Armena Apostola Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Armena Apostola Eklezio
Mother See of Holy Etchmiadzin.jpg
Katedralo de Eĉmiadzin.
Klasifiko Orienta Kristanismo
Orientiĝo Monofizidismo
Politiko Armena naciismo
Organiza strukturo Eklezia hierarkio
Estro Katolikoso de Armenio Garegin la 2-a
Geografiaj lokoj Armenio, Montara Karabaĥo, Ĝavaĥko kaj la Armena diasporo
Fondinto Apostolo Bartolomeo kaj Judaso Tadeo
Origino 1-a jarcento p.K
Armena reĝlando
Nombro de membroj 9 000 000
Oficiala retpaĝaro * Sideja Patrino Sankta Eĉmiadzin de la Armena Apostola Eklezio

La Armena Apostola Eklezio, armene: Հայ Առաքելական Եկեղեցի), estas la nacia eklezio plej antikva en la mondo kaj unu el la plej antikvaj kristanaj komunumoj[1][2][3][4][5]. Oni ne konfuzu ĝin kun la Katolika Armena Eklezio kiu apartenas al la Romkatolika Eklezio. Armenio estis la unua lando kiu adoptis Kristanismon kiel oficialan religion en 301, per establado de tiu eklezio. Laŭ la tradicio, la Armena Apostola Eklezio originiĝis per la misioj de la apostoloj Bartolomeo kaj Judaso Tadeo en la 1-a jarcento.

La oficiala plena nomo de la eklezio estas Unu Sankta Universala Apostola Ortodoksa Armena Eklezio[6]. Ĝi foje estas konata kiel Gregoria Eklezio, sed ĉi-lasta nomo ne estas ŝatata de la eklezio, ĉar la fondintoj estis Bartolomeo kaj Judaso Tadeo, dum sankta Gregorio la Iluminanto estis la unua oficiala katolikoso de la eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Baptado de Tiridato la 3-a.

Diversaj legendoj ligas la originon de la Armena Eklezio kun la apostoloj de Jesuo Kristo. La apostola posteuleco estas grava koncepto por multaj eklezioj, precipe por la orientaj eklezioj. La legendo pri la saniĝo de Abgar la 5-a de Edeso per la mandilio de Jesuo estis konsiderata kiel vera historia okazintaĵo de la Armena Eklezio kiu asertas ke Abgar estis princo de Armenio[7] . La plej vaste konata tradicio asertas ke Judaso Tadeo, unu el la Sepdek Apostoloj, estis sendita al Armenio de la proksima Edeso fare de Abgar (onklo de la reĝo Sanatruko de Armenio) por evangelizi la reĝlandon.

La detaloj de la rakonto multe varias, sed en ĉiuj versioj Tadeo konvertis Sandukĝton, la filinon de la reĝo. En kelkaj variantoj Sanatruko estis ankaŭ konvertita, sed poste iĝis apostato. En aliaj versioj, li neniam estis konvertita, sed estis ĉiam malamika al kristanismo. Sanatruko martirigis kaj Tadeon kaj Sandukĝton. Kelkaj versioj diras ke la apostolo Bartolomeo venis al Armenio en la sama tempo kiam li estis martirigita[8]. Kvankam tiuj rakontoj estas konsiderataj historie kritikindaj de modernaj akademiuloj, estas sendube, ke kristanismo atingis Armenion en tre frua dato. Persekutoj kontraŭ kristanoj en 110, 230, kaj 287 estis registritaj de la eksteraj verkistoj Eŭsebio kaj Tertuliano[9].

Armenio: la unua kristana ŝtato[redakti | redakti fonton]

La Reĝlando Armenio estis la unua ŝtato kiu adoptis Kristanismon kiel la ŝtatan religion[10] kiam Sankta Gregorio la Iluminanto kristanigis la reĝon Tiridato la 3-a kaj la membrojn de la kortego[11], okazintaĵo registrita en 301. Gregorio iĝis kristano kaj presbitero en Cezareo, kaj revenis al sia naskiĝlando por anonci la evangelion de Jesuo proksimume en la jaro 287, en la sama tempo kiam Tiridato la 3-a entroniĝis. Tiridato ŝuldis sian pozicion al la romia imperiestro Diokleciano, konata persekutanto de kristanismo. Krome, li iĝis konscia ke Gregorio estis filo de Anak, la viro kiu murdis sian patron.

Tiridato malliberigadis Gregorion en subtera profunda puto, nomata Ĥor-Virapo, dum 13 jaroj. En 301, 37 kristanaj virgulinoj, inter kiuj estis sankta Nino, kiu poste iĝis la fondinto de la Kartvela Eklezio, venis al Armenio pro la romia persekuto. Tiridato sentis avidon al sankta Ripsime kaj volis edziniĝi al ŝi, sed ŝi rifuzis. Kolera, li martirigis tiujn virgulinojn. Laŭ la legendo, Dio frapis lin per malsano kiu lasis lin kiel rampanta bestaĉo (La rakonto rememorigas pri Nebukadnecar la 2-a en Danielo 4). Ĥosroviduĥt, la fratino de la reĝo, sonĝis ke ŝi oni diris al ŝi ke la persekutado kontraŭ kristanoj devas ĉesi. Ŝi rakontis al Tiridato, kiu liberigis Gregorion de la malliberejo. Gregorio resanigis Tiridaton, kiu konvertiĝis al kristanismo kaj deklaris Armenion kristana nacio — unua en la mondo.

