Somera Olimpiko 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XI Somera Olimpiko
[[Dosiero:|center|200px]]
Loko: Berlino ( Nazia Germanio)
Komenca dato: La 1-a de aŭgusto 1936
Fina dato: La 16-a de aŭgusto 1936
Oficiala malfermanto: Adolf Hitler
Olimpika flamo: Fritz Schilgen
Nombro de nacioj:
49
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
3 963
(3 632 / 331)
Nombroj de sportoj:
129 (19 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 1932 1940 →
Vintra olimpiko
← 1932 1940 →
vdr

La 11-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 1-a de aŭgusto 1936 ĝis la 16-a de aŭgusto 1936 en Berlino,  Nazia Germanio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Adolf Hitler, kaj la olimpika flamo estis flamata de Fritz Schilgen.

La Internacia Olimpika Komitato estis ja maltrankviligita pro kreskanta forto de faŝismo en Germanio, sed rilate al sukceseco de vintra olimpiko, kiu ankaŭ okazis en Germanio, Berlino fine fariĝis la gastiganta urbo.

Multe da landoj proponis bojkoti tiun ĉi olimpikon, sed fine unusola lando, kiu vere mankis, estis Hispanio, pro enlanda milito, kiu tiutempe paralizis la landon.

La ludojn malfermis Adolf Hitler kaj kelkaj teamoj eĉ dum bonveniga ceremonio salutis Hitleron per hitler-saluto. Stelulo de la ludoj estis spite al tiu ĉi harmoniigo afrik-usonano Jesse Owens. Owens ridindigis la teorion de Hitler pri arja supereco, kiam li gajnis kvar orajn medalojn en kuro je 100 kaj 200 metroj, en longosalto kaj en stafetkurado 4x100 metroj.

La potenca germana teamo subtenata de la registaro superis la tabelon kun 33 oraj medaloj. Post Germanio sekvis Usono kun 24 kaj Hungario kun 10 oraj medaloj.

En Berlino oni unuafoje batalis je olimpika oro en kajakado-kanuado, basketbalo kaj subĉiela manpilkado.

La Dua Mondmilito interrompis kontinuecon de la ludoj kaj la venontaj okazis nur en la jaro 1948.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Sportistoj el 49 landoj partoprenis en la ludoj. Tio estis nova rekordo. Unuafoje partoprenis Afganio, Bermudo, Bolivio, Kostariko kaj Liĥtenŝtejno.

Medala klasifiko[redakti | redakti fonton]

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Nazia Germanio (teamo) 33 26 30 89
2  Usono (teamo) 24 20 12 56
3  Hungario (teamo) 10 1 5 16
4  Italio (teamo) 8 9 5 22
5  Finnlando (teamo) 7 6 6 19
 Francio (teamo) 7 6 6 19
7  Svedio (teamo) 6 5 9 20
8  Japanio (teamo) [1] 6 4 8 18
9  Nederlando (teamo) 6 4 7 17
10  Britio (teamo) 4 7 3 14
11  Aŭstrio (teamo) 4 6 3 13
12  Ĉeĥoslovakio (teamo) 3 5 0 8
13  Argentino (teamo) 2 2 3 7
 Estonio (teamo) 2 2 3 7
15  Egiptio (teamo) 2 1 2 5
16   Svislando (teamo) 1 9 5 15
17  Kanado (teamo) 1 3 5 9
18  Norvegio (teamo) 1 3 2 6
19  Turkio (teamo) 1 0 1 2
20  Barato (teamo) 1 0 0 1
 Nov-Zelando (teamo) 1 0 0 1
22  Pollando (teamo) 0 3 3 6
23  Danio (teamo) 0 2 3 5
24  Latvio (teamo) 0 1 1 2
25  Rumanio (teamo) 0 1 0 1
 Sud-Afriko (teamo) 0 1 0 1
 Jugoslavio (teamo) 0 1 0 1
28  Meksiko (teamo) 0 0 3 3
29  Belgio (teamo) 0 0 2 2
30  Aŭstralio (teamo) 0 0 1 1
 Filipinoj (teamo) 0 0 1 1
 Portugalio (teamo) 0 0 1 1
Sumo 130 128 130 388

Plano de Someraj Olimpikaj Ludoj en 1936[redakti | redakti fonton]

Plano de Someraj Olimpikaj Ludoj en 1936
Aŭgusto 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 Rigardanto
Malfermo 91.359
Korbopilkado 21.808
Bokso 134.765
Skermo 35.658
Gresmanpilkado 208.966
Greshokeo 184.103
Futbalo 507.469
Halterlevo 137.939 ¹
Kajakado-kanuado 24.603
Atletiko 760.108
Moderna pentatlono 24.192
Poloo 135.284
Biciklado 31.478
Rajdado 104.277 ²
Lukto 137.939 ¹
Remado 79.300
Paifado 2610
Naĝado 218.534
Velado 21.373
Gimnastiko 64.760
Aliaj spektakloj 796.427 ³
Fermo 92.314
Aŭgusto 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 ! Rigardanto

• = Fina ludo (pri medaloj)
¹ = Rigardantoj de Halterlevo kaj Lukto estis kalkulata kune



Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Medaloj fare de atletoj de la antaŭe sendependa Koreio estis kalkulitaj por Japanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024