Somera Olimpiko 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XXXI Somera Olimpiko
Moto de la Somera Olimpiko 2016:
Um mundo novo (nova mondo)
Loko: Rio-de-Ĵanejro ( Brazilo)
Stadiono: Stadiono Maracanã
Komenca dato: La 5-a de aŭgusto 2016
Fina dato: La 21-a de aŭgusto 2016
Oficiala malfermanto: Michel Temer
Olimpika flamo: Vanderlei de Lima
Olimpika ĵuro: Robert Scheidt
Nombro de nacioj:
206[1]
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
11362[2]
(xx / xx)
Nombroj de sportoj:
28 (42 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 2012 2020 →
Vintra olimpiko
← 2014 2018 →
vdr

La 31-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 5-a de aŭgusto 2016 ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Michel Temer, kaj la olimpika flamo estis flamata de Vanderlei de Lima.[3]

En la Somera Olimpiko 2016, partoprenis pli ol 11 500 atletoj el 204 Naciaj Olimpikaj Komitatoj (NOK-j) plus du sendependaj teamoj. La du sendependaj teamoj estas iuj sendependaj olimpianoj, unu formita de atletoj kies NOK de Kuvajto estas nuligita, kaj la alia formita de rifuĝintaj olimpianoj inkludante dekdu atletojn el malsamaj landoj, kiuj havas rifuĝintoj statuson. La Olimpikoj inkludas 28 sportojn - inkluzive rugbeo 7 kaj golfo, aldonitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en 2009. Tiuj sportaj eventoj estas okazigitaj en 33 malsamaj lokoj de 4 malsamaj areoj en la urbo, nome: Barra, Copacabana, Deodoro, kaj Maracanã.

Elekto de Rio-de-Ĵanejro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2016.

Partoprenintaj teamoj[redakti | redakti fonton]

Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.

Ekster tiu listo rajtis partopreni:

Medaltabelo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2016.

La unuaj dek kvin nacioj en la klasifiko de siaj atletoj estas la jenaj:[4]

   *   gastiganta nacio (Brazilo)

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Usono 46 37 38 121
2  Britio 27 23 17 67
3  Ĉinio 26 18 26 70
4  Rusio 19 18 19 56
5  Germanio 17 10 15 42
6  Japanio 12 8 21 41
7  Francio 10 18 14 42
8  Sud-Koreio 9 3 9 21
9  Italio 8 12 8 26
10  Aŭstralio 8 11 10 29
11  Nederlando 8 7 4 19
12  Hungario 8 3 4 15
13  Brazilo* 7 6 6 19
14  Hispanio 7 4 6 17
15  Kenjo 6 6 1 13
Sumo (87 naciaj olimpikaj komitatoj) 307 307 360 974

La teamoj de Vjetnamio, Porto-Riko, Singapuro, Kuvajto, Jordanio, Fiĝioj, Kosovo, Ebur-Bordo kaj Taĝikio gajnis, dum tiuj Ludoj, sian unuan ormedalon ĉe Olimpikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024