Ĥor-Virapo kaj la Monto Ararato fone

Tiridato nomumis Gregorion la unua Katolikoso de Armenio kaj sendis lin al Cezareo por esti konsekrita. Je lia reveno, Gregorio malkonstruis sanktejojn dediĉitaj al idoloj, kaj sur ili konstruis kristanajn preĝejojn kaj monaĥejojn, kaj ordinis multajn pastrojn kaj episkopojn. Dum meditado en la antikva ĉefurbo Vagharŝapato, Gregorio havis vizion en kiu Kristo venis al la tero kaj frapis ĝin per martelo. Sur tiu punkto staras granda kristana templo kun impona kruco. Li estis konvinkita je tio ke Dio deziris la establadon de ĉefpreĝejo sur tiu loko. Kun la helpo de la reĝo, li povis fari tion, laŭ la linioj de la vizio. Li ŝanĝis la nomon de la urbo de Vagharŝapato al Eĉmiadzin, t.e. «la loko de la malsupreniro de la sola filo»[12]. Komence la Armena Eklezio partoprenis en la pli granda eklezia komunumaro. Ĝia Katolikoso estis reprezentita en la Unua koncilio de Niceo kaj en la Unua koncilio de Konstantinopolo. Kvankam la Katolikoso Isaak Partiev ne sukcesis sekvi la Koncilion de Efeso, li sendis mesaĝon konsentante kun ĝiaj decidoj[13]. Sub la Armena Eklezio estis la Kartvela Eklezio. Ĝi liberiĝis de la armenoj kaj reunuiĝis kun Ortodoksismo en la 7-a jarcento.

La Armena Apostola Eklezio apartiĝis de la pli granda eklezia komunumaro en 373 kiam la reĝo Pap nomumis la katolikoson Jusik anstataŭ sendi lin al Cezareo por la katolikosiĝo[14]. Kristanismo estis fortigita en Armenio en la 5-a jarcento per la traduko da la Biblio en la armenan lingvon de la armena teologo, monaĥo, kaj akademiulo sankta Mesrop Maŝtoc. Antaŭ la 5-a jarcento, la armenoj havis sian propran parolan lingvon, sed ĝi ne estis skribita, tial la Biblio kaj la liturgio estis en la greka prefere ol la armena. La Katolikoso Sahak taskigis al Mesrop la kreadon de la armena alfabeto, kiun li kompletigis en 406. Poste la Biblio kaj Liturgio estis tradukitaj en la armenan kaj surpaperigitaj en la nova manuskripto. La traduko de la Biblio, kune kun la traduko de aliaj verkoj pri historio, literaturo kaj filozofio, kaŭzis floradon de la armena literaturo kaj alportis pli larĝan kulturan renesancon[15].

Male al la Biblio uzita en la Orienta Kristanismo, la armena Biblio originale havis 39 librojn en la Malnova Testamento. La libroj ofte nomitaj Apokrifoj aŭ duakanonaj libroj ne estis tradukitaj ĝis la 8-a jarcento kaj ne legitaj en la eklezio ĝis la 12-a jarcento[16].

Unuaj koncilioj kaj apartiĝo de la Kartvela Eklezio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kartvela Eklezio.

En la Unua koncilio de Dvin en 506 la sinodo de la armena, kartvela, kaj kaŭkaz-albana episkopoj kunvenis dum la regado de la Katolikoso Babkeno la 1-a. La partopreno de la Katolikoso de Kartvelio kaj Kaŭkaza Albanio estis grava por difini la pozicion de la eklezioj koncerne al la Koncilio de Kalcedonio. La "Libro de Epistoloj" mencias ke 20 episkopoj, 14 laikoj, kaj multaj naĥararestroj (regantoj de Armenio) partoprenis la konsilion. La implikiĝo en la konsilia diskuto el malsama nivelo de la laikoj ŝajnis esti ĝenerala en Armenio. En tiu tempo, la Katolikoso de Kartvelio kaj Kaŭkaza Albanio estis parto de la Armena Apostola Eklezio.

Preskaŭ unu jarcenton poste (609-610) la Tria koncilio de Dvin okazis dum la regado de la Katolikoso Abrahamo la 1-a de Aghbatank kaj la Princo Smbat Bagratido, kun klerikoj kaj laikoj kiel partoprenantoj. La Kartvela eklezio apartiĝis de la Armena Eklezio kaj decidis aliĝi al la Ortodoksismo. La koncilio estis kunvenigita por klarigi la rilaton inter la armenaj kaj kartvelaj eklezioj. Post la koncilio, la Katolikoso Abrahamo skribis enciklikan mesaĝon por ĉiuj homoj, riproĉante la Kurion pro la disiĝo de ĝiaj anoj. La Koncilio neniam establis normojn, ĝi nur malpermesis al la kartveloj la komunion en la Armena Eklezio[17][18]. Malgraŭ tio, la Albana Eklezio restis fidela al la monofizidisma kristanismo sub la jurisdikcio de la Armena Apostola Eklezio.

