Trisalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Triple Jump,Idowu Phillips, Bejing 08.jpg

Trisaltotriobla salto (angle triple jump) estas disciplino en la atletiko. Ĝi konsistas el el tri sinsekvantaj saltoj.

La konkuranto kuras sur ekkurejo ĝis desalta trabo, de kie oni mezuras la salton. La unua surteriĝi povas okazi nur per tiu sama piedo, kiu ekis la salto. Tion sekvas la „paŝo“ (surteriĝo je la alia piedo kaj poste la "salto“ en la sablejon (kiel ĉe distosalto). La desalta trabo estas ĉ. 11 m fore de la sablejo, okaze de intenacia konkuro. Ĉe landaj konkuroj la distanco povas esti 7-9 m. Ĉiu saltisto havas ses ebelcojn por provsalto.

La monda rekordo de la trisalto estas 18,29 m ĉe viroj (Jonathan Edwards, 1995) kaj 15,50 m ĉe virinoj (Inessa Kravez, 1995)

La trisalto apartenas al la olimpikaj ludoj de tie moderna komenco, ekde 1896. En 1900 kaj 1904, okazis eĉ trisalto sen ekkuro. La unua moderna olimpia venkinto estis trisaltisto James Connolly. La virina trisalto ekzistas ekde 1996 en la Olimpiko.

La unua registrita trisalto okazis la 17-an de marto 1826, kiam la brita Andrew Beattie saltis 12,95 m en Mount Benger. La unua registrita salrto de virino okazis la 21-an de aprilo 1899 en Bryn Mawr, kie usona Mary Ayer saltis 6,72 m.