Majno (rivero)
El Vikipedio
| Majno | |
|---|---|
Frankfurt Am Main |
|
| Bazaj informoj | |
| Situo | Dekstra flankrivero de Rejno, Germanujo |
| Longeco | 524 km km |
| Akvokolekta areo | 27,292 km² km2 |
| Fluo | |
| Fonto | Fichtelgebirge (Blanka Majno) Frankonia Ĵuraso (Ruĝa Majno) |
| · Alteco | 887 m (Blanka Majno) 485 (Ruĝa Majno) m |
| Enfluejo | al Rejno, ĉe Majenco |
| · Alteco | 82 m m |
| Geografio | |
| Urboj survojaj | Würzburg, Offenbach, Frankfurt, Wiesbaden, Mainz |
| Dekstraj alfluantoj | Fränkische Saale, Kinzig, Nidda |
| Malekstraj alfluantoj | Regnitz, Tauber, Gersprenz |
Majno (germane Main [majn]) estas la plej grava inter la dekstraj flankriveroj de Rejno. Kun longo de 524 km ĝi estas la plej longa rivero, kiu situas tute en Germanio.
Male al la plej multaj riveroj en centra Eŭropo, la Majno fluas de oriento al okcidento. Ĝi pasas tra gravaj vin-kultivejoj kaj kelkaj mez-altaj montaroj. Trairante tra tiuj ĉi ĝi formas la Majnan Triangulon kaj la Majnan Kvarangulon.
Inter Bamberg kaj la riverfino ekzistas ŝiptrafiko por la navigebla londo de 296 km², kiun subtenas 34 akvobaraĵoj kun kluzoj. Ĉe Bamberg debranĉiĝas la Rejno-Majno-Danubo-Kanalo, kiu ligas la Majnon al la Danubo (kaj tiel la Nordan Maron al la Nigra Maro).
[redakti] Vidu ankaŭ
- la kategorion urboj ĉe rivero Majno
[redakti] Retaj ligiloj
http://www.noordersoft.com/indexen.html
http://www.hnd.bayern.de
http://www.wsd-sued.wsv.de/index.html
http://www.frankfurter-fischerzunft.de/start.htm