Dum la araba regado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Araba konkero de Armenio.
Mapo de la komenca ekspansio de la kalifato I:dum la vivo de Mahomedo; II: Abu Bakr; III: Omar kaj IV: Othman.

En la 7-a jarcento, la estonteco de la Armena Eklezio estis en danĝero, ne nur pro la konstantaj religiaj premoj de la Bizanca Imperio, sed ankaŭ pro la falo de la persa ŝtato post pli ol du jardekoj da militoj inter la araboj kaj bizancanoj, kaj nur dum la regado de la armeno Gregorio Mamikonjan (660-684) la eklezio povis iom spiri. En tiu epoko ekzistis pluraj preĝejoj ŝirmataj de la regantaj armenaj nobeldomoj sub la gvido de la katolikosoj Komitas A. Aghceci (615-628) kaj Tajeci Nerses la 3-a (641-661). Tamen, la araba konkero de Armenio supozigis katastrofan situacion por la Armena Eklezio post pluraj jarcentoj da malfacilaĵoj: la katolikoso Sahak G. Dzoraporeci la 2-a (677-703) estis en la ekzilo, kaj la invado de la armenaj sektoj paŭlanoj kaj tondrakianoj minacis la kernon de la eklezio mem. En la jaro 717 la Katolikoso de Armenio iĝis patriarko Johano kiu fervore luktis kontraŭ la sektoj en 720 kaj kunvokis Koncilion de la Eklezio en la urbo Dvin. En la jaro 726 okazis kunveno kies celo estis la trovado de komuna tereno inter la armena kaj la asiriaj eklezioj.

Ekde la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la katedralo de Anio

Komence de la 11-a jarcento, la ĉefurbo de Armenio estis Anio, kie estis konstruita la fama katedralo. La historio mem nomas ĝin «la urbo de mil kaj unu preĝejoj». En tiu epoko floris la literaturo kaj ĝenerale, la armena kulturo. En 1045 finiĝis la regado de la Bagratida dinastio pro la falo de Anio. Post tio eksentiĝis la bizancaj influoj en la religia doktrino: la Katolikosato de Anio fermis siajn pordojn. Antaŭ tio, iom post iom aperis novaj kontraŭaj katolikosatoj. Ekzemple, la katolikosato de Aghtamar en 1113 gvidata de la episkopo Davido kiu funkciis ĝis 1895.

De 1150 al 1292 Katolikosato de Ĉiuj Armenoj funkciis en Hromgla. En la 11-a jarcento Johano la Saĝa estis fama pastro kiu verkis la Libron de Psalmoj, enhavanta profundan teologian kaj literaturan valorojn. Malgraŭ la premoj de la malamikoj, la religia penso daŭre evoluis. En la sekvaj jaroj estis sugestoj kaj proponoj por interŝanĝoj de Romo kaj Bizancio, sed neniu el ili kontentigis la armenojn. Malgraŭ la traktadoj faritaj, Romo neniam defendis la interesojn de Armenio.

Monaĥejo Tatev, kie funkciis grava mezepoka universitato

En la 12-a jarcento, ĉe la valo Vajoco, en la monaĥejo Aghpertz estis fondita fama universitato nomata Klatzoro, kiu poste estis translokita al la monaĥejo Tatev. En 1375, kiam la selĝukoj konkeris Sizon, la ĉefurbo de la Armena reĝlando en Kilikio, kaj malliberigis la reĝon Leono la 5-a, malaperis la Katolikosato de Sizo, en Kilikio. Pro ĉi tiuj okazintaĵoj, estis proponita la translokiĝo de la Armena Apostola Eklezio al Vagharŝapato. En 1441, estis reinstalita la Sankta Seĝo en Eĉmiadzin. Sed la postaj historiaj kaj politikaj cirkonstancoj estis tre malfacilaj. En 1446 en Sizo estis sinnomita katolikoso, Karapet Levdogiaci, kiu kreas la Katolikosaton de Kilikio, kontraŭa al la Seĝo de Eĉmiadzin.

Harutjun Vehabedjan, Armena Patriarko de Jerusalemo, 1900 (Library of Congress).

En 1317 la Armena Patriarkato de Jerusalemo disiĝis de la Katolikosato de Sizo. Dum la otomana regado, ĝi estis sub la gvido de la Armena Patriarkato de Konstantinopolo. Hodiaŭ ĝi sidejas en la Monaĥejo Sankta Jakobo, kiu gvidas ĉiujn armenajn preĝejojn en Sankta Lando, la Kolegion de Seminarianoj; ĝi eldonas la revuon «Ciono» kaj posedas valoran kolekton da armenaj manuskriptoj.

Dum la turk-persaj militoj, la katolikoso Nerses la 5-a fondis la lernejon Nersesjan, en Tbiliso, en kiu diplomiĝis elstaraj armenoj de Kaŭkazio. Danke al la agado de la Katolikoso Georgo la 4-a, estis fondita la Seminario Gevorgjan de Eĉmiadzín, la muzeo, la monata revuo «Ararat» kaj en 1887, la preĝejo de Oŝakan, sur la tombo de Mesrop Maŝtoc.

