Listo de dukoj de Burgonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duko de Burgonjo
Duc de Bourgogne
Duka blazono.
Duka blazono.
Ludoviko de Francio La plej konata el la dukoj de Burgonjo
Ludoviko de Francio
La plej konata el la dukoj de Burgonjo
listartikolo en Vikimedio
De 880 (unua duko de Burgonjo)
Ĝis 5-an de januaro 1477 (reiro en la reĝan domenon)
Unua Rikardo la Juĝrajta
Lasta Karlo la Brava
Situo Dijon (ĉefurbo de Burgonjo)
vdr

Duklando BurgonjoDuklando Burgundio (en franca lingvo Bourgogne en arpitana lingvo Borgogne) estis francia duklando establita en 880 de Bozono, kiu fondis la Burgonja reĝo. Tiam Ludoviko la Tria kaj lia frato Karlomano la Dua estis franciaj reĝoj.

Rikardo la 2-a (kromnomata Rikardo la Juĝrajta) establita de Bozono estis nomumita markizon poste unuan dukon de Burgonjo kaj unu el la ses originaj laikaj pajroj de Francio fare de lia suzereno la reĝo Ludoviko la Tria.

La duko de Burgonjo estas mem suzereno de la sekvantaj graflandoj :

Listo de dukoj[redakti | redakti fonton]

Bosonidoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ havis kiel titolon « comes praecipuus Burgondiae », (ĉefa grafo de burgundoj). La duka titolo restis al Hugo la Granda[2].

Robertidoj[redakti | redakti fonton]

Kapetidoj[redakti | redakti fonton]

Unua kapetida dinastio de Burgonjo[redakti | redakti fonton]

Rango Portreto Nomo Regno Dinastio Notoj Blazono
10 align="center" align="center"|Roberto la Pia
(27-a de marto 972, Orléans – 20-a de julio 1031, Melun) mortinta 59-jara
10041016 Kapetidoj Estis konsekrita la 25-an de decembro 987 en Orléans kiel asociita reĝo. Fariĝis reĝo de frankoj post la morto de sia patro Hugo Kapeto, la 24-an de oktobro 996. Fariĝis duko de Burgonjo en 1004, donis la duklandon al sia filo Henriko en 1016 sed tiu lasta cedis ĝin apanaĝe al sia frato Roberto.

Mortis la 20-an de julio 1031.

