Historio de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Armenia Garni side.jpg
Russia Caucusus 1882.jpg

La historio de Armenio etendiĝas ĝis 6000 a. K.. Unu praimperio en Armenio estis la imperio de Urarto. La armena gento mem, hindoeŭropa popolo, alvenis en la 7-a jarcento a.K. En la 3-a jarcento p.K. Armenio iĝis la unua kristana ŝtato en la historio. La Armena Apostola Eklezio solenis sian fondan datrevenon 1700-jaran en la jaro 2003.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La reĝlando de Urarto en la epoko de Sarduris la 2-a de Urarto en la jaro 743 a.K.

Armenio estis loĝata ekde prahistoriaj epokoj. La arkeologoj daŭre trovas restaĵojn kiuj demonstras ke Armenio kaj ĝia montaro estis inter la unuaj lokoj kie la homa civilizo ekloĝis. Ekde 4000 a. K. ĝis 1000 a. K., la iloj kaj ornamaĵoj el kupro, bronzo kaj fero estis ellaborataj en Armenio kaj ofte vendataj en najbaraj regionoj kie tiuj materialoj estis malabundaj.

La teritorio de Armenio ankaŭ estas fama pro la gastado de la monto Ararato al la Arkeo de Noa post la universala diluvo rakontata en la Biblio kaj en multaj aliaj skribaĵoj.

Dum la Bronzepoko, kelkaj ŝtatoj prosperis, inkluzive de la Hitita Imperio[1] (en ĝia pleja splendoro), Mitano (historia Armenio en sudokcidento) kaj de Hayasa-Azzi (15-a jarcento a.K.) kaj en la Ferepoko, la hindeŭropaj frigoj[2] kaj muŝkioj alvenis kaj detruis la reĝlandon Mitano, ankaŭ floris la popolo de Nairi (jc. 12a a.K.) kaj la reĝlando Urarto.[3][4](jc. 9a a.K.), sed la aldonaĵo de ĉiu popolo en la formado de la armena popolo ankoraŭ ne estas certa. Kelkaj diskutas pri pli da influo de la Huritoj en la frua Armenio, sed bazata laŭ diversaj drastaj patronoj de la lingvo, la plimulto akceptas ke la armenoj apartenas al la aro de hindeŭropaj popoloj dume Urarto apartenas al la Huro-Urartana familio. Erevano, la moderna ĉefurbo de Armenio, estis fondata en 782 a. K. de la reĝo Argiŝto la 1-a de Urarto.

Ĉirkaŭ la jaro 600 a. K., estis establita la Armena Reĝlando sub la Orontida Dinastio kaj ĝi ekzistis sub pluraj lokaj dinastioj ĝis 428.

Post la detruado de la Seleŭka Imperio, la sukceda ŝtato de la imperio de Aleksandro la Granda, helena armena ŝtato, estis fondata ĉ. 190 a.K., kun Artashes kiel la una reĝo kaj al la fondinto de la dinastio Artashesid (190 a. C.). Samtempe, nova ŝtato disigita sub Zariadris, kiu estis konata kiel "malgranda Armenio" dume la ĉefa reĝlando akiris la nomon Granda Armenio[5]

La reĝlando Armenio sub Tigranes la Granda.

La Reĝlando Armenio atingis sian plejan ekspansion inter la 95a a.K. kaj 66a a.K. sub la regado de Tigranes la Granda el la Artaksia Dinastio, kiam konvertiĝis en unu el la reĝlandoj kiuj plej ekspansiiĝis en sia epoko. Tra ĝia historio, la reĝlando Armenio ĝuis portempajn sendependajn periodojn kaj aŭtonomiajn periodojn de la tiutempaj imperioj. Reĝoj, apogataj aŭ altrudataj de la Romia Imperio aŭ de Partujo, aŭ konsentite inter ambaŭ, fondis kaj detruis dinastiojn, kiaj la Arzakida Armena Dinastio establita ekde la jaro 53 de ‎Tiridates la 1-a de Armenio. La strategia situo de Armenio inter la du kontinentoj (Eŭropo kaj Azio) fariĝis ĝin scenejo de sinsekvaj invadoj de la imperioj, inkluzive de la asiria, helena, romia, bizanca, araba, mongola, persa, otomana kaj rusa.