Dum la armenaj pastroj serĉis diversajn vojojn por la nacia defendo kaj la postvivado de la popolo, la politikaj partioj naskiĝis kun ideoj pri emancipiĝo kaj libereco. En 1878, la mondo unuafoje analizis en Berlino, la armenan aferon. Dum tiu kunveno elstaris la Katolikoso Ĥrimjan Hajrik. En la Otomana Imperio funkciis 2000 armenaj preĝejoj antaŭ la Armena genocido, nuntempe nur 40.

Ekde la Armena genocido ĝis fino de la Sovetunia regado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Armena Genocido kaj Armena Soveta Socialisma Respubliko.
La katedralo de Aktamar, elproprigita dum la Armena genocido

Dum la Armena genocido en 1915, el proksimume unu miliono kaj duono da viktimoj, 4.000 estis pastroj kaj episkopoj kiuj estis murditaj pli kruele ol la civiluloj. La turkaj aŭtoritatoj instigis la turkajn kaj kurdajn civitanojn ataki kaj mortigi la pastrojn per diversaj akraj iloj aŭ senvestigi ilin en la urboj por esti mortigataj de la spektanta publiko. La tiutempa Katolikoso estis Georgo la 5-a Surenjan. Li kaj la kurio ne forlasis Eĉmiadzin kiam la turka armeo avancis sur tiun urbon. Dum la genocido, la Eklezio spertis la perdon de centoj da monaĥejoj, preskaŭ 2000 preĝejoj, la bruligadon de plurjarcentaj bibliotekoj kaj la mortigadon de la pastararo.

Post tri jaroj, en 1918 estis fondita la Armena Demokratia Respubliko kiu efemere ekzistis ĝis 1920. Dum tiu epoko la Armena Eklezio havis pli da libereco ĉar antaŭe dum la regado de la Rusia imperio, la Eklezio spertis rigoran kontrolon kaj plurfoje perdis siajn posedaĵojn aŭ devis fermi la lernejojn pro la politiko je rusigado.

Dum posta ekzistado de la Armena Soveta Socialisma Respubliko (ĝis 1991) la popolo denove perdis la religian liberecon. Dum la regado de la ateisma soveta reĝimo multaj urboj kreskis kaj neniu preĝejo estis planata, la valoraj mezepokaj monaĥejoj ne estis prizorgataj aŭ malbonkvalite konservataj. La Eklezio estis malpermesita por komunistoj sed kaŝe multaj armenoj ĉeestis la diservojn kaj baptis siajn filojn. Dum ĉi tiuj sovetaj jaroj, la Armena Apostola Eklezio estis regata de la katolikosoj Ĥoren Muratbegjan, Georgo la 6-a Ĉorekĉjan kaj Vazgeno la 1-a.

En la nuntempo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Armena Apostola Eklezio konstruita en Singapuro.

La Armena genocido spronis amasan elmigradon de miloj da armenoj postvivintoj de tiu katastrofo. Kiel rezulto, la armenaj rifuĝintoj establis aŭ plifortigis armenajn komunumojn en diversaj landoj: Sirio, Libano, Irako, Jordanio, Israelo, Francio, Grekio, Kipro, Britio, Rusio, Usono, Argentino, Brazilo, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Singapuro kaj aliaj. Ĉi tiuj komunumoj konstruis preĝejojn, privatajn lernejojn sub la eklezia gvido kaj kreis ekleziajn instituciojn. Tio ampleksigis kaj tutmondigis la laboron kaj ĉeeston de la Armena Eklezio kiu antaŭe agadis en pli malgranda regiono. La Armena Apostola Eklezio havas plurajn diocezojn en la regionoj kie la armenoj loĝas kaj tiuj diocezoj kunvivas kun la aliaj sendependaj armenaj katolikosatoj.

Post falo de Sovetunio, naskiĝis la sendependa Respubliko Armenio kiu donis liberecon al la religia agado. Proksimume 98% el la loĝantaro de Armenio estas etnaj armenoj. Kiel rezulto de la ateisma politiko dum la soveta epoko, la kvanto da aktivaj praktikantoj estas relative malalta, sed la rilatoj inter la armena etno kaj la Armena eklezio estas tre fortaj. Oni kalkulas ke 90% el la armenaj civitanoj sin nomas anoj de la Armena Apostola Eklezio.

La Konstitucio, reformita en 2005, establis la religian liberecon kaj la rajton je praktikado, elektado aŭ ŝanĝado de la religia kredo de ĉiu civitano. Tamen, ĝi agnoskas «la ekskluzivan mision de la Armena eklezio, kiel nacia eklezio en la spirita vivo, la disvolviĝo de la nacia kulturo kaj la priservado de la nacia identeco de la armena popolo». La leĝo altrudas kelkajn limigojn al la religia libereco de la ceteraj religiaj grupoj ekster la Armena eklezio. La leĝo disigas la Eklezion disde la Ŝtato, sed agnoskas ke la Armena Apostola Eklezio estas la nacia eklezio.

En 2001, inter laŭdoj kaj kritikoj, estis inaŭgurata la Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto en Erevano, konstruita per monkolektado de la Armena diasporo por celebri la 1700-jariĝon de la adoptado de kristanismo kiel la ŝtata religio de Armenio en 301 p.K. La 6-a de januaro, tago kiam la Armena Apostola Eklezio celebras la Kristnaskon, estas nacia festotago.