11 Henriko la Unua Henriko la Dua
(4-an de majo 1008, ? – 4-an de aŭgusto 1060, Vitry-aŭ-Loges) mortinta 52-jara
10161031 Kapetidoj Estis konsekrita la 14-an de majo 1027 en Reims kiel asociita reĝo. Fariĝis reĝo de frankoj post la morto de sia patro Roberto la Dua, la 20-an de julio 1031. Mortis la 4-an de aŭgusto 1060.
13 Roberto la Unua Roberto la Unua la Maljuna
(ĉ. 1011, ? – 21-an de marto 1076, Fleurey-sur-Ouche) mortinta 65-jara proksimume
10321076 Burgonjo Roberto la Unua estis princo kun franca reĝa sango, filo de la reĝo de Francio Roberto la Dua la Pia kaj de Konstanca de Arles. Li estis duko de Burgonjo de 1032 ĝis 1076, grafo de Charolais, de Langres (1027), kaj de Auxerre (de 1040 ĝis 1060).
14 Hugo la Unua
(ĉ. 1056, ? – 29-an de aŭgusto 1093, Cluny) mortinta 37-jara proksimume
10761079 Burgonjo Filo de Henriko de Burgonjo kaj de Sybille de Barcelono, kaj do pranepo de la reĝo de Francio Roberto la Dua la Pia. Li fariĝis duko de Burgonjo de 1076 ĝis 1079, poste monaĥo en Abatejo de Klunizo, ĝis sia morto en 1093.
15 Odo la Unua Odo la Unua la Kaŝtankolora
(ĉ. 1060, ? – 23-an de marto 1103, Tarse) mortinta 43-jara proksimume
10791102 Burgonjo Li fariĝis, post sia frato Hugo, dukon de Burgonjo de 1079 ĝis 1102. Li edziĝis en 1080 al Sibylle (ĉ. 1065 - † post 1103), filino de Vilhelmo, palatina grafo de Burgonjo. Li mortis en Tarse en Cilicie en la 23-a de marto 1103.
16 Hugo la Dua Hugo la Dua la Pacema
(ĉ. 1085, ? – 6-an de februaro 1143, ?) mortinta 57-jara proksimume
11021143 Burgonjo Filo de duko Odo la Unua kaj de Sibylle de Burgonjo. Li batalis sub la standardo de la reĝo Ludoviko la Sesa la Dika kontraŭ Henriko la Unua de Anglio en 1109, poste kontraŭ Henriko la Kvina, germana imperiestro, kiu estis invadinta Ĉampanjon en 1124. Li mortis iomete post la 6-a de februaro 1143.
17 Odo la Dua Odo la Dua
(1118, ? – 27-an de junio 1162, ?) mortinta 44-jara
11431162 Burgonjo Filo de Hugo la Dua la Pacema, duko de Burgonjo, kaj de Mathilde de Mayenne. Li estis la unua, kiu adoptis la blazonon de Burgonjo. Li mortis la 27-an de junio 1162.
18 Hugo la Tria Hugo la Tria
(1148, ? – 25-an de aŭgusto 1192, Tyr) mortinta 44-jara ans
11621192 Burgonjo Filo de Odo la Dua, duko de Burgonjo, kaj de Maria de Blois. Li regis unue sub kuratoreco de sia patrino, kaj poste elliberiĝis. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1192.
19 Odo la Tria Odo la Tria
(1166, ? – 6-an de julio 1218, Lyon) mortinta 52-jara
11921218 Burgonjo Filo de Hugo la Tria, duko de Burgonjo, kaj de Alix de Loreno, li estis duko de Burgonjo de 1192 ĝis 1218. Li estis la sepa duko de Burgonjo laŭ la kapetida linio. Li mortis la 6-an de julio 1218.
Regenteco (1218 – 1228) : Alix de Vergy, patrino de duko Hugo la Kvara.
20 Hugo la Kvara Hugo la Kvara
(9-an de marto 1213, ? – 30-an de oktobro 1272, Villaines-en-Duesmois) mortinta 59-jara
12181272 Burgonjo Duko de Burgonjo de 1218 ĝis 1272, nurtitola reĝo de Tesaloniko (1266-1272), li estis la filo de Odo la Tria, duko de Burgonjo, kaj de Alix de Vergy. Li estis inter la oponantoj al la regenteco de Blanche de Castille kaj atakis ŝian subtenanton, la grafo de Ĉampanjo en 1229, sed estis barita de la regentino. Mortis la 30-an de oktobro 1272.
21 Roberto la Dua Roberto la Dua
(1248, ? – 21-an de marto 1306, ?) mortinta 58-jara
12721306 Burgonjo Tria filo de Hugo la Kvara, duko de Burgonjo kaj nurtitola reĝo de Tesaloniko, kaj de Jolanda de Dreux. Kiam lia patro mortis, liaj du pliaĝaj fratoj, Odo kaj Johano jam estis mortintaj kaj estis postlasintaj nur filinojn. Mortis la 21-an de marto 1306.
22 Hugo la Kvina Hugo la Kvina
(1294, ? – 9-an de majo 1315, Argilly) mortinta 21-jara
13061315 Burgonjo Hugo la Kvina de Burgonjo estis la plej aĝa el la postvivintaj filoj de la duko de Burgonjo Roberto la Dua kaj de Agnès de Francio. Nepo de Ludoviko la Naŭa per sia patrino, li estis ankoraŭ infano je la morto de sia patro, la 21-an de marto 1306, kaj regis sub la kuratoreco de sia patrino, dum sia neplenaĝeco. Apenaŭ plenaĝa, li mortis, lasante pri sia tiel mallonga regado nur la memoraĵon de sia brila akceptiĝo kiel kavaliro.
23 Odo la Kvara Odo la Kvara
(1295, ? – 3-an de aprilo 1349, Sens) mortinta 54-jara
13151349 Burgonjo Filo de Roberto la Dua, duko de Burgonjo (1272-1306) kaj de Agnès de Francio. Li estis do, per sia patrino, nepo de sankta Ludoviko. Per sia plejaĝa fratino Margareta de Burgonjo (1290-1315), li estis la bofrato de la franca reĝo Ludoviko la Deka la Kverelema kaj onklo de la estonta reĝino de Navaro Johana la Dua.
Régence (1349 – 1361) : Johana la 1-a (Aŭvernjo), patrino de duko Filipo.
24 Filipo la Unua Filipo la Unua
(1346, ? – 21-an de novembro 1361, ?) mortinta 15-jara
13491361 Burgonjo Postmorte naskiĝinta en 1346 en Rouvres-en-Plaine (de tie lia kromnomo), postsekvis en 1349 sian avon la duko de Burgonjo Odo la Kvara. Li mortis pro pesto la 21-an de novembro 1361.