Romiaj provincoj.
Sankta Gregorio la Iluminanto; lia influo atingis la adoptadon de la Kristanismo en Armenio en la jaro 301 kelkajn jarojn antaŭ ĝia adoptado en Romio. Li estas la sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio.

En la jaro 301, Armenio konvertiĝis en la unua lando de la tuta mondo kiu adoptis la kristanismon kiel oficiala religio,[6][7] de la ŝtato pro la influo de Sankta Gregorio la Iluminanto hodiaŭ konsiderata kiel sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio kaj de Armenio. Tiridates la 3-a de Armenio (238-314) estis la unua reganto kiu oficiale proponis kristanigi la popolon kaj lia kristaniĝo okazis dek jarojn antaŭ la toleremo koncedita al la kristanismo fare de la Romia Imperio[8] sub Galerio kaj 36 jarojn antaŭ la baptado de Konstantinopolo. En la jaro 405, Mesrop Maŝtoc kreis la armenan alfabeton[9].

Persa Armenio[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la armena reĝlando en la jaro 428, la plejparto de Armenio estis aneksita kiel marzpanato ene de la Sasanida Imperio[10], regata de marzpanestro. Post armena ribeliĝo en la jaro 451, la kristanaj armenoj konservis la religian liberecon, dume Armenio gajnis aŭtonomion kaj la rajton esti regata de armena marzpanestro, kiam tiutempe aliaj imperiaj teritorioj estis ekskluzive regata de persoj. La Armena Marzpanato ekzistis ĝis 630, kiam la Sasanida Persio estis detruata de la Araba Kalifato.

Post la Araba konkero de Armenio kaj post la marzpanata periodo (428-636), Armenio estiĝis aŭtonoma princlando ene de la Araba Imperio[11], kunigante ankaŭ la antaŭajn konkeritajn armenajn teritoriojn de la Bizanca Imperio. La princlando estis regata de armena princo, agnoskata de la kalifo kaj la bizanca imperiestro. Ĝi estis parto de la emirlando kreata de la araboj, kiu ankaŭ inkluzivis teritoriojn de Kartvelio kaj de Kaŭkaza Albanio kaj havis sian centron en la armena urbo Dvin. La Armena princlando ekzistis ĝis la jaro 884, kiam ĝi rekuperis la sendependiĝon de la malforta Araba Imperio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La reĝlando Kilikio, 1199-1375.

La armena reĝlando reaperis regata de la Bagratida dinastio, kiu regis ĝis 1045. Samtempe, pluraj regionoj de la bagratida Armenio estis disigitaj formante sendependajn reĝlandojn kaj princlandojn kiel la reĝlando Vaspurakano regata de la nobeldomo Artsruni, sed ĉiuj agnoskis la plejaltan regadon de la bagratidaj reĝoj.

En 1045, la Bizanca Imperio[12] konkeris la bagratidan Armenion. Baldaŭ, la aliaj armenaj ŝtatoj falis sub la bizanca kontrolo. La bizanca dominado estis mallonga ĉar la turkoj venkis en 1071 la bizancanojn kaj konkeris Armenion dum la batalo de Manzikert, formante la Selĝukan Imperion. Pro eskapado de la morto aŭ sklavigado de tiuj kiuj murdis lian parencon Gagiko la 2-a, reĝo de Ani, armeno nomata Rubeno la 1-a de Armenio eniris tra la montaro Taŭruso kun kelkaj sampatrianoj. Poste li alvenis al Tarsus, en Kilikio, kie la bizanca reganto protektis lin kaj kie estis finfine establita la Armena reĝlando en Kilikio.

La Selĝuka Imperio baldaŭ ekdetruiĝis. Komence de la jaro 1100, la armenaj princoj de la nobela familio Zakarida establis duonsendependan armenan princlandon en norda kaj orienta Armenio, konata kiel Zakarida Armenio . La nobela familio Orbeliano kundividis la regadon kun la Zakarida en kelkaj regionoj de la lando, speciale en Vajoco-Dzoro kaj Sjuniko. Tamen la sudo de Armenio restis sub la regado de la kurdaj dinastioj Shaddadids kaj Ayyubids.