La Armena Apostola Eklezio ankaŭ dominas en la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo kie nun loĝas precipe armenoj. Armenaj preĝejoj kaj monaĥejoj en Karabaĥo ekzistas ekde la Mezepoko kaj post la milito en Montara Karabaĥo multaj estas rekonstruataj pro la damaĝoj kiujn ili suferis. Laŭ la tradicio, kristanismo atingis Karabaĥon kiam Dadi, unu el la disĉiploj de Judaso Tadeo predikis la evangelion en tiu armena provinco tiam nomata Arcaĥo. Liaj restaĵoj troviĝas en la monaĥejo Dadivank.

Strukturo kaj gvidantoj[redakti | redakti fonton]

La Armena Patriarko de Konstantinopolo en 1878.

La Armena Apostola Eklezio estas la ĉefa religia aŭtoritato por la armenoj en Armenio, la Respubliko Montara Karabaĥo kaj same por la armenaj komunumoj tutmonde.

Ĝi estas gvidata de la Katolikoso de Armenio. Kvankam tradicie en la orientaj eklezioj la supera gvidanto de la Eklezio estas nomata "patriarko", en la hierarkio de la Armena Apostola Eklezio, la pozicio de la Katolikoso estas pli alta ol tiu de la patriarko. La Armena Apostola Eklezio nuntempe estas gvidata de la Katolikoso Garegino la 2-a, kaj ĝi havas du patriarkojn, primatojn, ĉefepiskopojn kaj episkopojn, kaj laste en la hierarkio venas la pastroj, diakonoj kaj laikoj kiuj servas en la eklezio.

La Katolikoso de Armenio reprezentas la centrigitan aŭtoritaton de la Armena Eklezio. Li estas la supera juĝisto kaj la kondukanto de la leĝdona korpo. Li estas prezidanto de la Supera Spirita Konsilio same kiel de la Kolegio de Episkopoj. Ordinado de episkopoj, benado de la krismo, proklamo de religiaj festoj, invitado kaj fermado de la ekleziaj asembleoj, publikigado de dekretoj koncerne la administradon de la Armena Eklezio kaj establado de diocezoj estas parto de liaj respondecaĵoj.

Kaj la pastraro kaj la laikoj estas engaĝitaj en la administra strukturo de la eklezio. Gvidataj de la Katolikoso, la spirita kaj administra laboro de la Armena Eklezio estas aranĝita en la Respubliko Armenio rilate al la religio, formado de pastroj, kristana edukado, konstruado de novaj preĝejoj, sociaj servoj, kaj ekumenaj agadoj. Sub tiu administra strukturo ekzistas diversaj hierarkiaj Seĝoj:

Armenian Church Structure.jpg

La Katolikosato de la Granda Domo de Kilikio situanta en Antelias, Libano, estas regiona Seĝo kun nuna jurisdikcio en la Diocezoj de Libano, Sirio kaj Kipro kiel provizora koncedo al ĝi fare de la Armena Patriarkato de Jerusalemo en 1929, ĝi estas gvidata de la Katolikoso Aramo la 1-a.

La Armena Patriarkato de Jerusalemo kiu havas jurisdikcion en la Sankta Lando kaj en la Diocezo de Jordan, gvidata de la Patriarko Ĉefepiskopo Torgom Manugjan.

La Armena Patriarkato de Konstantinopolo kaj de tuta Turkio, kiu havas jurisdikcion en la nuna Turkio, gvidata de la Patriarko Ĉefepiskopo Mesrob Mutafjan.

La historiaj menciitaj hierarkioj administras la diocezojn sub ilia jurisdikcio kaj la supereco de la Katolikosato de Ĉiuj Armenoj estas elstara.

Aldone al la respondecaj kampoj de gvidado de iliaj respektivaj diocezoj, ĉiu hierarkia Seĝo, kaj la Patrina Episkopejo de Sankta Eĉmiadzin, havas Monaĥan Fratecon.

Seminarioj[redakti | redakti fonton]

Vaskenjan Teologia Seminario ĉe la lago Sevan dum vintro

La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin funkciigas du seminariojn, la Gevorkjan Teologia Seminario en la urbo Eĉmiadzin, kaj la Vaskenjan Teologia Akademio en Sevan. Dum 6-jara kurso, studentoj ricevas kaj fraŭlogradon kaj majstran akademian gradon en Teologio. La Granda Domo de Kilikio funkciigas unu seminarion, la Seminario de Antelias, Libano. Post diplomiĝo, studentoj ricevas la ekvivalenton de altlerneja diplomo kaj antaŭdiplomiĝintan teologian studon. La Armena Patriarkato de Jerusalemo funkciigas la Lernejon Sankta Tarkmanĉaco (altlerneja diplomo) kaj la Teologian Seminarion de la Patriarkato (antaŭdiplomiĝinta studo). La Armena Patriarkato de Konstantinopolo ne plu funkciigas la seminarion Patriarka Seminario Sankta Kruco, ekde 1971.

La Armena Seminario Sankta Nersess en New Rochelle, Nov-Jorko, ankaŭ trejnas armenajn pastrojn, kaj ofertas la magistriĝon pri kristanaj studoj.

