Bensheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bensheim
Blazono
Bensheim (Germanio)
Bensheim (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06251
Poŝtkodo 64625
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431002
Subdivido 10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Rolf Richter
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Kirchbergstraße 18
Demografio
Loĝantaro 42089 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 41′ N, 8° 37′ O (mapo)49.6811111111118.6227777777778Koordinatoj: 49° 41′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 115 m
Areo 57,83 km²
Oficiala retejo https://www.bensheim.de/
vdr

Bensheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio.

parto de Bensheim, rigardata el nordo


Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. La aŭtoŝoseoj A5 kaj A67 ligas ĝin al la proksimaj urboj Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde kaj al la simile proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 42089 loĝantojn.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

Bensheim kaj giaj urbopartoj

Subdividaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbopartoj krom la centra loĝloko Bensheim estas Auerbach (kun mezepoka burgo kaj eksnobela angleca parko) norde, Fehlheim okcidente, Gronau sudoriente, Hochstädten nordoriente, Langwaden okcidente, Schönberg (kun samnoma historia kastelo) oriente, Schwanheim okcidente, Wilmshausen oriente kaj Zell sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 765[redakti | redakti fonton]

De la neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. Oni trovis ankaŭ spurojn de rubandaj ceramikaĵoj kaj ŝnuraj ceramikaĵoj. Dum la jaro 765 la urbo en la kodekso de Lorsch estis menciita unuafoje sub la nomo Basinsheim.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas multaj mezepokaj trabfakaj domoj, interalie la domo Wambolter Hof kaj en suda Hesio plej malnova trabfaka domo Walderdorffer Hof (bildojn vidu sube). Super la urbo tronas romantika ruino de Kastelo Auerbach (bildo same sube), el kiu eblas panorame vidi tre vastan parton de la rejna valo okcidente, en taŭga vetero ĝis la mezmontaro Vogezoj en Francio. Alia bela loko de la urbo estas la parko Fürstenlager, realigita dum 1790, en flanka valo de la mezmontaro Odenwald. La parkaj domoj de antaŭ pli ol 200 jaroj restis neŝanĝitaj, kaj vidindas interalie la plej malnova sekvoja arbo de Germanio.

Sankta Vendredo laŭ suditalia maniero[redakti | redakti fonton]

bildo el la Viva Vojo de la Kruco en Bensheim en la jaro 2012

En la jaro 1983-a italaj enmigrintoj fondis Vivan Vojon de la Kruco, kiu montras la pasiono de Jesuo Kristo kiel teatraĵo en la stratoj de la urbo simile al kutimoj en la regiono Kampanio en Italio. La t. n. Bensheima pasiona ludo (germane Bensheimer Passionsspiel) komencas je la deka horo kaj duono, daŭras ĉirkaŭ unu horon kaj duono, estas germanlingve presentata de Italoj kaj Germanoj kaj altiras plurajn milojn da spektantoj ĉiujare.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2009, la renkontiĝo Festo organizata de la franca asocio JEFO, kun la helpo de GEJ, okazis en la norde tutnajbara urbeto Zwingenberg, nur kilometron norde de la "benshajma" urboparto Auerbach. Pluraj esperantistoj proksime ligiĝas al la urbo: ekzemple kvar kilometrojn pli norde, en Alsbach-Hähnlein, vivas la familio de Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė, kaj ok kilometrojn pli norde, en Seeheim-Jugenheim, la ekologo Eki Woite. Inter la ĝemelaj urboj, esperantistoj aparte aktivas en Beaune.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bensheim, Spuren der Geschichte, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]