Eksterlanda okupado[redakti | redakti fonton]

Mapo de la oblasto Armenio.

En 1230 la mongola kanato konkeris la Princlandon Zakarjano, same kiel la reston de Armenio. La mongolaj invadoj baldaŭ estis sekvataj de aliaj centr-aziaj triboj, kiuj daŭris de 1200 ĝis 1400. Post senfinaj invadoj, pro ĉiu detruo okazigata al la lando, Armenio malfortiĝis. En la jaro 1500, la Otomana Imperio kaj la Safavida Persio disdonis Armenion inter si. La Rusa Imperio pli malfrue aneksis la orientan Armenion (kiu konsistis el la kanatoj de Erivano kaj de Karabaĥo ene de Persio) en 1813 kaj 1828.

Otomana Armenio[redakti | redakti fonton]

Armenio fariĝis ano de la Otomana Imperio[13] per la regado de Selimo la 2-a (1524 - 1574). Tamen, la komenca aneksiĝo ekis dum la regado de Meĥmedo la 2-a (15-a jc.), kiu ofertis la protektadon de la imperio al la Armena Patriarkato de Konstantinopolo. Tiu ĉi situacio daŭris 300 jarojn, ĝis la Ruso-Turka Milito (1828-1829), kiam la orienta teritorio de Armenio estis cedata al la Rusa Imperio. La resto, ankaŭ konata kiel Otomana Armenio aŭ okcidenta Armenio, restis sub la regado de la Otomana Imperio ĝis la fino de la Unua mondmilito.

Unua Mondmilito kaj Armena Genocido[redakti | redakti fonton]

Usono helpis la armenojn dum la genocido. Je afiŝo de la Helpa Komitato en Mezoriento kiu ekkrias Ili (la armenoj inter ni) ne forpasos.”
İsmail Enver, unu el la ĉefa aŭtoroj de la armena genocido.

Dum la ekdetruado de la imperio la Junaj Turkoj venkis la registaron de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a. La armenoj kiuj loĝis en la imperio esperis favoran ŝanĝon de ilia duaklasa stato. Tamen, pro la impakto de la Unua mondmilito kaj la invado de la otomana imperio sur la rusan imperion, la nova registaro ekrigardis la armenojn per malkonfido. Tio ŝuldiĝis al tio ke la rusaj trupoj havis armenan kontingenton. La 24-an de aprilo 1915 la otomanaj aŭtoritatoj ekarestis la armenajn intelektulojn.

Per la Tehcir-leĝo, granda kvanto da armenoj kiuj loĝis en Anatolio forpasis kiel rezultato de la armena genocido. Sed estis loka armena rezistado en la regiono, disvolvita kontraŭ la aktivecoj de la otomana imperio. La okazintaĵoj de 1915 al 1917 estis konsiderataj de la armenoj kaj la plimulto de la okcidentaj historiistoj kiel amasmurdadoj gvidataj de la ŝtato (armena genocido)[14].

Malgraŭ la evidencoj de la genocido, la turkaj aŭtoritatoj neas tiun fakton kaj asertas ke tiuj forpasoj estis la konsekvencoj de intercivitana milito, kune kun la malsato kaj malsanoj, inkluzive de la forpaso kaj de armenoj kaj de turkoj. La plejmulto de la ĉirkaŭkalkuloj rilate al la nombro de mortigitaj armenoj komenciĝas je 650.000 ĝis miliono kaj duono da personoj. Armenio kaj ĝia armena diasporo ade kampanjas, dum pli ol 30 jaroj, serĉante la oficialan agnoskadon de tiuj okazintaĵoj kiel genocido. Tiu ĉi genocido estas solene memorata ĉiujare la 24-an de aprilo, la kristana armena tago de la Martiro aŭ de la armena genocido.