Du Katolikosatoj[redakti | redakti fonton]

La Armena Apostola Eklezio nuntempe havas du Seĝojn, la Katolikoso de Armenio en Eĉmiadzin, Armenio, kiu havas elstaran superecon en ĉiuj spiritaj aferoj super la Armena Katolikosato de Kilikio situanta en Antelias, Libano, kiu administras la diocezojn sub sia jurisdikcio. La du Seĝoj estas la jenaj:

Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin[redakti | redakti fonton]

La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin estas la spirita kaj administra ĉefsidejo de la tutmonda Armena Eklezio, centro de la kredo de la armena nacio, de la Patrina Katedralo de la Armena Eklezio, kaj la Pontifika loĝejo de la Katolikoso, Supera patriarko kaj Katolikoso de Armenio. La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin estas la heredanto de la instruoj de la apostoloj Judaso Tadeo kaj Bartolomeo.

Por la konservado de antikvaĵoj, ĝi havas plurajn muzeojn, bibliotekojn kaj la Patrinan Katedralon mem, ĉio el vasta riĉeco el historia vidpunkto. La Patrina Seĝo konservas multajn aĵojn kiuj apartenas al la eklezio aŭ estis valoraj donacoj.

Por la laborado kaj estonteco la Eklezio havas plurajn departementojn kaj programojn. Sub la gvidado kaj konsilado de la Katolikoso, la Patrina Seĝo administras la sociajn, kulturajn kaj instruajn programojn por Armenio kaj la Diasporo.

Granda Domo de Kilikio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Armena reĝlando en Kilikio.
Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto (1940) en Antelias, Libano

La Katolikosato de la Granda Domo de Kilikio situas en Antelias, Libano, kaj estas regiona Seĝo de la Armena Apostola Eklezio, sendependa eklezio kun jurisdikcio super kelkaj segmentoj de la armena diasporo.

La Katolikoso Aramo la 1-a estas la nuna gvidanto kaj Katolikoso de la Apostola Seĝo de Kilikio. La Seĝo havas jurisdikcion super diocezoj kaj prelatoficoj en Libano, Sirio, Kipro, Grekio, Irano, la Persa golfo, Usono, Kanado kaj Venezuelo[19]. En Usono kaj Kanado, ekzistas ankaŭ Prelatejoj kaj Diocezoj kiuj apartenas al la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, tial ekzistas dueco en la reprezentado de armenaj apostolaj eklezioj en tiuj du landoj.

La honora supereco de la Katolikosato de Eĉmiadzin estis ĉiam agnoskita de la Katolikosato de Kilikio.

La dividado de la du Katolikosatoj devenis el la oftaj translokiĝoj de la eklezia sidejo pro la politika kaj geografia historio de Armenio.

Komparo kun aliaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Ikonostazo de rus-ortodoksa templo en Moskvo.

Liturgie parolante, la Armena Apostola Eklezio havas multajn komunaĵojn kaj kun la Latina Rito en la eksteraĵoj, precipe antaŭ la apartiĝo, kaj kun la Orienta Ortodoksismo. Ekzemple, iliaj episkopoj uzas mitrojn preskaŭ identaj al tiuj de okcidentaj episkopoj. Ili kutime ne uzas plenan ikonostazon, sed prefere kurtenon (kiuj ankaŭ estis uzataj en la okcidenta kristanismo). La liturgia muziko estas armena ĉanto. Multaj armenaj preĝejoj inkluzivas tuborgenon por la muzikakompanado.

Armenaj pastroj sub la rango de episkopo povas geedziĝi antaŭ la ordinado kaj la familiaj nomoj de la posteuloj ricevos la aldonaĵon "Ter" (aŭ "Der" en okcidenta armena), t.e. "Sinjoro", por indiki la gentolinion. Tia edziĝinta pastro estas konata kiel kahana.

La Armena Apostola Eklezio festas la Naskiĝon de Jesuo kune kun la Epifanio, metante la armenan Kristnaskon en la 6-a de januaro en la kalendaro de la eklezio. Tiuj kontrastoj kun la plej ofta festado de Kristnasko la 25-an de decembro, pli posta kristana tradicio originiĝis en Romo, al kiu Armenio ne estis submetata en tiu tempo.[20]

Ekde 1923, la eklezio plejparte uzis la Gregorian kalendaron kundividita de la plejmulto de la civilaj aŭtoritatoj kaj okcidentaj kristanaj eklezioj (ne la tradicia armena kalendaro). La nura escepto estas la Armena Patriarkato de Jerusalemo, kie la antikva juliana kalendaro estas uzita, metante la Kristnaskon en la 19-a de januaro en la gregoria kalendaro.[21]

Pozicio de la Armena Apostola Eklezio en Armenio[redakti | redakti fonton]

Garegin la 2-a, Spirita gvidanto de Armenio

La statuso de la Armena Apostola Eklezio ene de la Respubliko de Armenio estas difinita en la konstitucio de la lando. Amendo de 2005 al la konstitucio donis al la eklezio «ekskluzivan mision» en de la spirita kaj kultura vivo de la nacio.