Dua dinastio de Burgonjo (Valois-Burgonjo)[redakti | redakti fonton]

Kun Filipo la 1-a estingiĝis la unua kapetida dinastio de Burgonjo kaj la duklando ĉesis esti apanaĝo. Ĝi reiris al la reĝa domeno, el kiu ĝi estis eltirita origine. Tri jarojn poste, la reĝo de Francio Johano la 2-a la Bona kreis novan burgundan dukan apanaĝon por sia preferata filo, Filipo la Brava.

Rango Portreto Nomo Regno Dinastio Notoj Blazono
25 Filipo la Dua Filipo la 2-a la Brava
(17-an de januaro 1342, Pontoise – 27-an de aprilo 1404, Hal) mortinta 62-jara
13641404 Valois-Burgonjo « Filipo la Brava », estas la kvara kaj lasta filo de reĝo Johano la 2-a, kromnomata « Johano la Bona », kaj de Bonne de Luksemburgo. Li naskiĝis en Pontoise la 17-an de januaro 1342. Li estis nomita kiel « princo de Francio, duko de Touraine, duko de Burgonjo, unua pajro de Francio, grafo de Flandrio kaj Artois, palatina grafo de Burgonjo kaj de Franĉ-Konteo ». Mortis la 27-an de aprilo 1404.
26 Johano la Sentima Johano Sentima
(28-an de majo 1371, Dijon – 10-an de septembro 1419, Montereau-Fault-Yonne) mortinta 48-jara
14041419 Valois-Burgonjo Li estis la plej aĝa filo de duko Filipo la 2-a de Burgonjo kaj de dukino kaj grafino Margareta la 3-a de Flandrio kaj frato de Antono de Burgonjo, grafo de Rethel, poste duko de Brabanto kaj de Limburgo. Li preskaŭ rekreis la malnovan Lotaringion. Murdita de armanjakoj en 1419.
27 Filipo la Tria Filipo la 3-a la Bona
(30-an de junio 1396, Dijon – 15-an de junio 1467, Bruges) mortinta 70-jara
14191467 Valois-Burgonjo Franca princo de la tria burgundia branĉo de kapetida dinastio, la kapetida dinastio de Valois, kaj duko de Burgonjo kaj burgundia Nederlando de 1419 ĝis 1467 kaj aliaj titoloj. Naskiĝinta en Dijon la 31-an de julio 1396, li estis la sola filo de la Duko de Burgonjo Johano la Sentima kaj de Margareta, filino de duko Alberto de Bavario.
28 Karlo la Brava Karlo la Brava
(11-an de novembro 1433, Dijon – 5-an de januaro 1477, Nancy) mortinta 43-jara
14671477 Valois-Burgonjo Post Filipo la 2-a la Brava, Johano la Sentima kaj Filipo la 3-a la Bona, la kvara kaj lasta duko de Burgonjo (de la branĉo de Valois), suvereno de la burgundia ŝtato.
29 Maria de Burgonjo Maria
(13-an de februaro 1457, Brukselo – 27-an de marto 1482, Bruges) mortinta 25-jara
14771482 Valois-Burgonjo Sola filino de la duko de Burgonjo Karlo la Brava (1433-1477), kaj de Izabela de Burbono (1437-1465), ŝi pasigis sian tempon en batalo por defendi siajn rajtojn je heredaĵo de sia patro, disputataj de la franca reĝo.

Post 1477[redakti | redakti fonton]

Duklando Burgonjo[redakti | redakti fonton]

Titolo de la Malnova Reĝimo[redakti | redakti fonton]

La titolo estis donita de la franca reĝo al princoj, kaj principe al plejaĝa filo de la kronprinco :

Rango Portreto Nomo Regno Dinastio Notoj Blazono
30 Ludoviko de Francio (1682-1712) 1697-1711 Kapetida dinastio de Burbono Plejaĝa filo de Ludoviko de Francio (1661-1711), kromnomata la granda daŭfeno, kaj nepo de Ludoviko la Dekkvara. Li estis la patro de Ludoviko la Dekkvina kaj fariĝis daŭfeno en 1711. Li edziĝis al Marie-Adélaïde de Savojo
31 Ludoviko de Francio (1751-1761) 1751-1761 Kapetida dinastio de Burbono Plej aĝa filo de Ludoviko de Francio (1729-1765), kronprinco, kaj nepo de Ludoviko la Dekkvina kaj plej aĝa frato de la estonta Ludoviko la Deksesa. Osta tuberkulo estos la kaŭzo de lia morto kiam li estis 9-jara.

