Historio de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
Francia in 1477

Estas malfacile diri, kiam ekekzistis Francio: la Francoj efektive estas Gaŭloj, alidire Keltoj, kiuj en sia historio estis tiel venkitaj, ke ili perdis sian lingvon kaj sian nomon. Nuntempe en Francio la solaj loĝantoj, kiuj parolas keltan dialekton, estas la Bretonoj, kaj ili ne devenas el la Gaŭloj, kiuj iam vivis en Armoriko, sed el keltaj rifuĝintoj el la nuna Anglio, kiuj venis al la kontinento forpuŝite de anglaj kaj saksonaj invadantoj.

La malapero de la gaŭla lingvo estas cetere mistero: post la konkero de Gaŭlio fare de Julio Cezaro estas certe, ke oni ĝin plu parolis en la kamparoj, eĉ se la latina disvastiĝis en la urboj. Mirigas, ke ĝi ne profitis de la malkreskiĝo de la urba vivo por revigliĝi; eĉ pli mirigas, ke neniam provis traduki la Biblion al la gaŭla la kristanoj, kiuj aliloke ne hezitis proponi al la konvertotoj tekston en ilia lingvo. Eble la gaŭla estis tro intime ligata kun la pagana religio, tiel ke la Eklezio trovis pli bona malaperigi ambaŭ.

Oni ĝenerale asertas Klovison la unua reĝo de la Francoj, kvankam li reĝis nur super la Frankoj, alidire sur ĝermana tribo, kiu invadis la mortantan Romion. Senskrupula sed inteligenta, li komprenis la intereson konvertiĝi al katolikismo, dum la aliaj ĝermanaj konkerintoj estis arianaj kaj tial spertis la malamikecon de la popolo. Li baptiĝis, venkobatis Alarikon la 2-an, reĝon de la Visigotoj, kaj estis akceptita en Sud-Gaŭlio kiel liberiganto.

Tamen liaj praidoj, kaj post ili la Karolidoj, daŭre reĝis super popoloj kaj latinidaj kaj germanaj. Kia estis la influo de la Ĝermanoj en la konstituiĝo de la franca popolo, tiu afero estis kaj restas diskutata. Kiam la unua elemento de loknomo estas ĝermandevena, ĉu oni opiniu, ke tie instaliĝis ĝermanaj invadantoj? ke bieno estis donita al ĝermana landsinjoro, kiu ĝin kultivigis per gaŭl-romiaj kamparanoj? ke la loko prenis sian nomon en la tempo, kiam disvastiĝis la modo de la ĝermanaj personaj nomoj, tiel ke ili ne plu signifis ion koncerne la originon de siaj posedantoj?

Memkompreneble, kiam ni trovas loknomon kiel Sarmaize (<Sarmatia), estas verŝajne, ke ĝi montras iaman kolonion de la Sarmatoj, ĝermana popolo. Oni scias, ke Francia origine signis regionon norde de Parizo, kie loĝis Frankoj (oni pensu pri «Roissy-en-France»). Kiom da tempo la Ĝermanoj izolitaj en gaŭl-romia ĉirkaŭaĵo konservis sian lingvon? Oni almenaŭ konstatas, ke jam en la Strasburgaj Ĵuroj (843) Luizo la Ĝermana (Ludwig der Deutsche) ĵuris en ia latinida lingvo por esti komprenata de la soldatoj de lia frato Karlo.

Longtempe signinte nur malgrandan regionon, la vorto Francia fine signis la tuton de la teritorioj konkeritaj de la Frankoj, tiel ke post la dismembriĝo de la karolida imperio oni parolis pri Francia Occidentalis kaj Francia Orientalis. Kial ĝi reduktiĝis je la sola Francia Occidentalis, la demando ne estas definitive solvita; eble la vorto Franko havis signifon pli etnan por Ĝermanoj, kiuj povis kompreni ĝin kiel Frankoniano, kaj Ŝvabo ne amus esti nomata tiel. Kelkaj vidas la motivon en tio, ke en la 10-a jarcento nur la Francia Occidentalis plu estis regata de la Karolidoj. Fakto estas, ke iom post iom la vorto Deutsch anstataŭis Franko ĉe la Ĝermanlingvuloj.

Marŝaloj kaj generaloj de Napoleono: Joseph Souham


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]