Katerino de Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katerino de Mediĉo (Catherine de Médicis)

Katerino DE MEDIĈO, franclingve Catherine de Médicis, itallingve Caterina Maria Romola di Lorenzo de' Medici, (naskiĝis la 3-an de aprilo 1519 en Florenco - mortis la 5-an de januaro 1589 en Blois) estis membro de la familio Mediĉoj kaj fariĝis proedziĝe reĝino de Francio.

Ŝi estis la edzino de la franca reĝo Henriko la 2-a kaj havis dek gefilojn, inter kiuj tri filoj fariĝis reĝoj de Francio sinsekve : Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a, unu filino, Elizabeth, edziniĝis kun Filipo la 2-a de Hispanio, kaj iĝis reĝino.

Reĝino, poste plurfoje regentadino, Katerino de Mediĉo estas unu el la plej emblemaj estroj de Francio dum la 16-a jarcento. Hodiaŭ, ŝia nomo neeviteble rilatas al la francaj militoj pri religio, kvankam ŝi ĉiame penis por obteni pacon per kompromisema politiko, subtenante aŭ la katolikojn aŭ la protestantojn laŭ la cirkonstancoj. Tiu reĝino havas tre malbonan, teruran reputacion : oni ofte bildigas ŝin kiel severa, potencavida estrino, precipe pro ŝia malklara rolo okaze de la amasmurdo de la Sankta Bartolomeo.