Forĝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
amboso, martelo, ardanta fero kaj la forĝisto

Forĝisto estas metiisto, pretigante hufumojn, simplajn ferajn ilojn, aliajn feraĵojn. Li laboras per martelo sur amboso, la feron li ardigas en la forĝista forno. La tradicia forĝista prefesio malgraviĝis pro apero de la traktoroj en la agrikulturo, motoraj veturiloj en la trafiko. Komence de la aŭtomobilismo, ofte la forĝistoj partoprenis en produkto de la unuaj (neseriaj) ekzempleroj.

La forĝistoj havis rangon, reputacion en la vilaĝa hierarĥio, ili ofte faris la geedziĝan ceremonion (Gretna Green) aŭ kuracis malsanulojn.

Hodiaŭ la forĝistoj faras artajn metiaĵojn, vendataj dum festoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]