Ludoviko la 11-a (Francio)
El Vikipedio
| Ludoviko la 11-a de Francio 1423 – 1483 |
||||||
| Reĝo de Francio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
|
||||||
|
||||||
|
Ludoviko la 11-a de Francio (n. la 3-an de julio 1423 - m. la 30-an de aŭgusto 1483), kromnomita Ludoviko la Prudenta aŭ La universala araneo (franclingve Louis XI le Prudent aŭ l'universelle aragne) estis la reĝo de Francio ekde 1461 ĝis 1483. Li estis la filo de Karlo la 7-a la Venkanto kaj de Maria de Anĵuo, kaj apartenis al la Valois-branĉo de la kapetida dinastio.
Koncerne la unuiĝon de la reĝlando, Ludoviko la 11-a estis sendube unu el la plej sukcesaj reĝoj de Francio. Lia 22-jara reĝado estis markita de multaj politikaj intrigoj, kaj Ludoviko restis famkonita pro sia cinikeco kaj pro sia politika realismo. Li interalie venkis la potencan duklandon de Burgonjo, Karlo la Brava, en 1477.