Armena Patriarkato de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Armena Patriarko de Konstantinopolo nuntempe estas la estro de unu el la plej etaj patriarkatoj de la antikvaj orientaj eklezioj, kiu havis politikan rolon kaj ankoraŭ li havas spiritan aŭtoritaton, simile al la aliaj orientaj eklezioj. Malgraŭ la grandega malkreskado de la kredantoj, la patriarkato ankoraŭ rangas kiel la kristana komunumo plej granda de Turkio. La Armena Patriarkato de Konstantinopolo agnoskas la superecon de la Katolikoso de Armenio, kun sidejo en Eĉmiadzin, Armenio, rilate al la ĝeneralaj aferoj de la armena eklezio. Pri lokaj aferoj la patriarkato estas tute memstara.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Bizanca Imperio al la Armena Apostola Eklezio estis malpermesate agi en Konstantinopolo, ĉar la Greka Ortodoksa Eklezio konsideris ĝin kiel herezo. Multaj patriarkoj estis enkarcerigitaj inkluzive de Sankta Narses, estis enprizonigitaj en la Isuloj Princo de la bizancoj, akuzitaj je herezo. La otomana sultano Mehmed la 2-a ne nur permesis ke la grek-ortodoksa eklezio restu en la urbo, sed ankaŭ permesis ĝian rivalon, la armena eklezio, establi ĝian propran sidejon en la nova otomana ĉefurbo, parte ĉar konvenis al li ke la kristanoj estu dividataj en kelkaj frakcioj. Dum kelka tempo la Siria Ortodoksa Eklezio restis sub la jurisdikcio de la Armena Patriarko. Samkiel la greka patriarkato, la armena suferis la ŝtatan intervenon en ĝiaj internaj aferoj.

La unua Patriarko estis Hovagim la 1-a, kiu samtempe estis episkopo de Bursa. En 1461 estis sendita al Konstantinopolo de la sultano Mehmed la 2-a, kie li establiĝis kun la titolo "Armena Patriarko de Konstantinopolo" . Hovagim estis agnoskata kiel gvidanto kaj religie kaj laike de ĉiuj armenoj loĝantaj en la Otomana Imperio. kaj portis la titolon Milletbaşı aŭ 'Etnarca' krom la titolo Patriarko. Kvankam ekzistis 115 pontifikadoj ekde 1461, nur ekzistis 84 Patriarkoj; ekzemple: Karapet la 2-a regis dum kvin pontifikadoj (1676-1679, 1680-1681, 1681-1684, 1686-1687 kaj 1688-1689).

En 1896 la Patriarko Matteos la 3-a Izmirlian estis deponita kaj ekzilita al Jerusalemo de la sultano Abdul Hamid la 2-a, pro lia aŭdaco denonci la masakron de la jaro 1896. Ne estis permesata lia reveno ĝis 1908, kiam la sultano estis deponita. La Nacia Konstitucio(Sahmanadrootiun) koncedita al la armenoj de la sultano Abdülaziz la 1-a en 1861, kiu estis forgesita kaj ne plenumita dum preskaŭ 20 jaroj, ankaŭ estis restarigita.

La "kapo" de la Armena Apostola Eklezio en Turkio kaj Kreto estas la patriarko de Konstantinopolo kiu estas sub la aŭtoritato de la Katolikoso de Armenio. La sidejo de la Patriarkato estas en la kvartalo Kumkapı de Istanbulo.