Mohács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Mohács en la departemento
La Danubo ĉe Mohács
Urbocentro de Mohács
Turista vidindaĵo en Mohács
Pramo trafikanta ĉe Mohács

Mohács (mohAĉ), kroate Mohač, germane Mohatsch, Moosach, serbe Мохач estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács, kies centro estas.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, en ambaŭ bordoj de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Eszék, fine de fervojo el Villány. Ĝi havas pramon kaj gravan havenon. Por la ŝipoj la urbo estas limtrapasejo. Budapeŝto estas 190 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri frue romianoj kaj avaroj loĝis en Mohács. La unua skriba mencio devenis el 1093, en 1394 la komunumo estis kampurbo. La turkoj venkis la hungaran armeon en 1526, kiu iĝis la plej grava okazintaĵo de la lastaj 1000 jaroj. Dum la turkoj la urbeto estis centro de la regiono. Ankaŭ en Mohács, la armeo de la germana imperiestro, kiun komandis Karolo la 5-a duko de Loreno, venkis la turkojn en 1687.

En 1857 privata fervojo konstruiĝis inter karbonminejoj de Pécs kaj haveno de Mohács. Poste tiu etapo estis parto de fervojo Transilvanio-Fiume linio. En 1920 la komunumo trovis sin proksime de la nova landlimo. Ekde 1924 ĝi iĝis urbo kaj distriktejo. La silkouzino en 1905 konstruiĝis.

En la urbo vivas minoritatoj germanaj, serbaj kaj ciganaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Post la batalo en 1526, oni ektrovas kadavron de la hungara reĝo Ludoviko