Elektoepiskopujo Majenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la Elektoepiskopujo kun la "majenca rado"

La Elektoepiskopujo MajencoElektoprinclando Majenco, germane KurmainzErzstift und Kurfürstentum Mainz, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. La ĉefepiskopo de Majenco apartenis, kune kun tiuj de Treviro kaj Kolonjo al la tri ekleziaj princelektistoj. Kune kun la kvar neekleziaj princelektistoj, la palastgrafo ĉe Rejno, la margrafo de Brandenburgio, la duko de Saksio kaj la reĝo de Bohemio ili rajtis elekti la germanajn reĝojn.

Elektoprinclando kompare kun episkopujo[redakti | redakti fonton]

La ĉefepiskopo de Majenco havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo-elektisto kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando (elektoepiskopujo). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo). Tiu ĉi episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.