Karlo la 7-a (Francio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo la 7-a de Francio
1403 – 1461
Reĝo de Francio
Charles VII by Jean Fouquet 1445 1450.jpg
Reĝado 1422 – 1461
Antaŭulo Karlo la 6-a
Posteulo Ludoviko la 11-a
Patro Karlo la 6-a
Patrino Izabela de Bavario
Edzinoj *Maria de Anĵuo

Karlo la 7-a de Francio (n. la 22-an de februaro 1403 en Parizo - m. la 22-an de julio 1461 en Mehun-sur-Yèvre), kromnomita Karlo la Venkanto (franclingve Charles VII le Victorieŭ) estis la reĝo de Francio ekde 1422 ĝis 1461. Li interalie ĉesigis la Centjaran militon en 1453, per franca venko. Oni ĝis hodiaŭ asocias lian nomon kun la famega Johana de Arko, kiu inversis la destinon de la milito kaj ebligis la kronigon de la nova reĝo en Reims la 17-an de julio 1429.

Post lia morto, Karlo la 7-a estis ofte kritikita pro tio, ke li malrapidigis la rekonkeron de Francio fare de Johana de Arko kaj forlasis ŝin post ŝia kapto en Compiègne (1430). Li tamen oficiale rehonorigis ŝin en 1456, kaj firme kontestis, ke ŝi estis herezulino. Karlo estis krome efika reĝo, kiu finpuŝis la anglojn el la reĝlando kaj restarigis fortan ekonomion danke al la reformoj de Jacques Cœur. Karlo la 7-a favoris galikanismon, kaj plifortigis la aŭtoritaton de la reĝo.

La tronon heredis alia grava reĝo, lia filo Ludoviko la 11-a.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj