Cezareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cezareo (hebree: קיסריה‎, Qesarya) estas loĝloko de Israelo kiu kreskis en la eksteraĵoj de la historia Cesarea Maritima. Ĝi situas meze inter Telavivo (45 km) kaj Ĥajfo, ĉe la mediteranea israela marbordo, proksime al la urbo Hadera. La moderna Cezareo, kun 4200 loĝantoj, estas la nur israela loĝloko administrata de privata organizo, la Korporacio por la Disvolviĝo de Cezareo; organizata kiel komunuma setlejo, kvankam ne kiel kibucomoŝavo. Ĝi estas urbo konstruita honore al la romia imperiestro Cezaro Aŭgusto. Ĝi konservas arkeologiaĵojn el romiaj, bizancaj kaj krucmilitistaj epokoj. Ĝi posedas romian akvedukton kaj anfiteatron.

la romia akvedukto
la romia teatro