Kastelo Lichtenberg (Hesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kastelo Lichtenberg
Kastelo Lichtenberg
Kastelo
kastelo [+]

LandoGermanio
Federacia landoHesio
KomunumoFischbachtal
- koordinatoj49° 46′ 21″ N, 8° 48′ 35″ O (mapo)49.77258.80972Koordinatoj: 49° 46′ 21″ N, 8° 48′ 35″ O (mapo)

Kastelo Lichtenberg (Hesio)
Kastelo Lichtenberg (Hesio)
DEC
Kastelo Lichtenberg
Kastelo Lichtenberg
Lokigo de Hesio en Germanio

Map
Kastelo Lichtenberg
Vikimedia Komunejo:  Schloss Lichtenberg (Hessen) [+]
vdr
kastelo Lichtenberg
la okcidenta fasado

La renesanca kastelo Lichtenberg en Hesio, en komunumo Fischbachtal (prononcu Fiŝbaĥ-Tal'), distrikto Darmstadt-Dieburg, estis konstruigita fare de la grafo Georg la Unua de Hesio inter 1570 kaj 1581 sur la fundamentoj de antaŭa kastelo konstruigita ĉirkaŭ la jaro 1200 fare de la grafoj de Katzenelnbogen. La kastelo estas simbolo kaj kultura centro de la valo Fischbach, nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.

la natura naĝejo, frumatene

Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.

La nomon portas pluraj konataj homoj, interalie la germana aŭtoro, filozofo kaj unua profesoro pri eksperimenta fiziko Georg Christoph Lichtenberg, kiu naskiĝis dum 1742 en Ober-Ramstadt tutproksime de Lichtenberg kaj mortis dum 1799 in Göttingen).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la apartigan paĝon pri la geografia kaj persona nomo "Lichtenberg".