Kvankam la rusa armeo sukcesis okupi la plejparton de Armenio dum la Unua mondmilito, ĝiaj gajnitaĵoj estis perditaj pro la rusa revolucio. En tiu momento, Armenio, Kartvelio, kaj orienta Azerbajĝano regata de la rusoj, intencis arigi ilin en unusola lando: Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Tiu ĉi federacio, tamen, nur ekzistis de februaro al majo 1918, kiam la tri partioj decidis disigi ĝin. Kiel rezulto, orienta Armenia sendependiĝis kiel Armena Demokratia Respubliko (DRA) la 28-a de majo.

Armena Demokratia Respubliko[redakti | redakti fonton]

Blazonŝildo de la Unua Respubliko
Registarejo de la Armena Demokratia Respubliko en 1918. Bildo de 2006

Malbonŝance, la mallonga sendependiĝo de la DRA finis per milito, teritoriaj konfliktoj, amasa enmigrado de rifuĝintoj de la turka Armenio, malsanoj kaj malsato. Malgraŭ tio, la Entento, hororigata de la agado de la otomana registaro, intencis helpi la novan ŝtaton pere de fondusoj kaj aliaj rimedoj.

Post la fino de la milito, oni decidis disigi la otomanan imperion. Subskribata inter la aliancitaj potencoj kaj la otomana imperio en Sèvres la 10-a de aŭgusto 1920, la Traktato de Sèvres promesis restigi la ekzistadon de la Armena Demokratia Respubliko kaj aneksi la teritoriojn kiuj apartenis al la turka Armenio al la respubliko. Pro tio ke la novaj landlimoj devis esti desegnataj de la usona prezidanto Woodrow Wilson, la Otomana Armenio ankaŭ estas konata kiel la “Wilsona Armenio.” Eĉ estis konsiderata la eblon konverti Armenion en usona protektorato. La traktato, tamen, estis rifuzita de la nacia turka movado kaj neniam efektiviĝis. La movado gvidata de Mustafa Kemal (Atatürk), uzis la traktaton kiel la okazo por deklari la laŭleĝan registaron de Turkio kaj anstataŭis la monarkion kaj ĉefurbon en Istanbulo al respubliko kun ĉefurbo en Ankaro.

En 1920, Armenio kaj Turkio ekmilitis, akra konflikto kiuj finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo (la 2-a de decembro 1920). La Traktato de Aleksandropolo devigis al Armenio senarmigi la plimulton de ĝia armeo, cedi pli ol 50% de ĝia teritorio antaŭ la milito, rezigni ĉiujn teritoriojn ceditajn je ĝia favoro per la Traktato de Sèvres. Samtempe, la Dekunua Soveta Armeo sub la gvido de Grigoriy Ordzhonikidze, invadis Armenion en Karavansarai (nuna Ijevan) la 29-a de novembro. La 4-an de decembro la trupoj de Ordzhonikidze eniris en Erevanon kaj la efemera Armena Respubliko malaperis.

Soveta Armenio[redakti | redakti fonton]

Flago de la SSR de Armenio.

En 1920, Armenio kaj Turkio konfrontiĝis en la Turko-Armena Milito (1920), akra konflikto kiu finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo per kiu la armenoj liveris la plimulton de ĝiaj armiloj kaj teritorio al la turkoj. Samfoje, Armenio estis invadita de la Ruĝa Armeo, kio kondukis al la establiĝo de soveta dominado en Armenio en decembro 1920. Dum pluraj monatoj la armenaj naciistoj kontrolis la regionon Montara Karabaĥo, kiuj fine estis okupata de la komunistoj. La Traktato de Aleksandropolo, subskribata de la antaŭaj armenaj funkciuloj (forigataj pro la establiĝo de soveta registaro), neniam estis ratifita de la nova komunisma registaro.

En 1922, la lando estis aneksita al Sovetio kiel parto de la Transkaŭkaza Socialisma Soveta Respubliko, je mallonga ekzistado, kune al Kartvelio kaj Azerbajĝano. La Traktato de Aleksandropolo tiam anstataŭita de la Traktato de Kars, inter Turkio kaj Sovetio. Per ĝi, Turkio cedis la provincon Ajaro al Sovetio ŝanĝe de la suvereneco de la teritorioj Kars, Ardahan kaj Iğdır. Ĝis la nuntempo Armenio ne agnoskas tiun traktaton kiel valida, ĉar la armenoj ne partoprenis ĝin. Tamen, ĝis nun Armenio ne reklamis tiujn provincojn kiuj transiris al Turkio.

