Martelĵeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martelĵeto
sporta fako
weight throwing
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
John Flanagan dum la Somera Olimpiko 1908 de Londono

Martelĵeto (ankaŭ martelĵetado) estas sporto de malpeza aŭ ankaŭ peza atletiko, pri kiu Ĵetmartelo estas hodiaŭ metala globo tenata de ŝtala drato.

La atleto devas svingi la martelon ene de cirklo je 2,135 metroj en diametro (7 futoj). Tiu areo disponeblas al li, por ke li prenu la martelon per ambaŭ brakoj, ĉirkaŭrotaciu ĝin plej rapide kiel eble antaŭ ellasi ĝin.

La ĵetmartelo de viroj pezas (inkluzive la tenilon) 7,26 kilogramojn (16 funtojn), tiu de virinoj 4 kilogramojn. Ĝi tiel havas respektive la saman pezon ol la globo pri globoĵeto rilate al la du respektivaj kategorioj.

Martelĵeto kiel moderna sporto originis dum la 19a jarcento en Skotlando kaj Irlando, kie origine la atleto lanĉis pezaĵon per ligna tenilo.

Martelĵeto estas olimpika sporto ekde 1900 por viroj. Por virinoj, ĝi aperis ekde 1997 en internaciaj konkursoj kaj ekde la Somera Olimpiko 2000 en Someraj Olimpikoj.

Ĉe viroj, la plej bonaj martelĵetistoj kapablas preterpasi la distancon de 85 metroj (monda rekordo: 86,74 m fare de Yuriy Sedykh ekde 1986) kaj ĉe virinoj ili preterpasas la distancon de 80 metroj (monda rekordo: 81,08 m fare de Anita Włodarczyk ekde 2015).

Historio[redakti | redakti fonton]

Martelĵeto en Skotlando

La konkuroj pri fora ĵeto de forĝista martelo jam okazis dum la mezepokaj Irlando kaj Skotlando. La unuaj ĵetoj de pezilo kun rigida "bastono" estis konataj de Anglio kaj Irlando ekde la unua duono de la 19a jarcento.

La reguloj por la ĵeto de martelo estis skribitaj en 1887 en Anglio. Dum la maso de la pezilo je 16 funtoj (7.257 kg) estis frue determinita, la tipo de ĵetmaniero ŝanĝis plurajn fojojn. Komence, estis permesite prepari sin dum arbitre longa tempo kaj preterpasi la ĵetlinion post la ĵeto.

Estis poste difinita ĵet[cirklo]]: en Anglio, la diametro estis jam establita ekde la jaro 1878 je 7 anglaj futoj (2,135 m), sed dum la periodo 1887-1909 oni ampleksis ĝin al (2.73 m), tio estas cirklo de 9 futoj.

Same, la longo de la drato, al kiu pendas la martelo, estis ŝanĝita. Nur en la 20a jarcento, la fina longo de 4 anglaj futoj (1,219 m) estis adoptita; la martelo uzita hodiaŭ por la viroj estis enkondukita en 1912.

En Germanujo, la unua konkurado pri martelĵeto okazis en majo 1893 en Berlino kun 12-funta martelo, sen partopreno de irlandanoj. Ĝis la frua 20a jarcento, marteloĵeto estis apenaŭ rimarkita en Germanujo; oficialaj germanaj registroj aperis tra la mez-1920-aj jaroj. Danke al plibonigo de la teĥniko (kiu estas proksima al tiu uzata ankoraŭ hodiaŭ), Germanujo gajnis la mondan rekordon en 1938.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Sekuriga kaĝo por martelĵetado

En konkurado, la plej bonaj ok martelĵetistoj selektitaj havas sekve ses provojn. Inter la konkurantoj tiu, kiu atingis la pli grandan distancon, estas la gajnanto, kiam du el ili atingis la saman maksimuman longon, estas ilia tuj sekva plej bona longo, kiu permesas decidi kiu estas la antaŭulo rilate al la alia.

La atleto devas foriri la cirklon post la trafo de la martelo kaj malantaŭen ĝis la sekura aero, nur laŭ tiuj plenumitaj kondiĉoj la ĵeto estas taksita valida.

Kontraste kun la aliaj jetoŝportoj, la martelĵetisto rajtas porti ganton aŭ bandaĝojn al individuaj fingroj.

Ĵeto estas konsiderita valida nur se la martelo surteriĝas al en markita sektoro, kies, same kiel pri globoĵetado kaj diskojetado la angulo estas je 34,92 °.

Por protekti spektantojn en la stadiono kontraŭ vagantaj ĵetoj, la cirklo estas ĉirkaŭata de protekta kaĝo, kiu estas malfermita nur en la supro kaj en la direkto de la ĵetado sektoro. Ĝi altas je sep metroj, en iuj lokoj je dek metroj. De la centro de la ĵeto-cirklo, ĝi staras almenaŭ 3,50 metrojn fore. La maŝo de la protekta kaĝo povas esti farita el ŝnuroj aŭ metalaj dratoj, kaj devas rezisti al martelrapido je 32 metroj sekonde (115 km/h).

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]