En 2009, pliaj amendoj por la konstitucio estis redaktitaj. Ili krimigis la proselitisman religian instruadon de la religiaj grupoj al membroj de la Apostola Eklezio. Al malplimultoj ankaŭ estis malpermesita la disvastigado de «malfido» en aliaj kredoj[22]. Tiuj redaktitaj amendoj estis forlasitaj post forta kritiko esprimita de la Konsilio de Eŭropo kaj la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Armenaj religiaj malplimultoj kaj grupoj pri homaj rajtoj ankaŭ esprimis maltrankviliĝon pro la amendoj, kaj la aktivisto por la homaj rajtoj, Stepan Danieljan deklaris ke la «Armena Apostola Eklezio hodiaŭ volas havi monopolon sur la religio». La Armena Eklezio difinas religiajn grupojn ekzistantaj ekster ĝia regado kiel «sektoj» kaj, en la vortoj de episkopo Arŝak Ĥaĉatrjan proparolanto de la Eklezio: «ilia agado en Armenio estas la neado de la kredo de la Armena Apostola Eklezio, kiu estas konsiderata la nacia religio de la armenoj». Hrant Bagratjan, iama Ĉefministro de Armenio, kondamnis la proksimajn rilatojn kiun la Armena Apostola Eklezio havas kun la armena registaro, nomante la eklezion «netuŝebla» organizo kiu kaŝas la enspezojn kaj elspezojn.[23]

Armenaj konfesioj en Montara Karabaĥo[redakti | redakti fonton]

Pro la bolŝevisma revolucio en 1917 kaj la posta aneksado de Armenio al Sovetunio, ĉiuj funkciantaj religiaj institucioj en Armenio kaj Montara Karabaĥo estis fermitaj, kaj iliaj klerikoj grandparte estis ekzilitaj aŭ mortpafitaj. La Armena Apostola Eklezio revigligis siajn agadojn en 1989 kaj, dum la venontaj 20 jaroj, pli ol 30 preĝejoj estis restarigitaj aŭ konstruitaj. En 2009, la karabaĥa registaro prezentis leĝon pri la «Libereco de konscienco kaj religiaj organizoj», en la artikolo 8 ĝi deklaris ke nur la Armena Apostola Eklezio estas permesita prediki sur la teritorio de la Respubliko Montara Karabaĥo. Tamen, la leĝo disponigis procezojn por ke aliaj religiaj institucioj ricevu aprobon de la registaro se ili deziru diservi ene de la respubliko.[24]

Armenaj apostolaj komunumoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Armena diasporo.

Hodiaŭ ekzistas grandaj armenaj apostolaj parokejoj en multaj landoj en Okcidenta Eŭropo, Norda kaj Sudameriko, kaj en Sudazio. Ĉi tiuj komunumoj estiĝis pro la amasa elmigrado de la armenoj kiuj fuĝis de la Otomana Imperio dum la kontraŭarmenaj okazintaĵoj (Hamidaj masakroj, Adana masakro kaj la Armena genocido) ekde la 19-a jarcento.

La armena ĉeesto en Israelo estas ĉefe trovebla en la Armena kvartalo en Jerusalemo kaj, aparte, en unuiĝo kun la Armena Patriarkato de Jerusalemo. Ankaŭ speciale grava estas la Armena Patriarkato de Konstantinopolo en Turkio kaj la Armena Apostola Eklezio de Irano. Tiuj eklezioj reprezentas la plej grandan kristanan etnan malplimulton en tiuj islamaj landoj.

Aliaj antikvaj komunumoj troviĝas en pli foraj landoj kiel Barato, Mjanmaro, Singapuro, Etiopio kaj Sudafriko kie la armena diasporo estiĝis pro komercaj aferoj ĉefe, multaj el ili ekde la Mezepoko. En Ĉinio ĵus estiĝis malgranda armena komunumo kaj unua bapto okazis en la nuntempa historio de la armenoj en tiu lando.[25]

Virinoj en la Armena Eklezio[redakti | redakti fonton]

Armena ina ĥoro kantas dum meso en Madrido, Hispanio

La armena eklezio, same kiel la romkatolika kaj ortodoksaj eklezioj ne ordinas virinojn por la pastreco.[26] Historie, monaĥinoj estis ordinitaj kiel diakoninoj ene de monaĥineja medio.[27] [28] Dum ili estas ordinitaj, tiuj diakoninoj ne helpas la ministron en tradiciaj parokejoj aŭ katedraloj sed al dikredantoj.

Virinoj estas ĝenerale malpermesitaj en la altaro de la preĝejo, kvankam en la praktiko esceptoj estas faritaj por knabinoj kiuj legos la Biblion dum la meso, aparte kiam parokejo estas tiel malgranda ke ne estas sufiĉe da knaboj aŭ viroj disponeblaj.

Virinoj ofte servas la eklezion en la ĥoro kaj ĉe la orgeno, en parokaj konsilioj, kiel volontuloj por religiaj festoj, monkolektantinoj, kaj dimanĉaj lernejoj, kiel subtenantoj de programoj por virinoj, kaj kiel laborantinoj en oficejoj de la eklezio.

Koncerne la edziĝintan pastron (Ter Hajr), la edzino de la pastro ĝenerale ludas aktivan rolon en la parokejo kaj estas nomata per la titolo Jerecgin.

La Armena Eklezio akceptas la divorcon kaj duan geedziĝon nur inter viro kaj virino. Samseksa edziĝo estas malpermesata.