La Transkaŭkaza Soveta Respubliko ekzistis de 1922 ĝis 1936, kiam ĝi estis dividita en tri apartaj respublikoj (SSR Armenio, SSR Azerbajĝano inkluzive de la armena aŭtonoma regiono Montara Karabaĥo, kaj SSR Kartvelio. La armenoj ĝuis relativan stabilan periodon dum la soveta regado. La lando ricevis medicinojn, nutraĵojn kaj aliajn provizojn el Moskvo, kaj la komunisma dominado estis balzamo kontraste kun la lastaj jaroj de la Osmanida Imperio. La situacio estis malfacila por la eklezio, kiu batalis sub la soveta regado. Post la forpaso de Lenin, Stalin ekregis Sovetion kaj komencis timan kaj hororan epokon renovigata por la armenoj. Kiel aliaj etnaj malplimultoj kaj eĉ la rusoj mem, travivis grandan purigadon de Stalin; dek mil armenoj estis ekzekutitaj aŭ deportitaj. La timoj malpliiĝis kiam Stalin forpasis en 1953 kaj Nikita Ĥruŝĉov iĝis la nova reganto de la lando.

Sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo de Armenio, Erevano, fone la monto Ararato.

La regperiodo de Gorbaĉov en la 80-aj jaroj, karakteriziĝis je la streĉaj rilatoj inter Armenio kaj Azerbajĝano rilate al la regiono Montara Karabaĥo[15].

En 1991, la Armena Soveta Socialista Respubliko, oficiale deklaras sian sendependon. En 1992 Armenio kun apogo de Karabaĥo deklaras malferman militon kontraŭ Azerbajĝano[16], kiu ricevas la apogon de Turkio. En la milito partoprenis ĉeĉenajn batalantojn kaj afganajn muhadijojn, malgraŭ tio, Armenio sukcesis liberigi Arcaĥon kaj okupi regionojn kiuj historie apartenis al ĝi, kiel sekur-ŝnuro. La milito finiĝis en 1994 pro perado de Rusio. Ekde tiam, Armenio kaj ĝia najbaro negocadas la pacon pere de la Organizo por la Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo. La ŝtato Karabaĥo ankoraŭ estas nedeterminata kaj la ekonomio de ambaŭ landoj estas damaĝataj pro manko de kompleta rezolucio. Tamen, malgraŭ la alta maldungado, Armenio povis efektivigi kelkajn ekonomiajn reformojn kaj en 2006, estis klasigita kiel la 27a ŝtato "ekonomie plej libera" en la mondo. Ĝiaj rilatoj kun Eŭropo, Meza Oriento, kaj la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, permesis la pliiĝon de la armena komerco. La gaso, petrolo kaj aliaj energifontoj estas ricevataj tra du gravaj vojoj: Irano kaj Kartvelio, kun kiuj Armenio havas bonajn rilatojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.historyfiles.co.uk/KingListsMiddEast/AnatoliaHittites.htm
  2. http://encyclopedia.jrank.org/PER_PIG/PHRYGIA.html
  3. http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Gazetteer/Places/Asia/Armenia/_Texts/KURARM/home.html
  4. (2000) Sacred Highland: Armenia in the spiritual conception of the Near East. Yerevan. 
  5. [historio de antikva Armenio en livius.org]
  6. CIA World Factbook: Armenia
  7. Brunner, Borgna. Time Almanac with Information Please 2007, p. 685 (ISBN 1-933405-22-8).
  8. http://roman-empire.info/
  9. http://am.translit.cc/
  10. http://www.humanities.uci.edu/sasanika/
  11. http://www.armenia.com.uy/historia/historia1.htm
  12. http://www.imperiobizantino.com/portada.html
  13. http://www.armenianhighland.com/
  14. http://www.genocidioarmenio.org/
  15. http://www.nkrusa.org/
  16. http://www.president.az/