Luterana preĝejo (Mohács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Mohács
Luterana preĝejo de Mohács
Luterana preĝejo de Mohács
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mohács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Suda Transdanubio
Dato de konsekro 1946
Arkitektura priskribo
Konstruado 19421946
Specifo
Enhaveco 80 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 7700 Mohács, Deák Ferenc tér 4.
vdr

La luterana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1993) en urbo Mohács (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence la sporadaj luteranoj en Mohács apartenis al paroĥo de Bóly, sed en 1937 ili fondis eklezian grupon. Samtempe ili volis konstrui propran kirkon. La komunumo donacis konvenan areon. La preĝejo estis konstruita inter 1942-1944, sed la ĵus preta konstruaĵo ricevis signifajn pafojn pro la mondomilito. Post renovigoj la konsekro okazis en 1946. La kirko lastfoje estis renovigita en 2008.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La simpla konstruaĵo situas en korto. La fasado estas malsimetria, maldekstre la prismoforma turo altiĝas. Parte antaŭ la turo porĉo estas videbla, antaŭ la enirejo estas kelkaj ŝtupoj. Flankoj de la navo havas fenestrojn, parte arkadojn. En fino de la navo estas videbla simila arkada domo, ili formas majusklon L. Tio estas supozeble la paroĥo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]