Proĝentileca titolo[redakti | redakti fonton]

  • 1950-1975 : Alfonso de Burbono, plejaĝa filo de Jakobo Henriko de Burbono (1908 † 1975), « duko de Anĵuo » kaj de Segovio, ricevis de sia patro la titolon « duko de Burbono kaj de Burgonjo ». En 1975, post la morto de sia patro, li adoptis la titolon « duko de Anĵuo ».
  • 2010- : Ludoviko de Burbono, filo de Ludoviko de Burbono (1974-), « duko de Anĵuo », filo de la antaŭulo, naskiĝinta la 28-an de majo 2010, titolita « duko de Burgonjo ». Lia ĝemela frato, Alfonso, estis titolita « duko de Berio[3] ».

Duklando Burgonjo (habsburga titolo)[redakti | redakti fonton]

Blazono de Maksimiliano la Unua, sur kiu videblas la ŝildo de Burgonjo sur la centra ŝildo. La blazono de Burgonjo estas videbla ankaŭ sur la blazonoj de liaj posteuloj.

Edziĝante al Maria de Burgonjo, Maksimiliano de Habsburgo akiris la restantajn posedaĵojn de Burgundia dinastio, Burgundia Nederlando (nuna Benelukso), graflando Burgonjo (nuna Franĉ-Konteo), la dukan titolon, la ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj ilian blazonon.

Habsburgoj daŭre postulis la duklandon Burgonjo, sed devis rezigni pri tio unue per la traktato de Cateau-Cambrésis en 1559, poste per la traktato de Nijmegen en 1678. Tiu lasta traktato donis Franĉ-Konteon (antaŭe konata kiel graflando Burgonjo) al Francio, escepte la graflando de Montbéliard, kiu fariĝis, laŭvole, franca nur en la 18-a de oktobro 1793.

Fine de milito de hispana sukcedo, per la traktato de Utrecht (1713), la habsburgoj de Aŭstrio ricevis nederlandon, postulis Ordenon de la Ora Ŝaffelo (de tiam estas du ordenoj, unu aŭstra, la alia hispana). Ili daŭre titoliĝis duko de Burgonjo. Imperiestro Marie-Thérèse uzas ĝin en oficialaj dokumentoj, kaj ŝajnas esti la lasta, kiu faris tion. Post ŝi, la titolo duko de Burgonjo ŝajnas malesti en la imperia titulo (vidi Habsburgojn). La titolo aliris al la hispanaj burbonoj kaj, dum respublikaj periodoj, al la estro de hispania dinastio. La reĝo Johano Karlo ankoraŭ tradicie uzas ĝin. La hispana Konstitucio de 1978 konsentas al li la titolon reĝo de Hispanio sed precizigas ke li rajtas uzi la aliajn titolojn, kiuj apartenas al la krono.

Habsburgaj dukoj de Burgonjo :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Richard, (kolektivaĵo estrata de J. Richard : Joseph Joly, Roland Martin, Jean Marilier, Pierre Quarré, Daniel Ligou, Pierre Lévêque, François Caron), Histoire de la Bourgogne, eldoninto "Éditions Privat", 1988. ISBN 2-7089-1680-7, 131-a p.
  2. Jean Richard, (Kolektivaĵo estrata de J. Richard : Joseph Joly, Roland Martin, Jean Marilier, Pierre Quarré, Daniel Ligou, Pierre Lévêque, François Caron), Histoire de la Bourgogne, Eldonionto "Éditions Privat", 1988. ISBN 2-7089-1680-7, 132-a p.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-01. Alirita 2014-06-09.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Courtépée, Claude. (1777) Histoire abrégée du duché kaj Description de la Bourgogne..
  • de Barante, Prosper. (1824) Histoire des ducs de Bourgogne de la maison de Valois, en 13 volumoj (in-8)..

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]