granda produktanto de bicikloj en la mondo. En la jaroj post 1950 ankaŭ produktiĝis fridujoj.

Ekproduktiĝo de aŭtoj[redakti | redakti fonton]

Opel Lutzmann (1899)

La fondinto de la firmao, Adam Opel, neniam volis produkti aŭtojn. Tri jaroj post lia morto en la jaro 1895, dum 1898 do, liaj filoj komencis la produktadon de aŭtomobiloj, kaj ankaŭ de motorcikloj. Ili aĉetis la firmaon de la aŭtomobila pioniro Friedrich Lutzmann en Dessau, dungis lin kiel direktoron kaj produktis la aŭton "Opel Lutzmann", post kiam ili antaŭe prezentis ĝin en la "internacia aŭtomobila ekspozicio" germane Internationale Automobilausstellung, IAA) de 1897. Dekomence, la firmao produktis diversajn variaĵoj, inter alie ankaŭ ŝarĝaŭtomobilon. La tiamaj motoroj permesis rapidecojn de maksimume 40 kilometroj po horo. Dum 1902 Opel subskribis kunlaboran kontrakton kun la franca aŭto-produktejo Darracq kaj kune produktis veturilojn, dum 1903 la unuajn kun kvar-cilindraj motoroj.

Opel Laubfrosch (1924)

Dum 1924 la fabriko en Rüsselsheim ricevis muntoĉenojn, por produkti pli da aŭtoj pli malmultekoste kaj permesi aĉeton al ne nur riĉuloj. La sukcesa modelo Opel Laubfrosch ("Rano") fabrikiĝis grandkvante. La farado de motorcikloj paralele same prosperis.

Dumtempe Opel estis la plej granda germana aŭtoproduktejo. Fritz von Opel, unu el la filoj de la firmaofondinto, dum ekperimentis pri rakete movitaj aŭtoj kaj dum 1928 en la berlina aŭtokonkursejo AVUS per sia raketa aŭtomodelo "RAK 2" atingis la rekordan rapidecon de 220 kilometroj po horo. Unu jaron pli poste li en la raketa aviadilo "RAK 1" en Frankfurto ĉe Majno plenumis la unuan pasaĝeran raketoflugon.

Transpreno fare de General Motors[redakti | redakti fonton]

motorciklo de Opel (1928)

Dum 1929 - ankoraŭ antaŭ la monda ekonomia krizo de 1929 - la fratoj Wilhelm kaj Fritz von Opel vendis la plejmulton de la fabrikaj akcioj al la usona aŭtomobila konzerno General Motors, Dum 1931 ili vendis ankaŭ la lastajn akciojn.

La vendoprezo estis 33,352 milionoj da usonaj dolaroj respektive 154 milionoj da Regnaj Markoj - tiutempe giganta monsumo. La fratoj de la familio Opel atingis, ke la markonomo Opel konserviĝis kaj ke la firmao plu havis apartan serion da aŭtomobilaj modeloj.

Opel Olympia (1935)

En 1935 la firmao ekzemple publikigis la modelon Opel Olympia, nomatan laŭ la Somera Olimpiko 1936.

En 1936 la produktado de bicikloj estis vendata al la motorcikla produktejo NSU en Neckarsulm. Bicikloj de la markoj NSU kaj Opel Fahrräder produktiĝis kaj vendiĝis ĝis la jaro 1940.

Dum la Dua Mondmilito la firmao per la kamiono Opel Blitz produktis la plej gravan infrastrukturan elementon de la armeo de Nazia Germanio. Krome dum la milito ankaŭ la produktado de personaj aŭtomobiloj adaptiĝis al militaj bezonoj - nur produktiĝis la "unueca modelo" Kfz. 15.

La engaĝiĝo de la konzerno General Motors produkti kaj por la armeo de Usono kaj por tiu de Nazia Germanio, pere de la konzernaj gvidantoj en Usono estis pravigita per la altaj profitoj. Ekde la jaro 1936 la firmao Opel ne devis pagi impostojn al la nazia ŝtato. La produkado sekve plialtiĝis: ĝis la fino de la Dua Mondmilito produktiĝis pli ol 1,1 milionoj da aŭtomobiloj.

Opel GT

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la milito, la firmaa centralo estis en la usone okupiza zono de Germanio, kaj ekde 1947 denove rajtis produkti aŭtomobilojn. Reekproduktiĝis la antaŭmilitaj modeloj Olympia kaj Kapitän. La modelo Kadett komence ne povis estis reekproduktita, ĉar la koncerna muntoĉeno kiel postmilita rekompenso devis esti transportita al Sovetunio. Same ne plu eblis produktado de la kamiono Blitz, produktita en Brandenburg en la sovetunie okupita zono de Germanio: la tuta produktejo en Brandenburg estis malinstalita kaj transportita al Sovetunio. Per la aŭtomobilaj planoj kaj teknikaĵoj la rusia aŭtomobila produktejo Moskviĉ produktis sian novan modelon 400. En Rüsselsheim ekde 1953 produktiĝis la nova modelo Rekord.

Nur en 1962 en la produktejo de Bochum reekproduktiĝis la modelo Kadett. La nova modelo Kadett A komplete estis novkonstruaĵo kaj kun la samnova antaŭmilita modelo dividis nur sian longecon. Ekde 1964 produktiĝis tri grandaj aŭtomodeloj: al la malnova ""Kapitän" aldoniĝis la novaj modeloj "Admiral" kaj "Diplomat".

En 1962 la firmao havis 350.000 dungitojn kaj spezobilancon de 2,2 miliardoj da germanaj markoj. En 1972 temis pri 590.200 dungitoj kaj spezobilanco de 6,5 miliardoj da germanaj markoj, kaj en 1990 pri 570.400 kaj spezobilanco de 23,7 miliardoj da germanaj markoj.

En la 1990-aj jaroj, la firmaaj aŭtoj pro kostomalaltigoj fariĝis malpli kvalitaj kompare al tiuj de la ĉefa konkurenca marko Volkswagen, kaj la marko perdis je renomo. Fine de la jardeko la kvalito de la aŭtoproduktato kaj la firmaa renomo tamen reekpliboniĝis. En 2009 multis novaĵoj pri planoj de la usona konzerno vendi la markon Opel, aŭ alikaze maldungi grandan parton de la laboristaro. Granda parto de la dungitaro tial esperis pri malligo de la Opel-produktejoj disde la usona konzerno. Ĝis decembro 2009 tamen realiĝis nek vendo de la marko nek amasaj maldungoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]