Armena religia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Moderna ĥaĉkaro (2004),Krakovo, Pollando

La Armena Apostola Eklezio estis la ĉefa patrono de la armena arkitekturo kaj en historia Armenio kaj en la diasporo. Armenaj komunumoj provas konservi la tradiciojn de la patrujo per konstruado de preĝejoj kun dizajnoj inspiritaj de la historiaj preĝejoj kiel ekzemple la katedralo de Anio, Zvartnoco kaj Eĉmiadzin. Tiu tradicio daŭras en la nuntempo kiam armena elmigrado ŝanĝis la tradiciajn areojn de migrado en Eŭropo kaj Proksima Oriento kaj iris al Usono, Aŭstralio kaj daŭre al Rusio.

Armenaj ekleziaj komunumoj ofte konstruas ĥaĉkarojn (ŝtonokrucoj) kaj similajn monumentojn sur la paroka tereno por memorigi la Armenan genocidon. Ŝtonoj, brikoj, aŭ muroj enhavas la nomojn de forpasintaj membroj de la komunumo kaj ties prapatroj. Ĥaĉkaroj estas ofte trovataj sur armenaj tomboj.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La Armena Apostola Eklezio estas ankaŭ konata per aliaj nomoj:

  • Ortodoksa Armenia Eklezio.
  • Gregoria Armena Eklezio.
  • Gregoria Apostola Armena Eklezio.
  • Armena Eklezio.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. It was the first nation to adopt Christianity as its official religion. The Journal of Ecclesiastical History — Page 268 by Cambridge University Press, Gale Group, C.W. Dugmore
  2. http://www.cnewa.org/ecc-bodypg-us.aspx?eccpageID=5
  3. The Armenian Massacres, 1894–1896: 1894–1896: U.S. media testimony – Page 131 by A. Dzh. (Arman Dzhonovich) Kirakosian
  4. http://orientalorthodox.org/armenian.htm
  5. The Antiquities of the Christian Church — Page 466 by Johann Christian Wilhelm Augusti, Georg Friedrich Heinrich Rheinwald, Carl Christian Friedrich Siegel
  6. Official Website of the Armenian Church
  7. Tiran Nersoyan, The Armenian Church (Armenia: 1700th Anniversary Committee of Holy Etchmiadzin, 2001, accessed October 2, 2001); available from http://www.etchmiadzin.com/history/aboutch.htm; Internet
  8. See, among others, Yowhannes Draŝanakertci, History of Armenia (tr. Krikor H. Maksoudian; Atlanta, GA: Scholars Press, 1987), 78; Aziz S. Atiya, History of Eastern Christianity (Notre Dame IN: University of Notre Dame Press, 1967), 315; Khoren Narbey, A Catechism of Christian Instruction According to the Doctrine of the Armenian Church (tr. Ter Psack Hyrapiet Jacob; Diocese of the Armenian Church of North America, 1892), 86–87.
  9. Atiya, History of Eastern Christianity 316.
  10. "The conversion of Armenia to Christianity was probably the most crucial step in its history. It turned Armenia sharply away from its Persian (Aranian, Iranian) past and stamped it for centuries with an intrinsic character as clear to the native population as to those outside its borders, who identified Armenia almost at once as the first state to adopt Christianity". (Nina Garsoïan in Armenian People from Ancient to Modern Times, ed. R.G. Hovannisian, Palgrave Macmillan, 1997, Volume 1, p.81).
  11. Academic American Encyclopedia, p 172, Grolier Incorporated
  12. See Draŝanakertci, History of Armenia, 78ff; Atiya, History of Eastern Christianity, 316ff; Narbey, A Catechism of Christian Instruction According to the Doctrine of the Armenian Church, 88ff.
  13. Narbey, A Catechism of Christian Instruction According to the Doctrine of the Armenian Church, 86–87.
  14. Draŝanakertci, History of Armenia, 86–87.
  15. Atiya, History of Eastern Christianity, 424-26.
  16. W. St. Clair Tisdall, "Armenian Versions of the Bible," in The International Standard Bible Encyclopedia (Ed. James Orr; Grand Rapids, Mich.: Eerdmans, 1915).
  17. The Armenian Apostolic Church
  18. http://66.208.37.78/index.jsp?sid=1&id=4094&pid=59&lng=en
  19. http://www.wikipedia.org/wiki/Holy_See_of_Cilicia#Prelacies_and_Dioceses
  20. [1]
  21. [2]
  22. Tigran Avetisian, "U.S. Again Highlights `Restrictions' On Religious Freedom In Armenia" RFE/RL Armenia Report – 11/19/2010
  23. "No Separation of Church and State in Armenia?" epress.am article, 23-12-2010.
  24. Naira Hairumyan, "Karabakh: Will the new law on religion curb the number of sects in Karabakh?", ArmeniaNow, 24 April 2009.
  25. http://www.armspain.com/2011/09/02/primer-bautismo-armenio-en-china/
  26. Statement of Catholicos Karekin I on the occasion of the United Nations Women's Conference in Beijing, 1995
  27. (1994) The Deaconess in the Armenian Church. New York: St. Nersess Press. ISBN 978-1885011008. 
  28. Zagano, Phyllis (2008). "Catholic women's ordination: the ecumenical implications of women deacons in the Armenian Apostolic Church, the Orthodox Church of Greece, and the Union of Utrecht Old Catholic Churches", gazeto : Journal of Ecumenical Studies, volumo : 43, numero : 1, paĝoj : 124–137. Alirita 2 July 2009.


Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.