Olimpika ĵuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La olimpika ĵuro estas elparolata dum la malferma ceremonio de ĉiuj olimpikoj, de reprezentantoj de la sportistoj kaj de la juĝistoj. La reprezentantoj apartenas al la organizanta lando. Dum la ĵuro ili tenas angulon de la olimpika flago.

Ĵuro de la sportistoj[redakti | redakti fonton]

Nome de ĉiuj konkursantoj mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi olimpikaj ludoj respektante kaj obeante iliajn validajn regulojn, devigante nin al la vera spirito de sporteco por sporto sen dopado kaj sen drogoj, por la gloro de la sporto kaj la honoro de niaj teamoj.

Ĵuro de la juĝistoj[redakti | redakti fonton]

Nome de ĉiuj juĝistoj kaj konkursaj oficialuloj mi promesas, ke ni plenumos niajn funkciojn en tiuj ĉi olimpikaj ludoj kun plena senpartieco, respektante kaj obeante iliajn validajn regulojn, en vera spirito de sporteco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua olimpika ĵuro okazis en 1920 (someraj olimpikoj en Antverpeno). La teksto de la sportista ĵuro plurfoje estis modifita. La mencio de drogoj enestas de 2000 (someraj olimpikoj en Sidnejo). Ĝis 1964 oni uzis la vorton "ĵuri" anstataŭ "promesi", kaj oni referencis al "patrolando" anstataŭ "teamo".

La ĵuro de la juĝistoj ekzistas de 1968 (someraj olimpikoj en Meksikurbo).

La referencon al la "spirito de sporteco" oni iam interpretis tiel, ke nur amatoroj rajtas partopreni en olimpikoj; sportuloj, kiuj gajnis monon per sporto, ne estis allasitaj. Ekzemple futbalistoj el la profesiulaj ligoj ne rajtis partopreni. Tiu principo forgesiĝis.