Longosalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Longosaltisto dum salto.

Longosalto aŭ distosalto estas olimpika disciplino de la atletiko, en kiu la sportisto provas salti plej longe post ekkuro. Por tiu ŝi/li povas sesfoje provi.

La monda rekordo de la longosalto estas 8,95 m ĉe viroj (Mike Powell, 1991) kaj 7,52 m ĉe virinoj (Galina Ĉistjakova, Sovetunio)).

La longosalto estis praktikita jam ekde la antikvo. La longosalto estas olimpika dsiciplino ekde 1896 en la moderna olimpiko por la viroj kaj ekde 1948 ankaŭ por la virinoj. De 1900 ĝis 1912 ekzistis longosalto sen ekkuro.

La unua registrita vira longosalto okazis la 26-an de septembro 1827, kiam brita Adam Wilson atingis 5,41 m. La unua registrita virina longosalto okazis la 9-an de novembro 1895 en Poughkeepsie, kiam usona Emma Baker atingis 3,48 m.