Armena diasporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Armena diasporo.

La Armena diasporo (armene Հայկական սփյուռք Hajkakan sp'jurq) estas termino uzata por priskribi la komunumojn fonditaj de la armenoj kiuj loĝas ekster Armenio kaj Montara Karabaĥo. El la totalo de la armena popolo kiu loĝas en la tuta mondo (en 2004 oni kalkulis pli ol 10.000.000 da personoj), nur ĉ. 3.000.000 loĝas en Armenio kaj ĉ. 130.000 en Montara Karabaĥo. La diasporo estas kalkulata en ĉ. 8.000.000 da homoj el armenaj devenoj aŭ naskiĝintaj en Armenio. Nur kvinono de la tutmonda armena loĝantaro loĝas en Armenio, inkluzive de la armenaj teritorioj antaŭ la Unua Mondmilito kaj 1920, kiuj kovris teritorion kvin aŭ ses foje pli grandan ol la nuna Armenio, inkluzive de la nunaj orientaj regionoj de Turkio, partoj de Irano kaj Sirio.

Origino[redakti | redakti fonton]

Ĥaĉkaro sur la muro de la armena preĝejo Sankta Serĵo, en Theodosia, Krimeo.

Kvankam ekzistas armena diasporo ekde la malapero de la armena ŝtato en 1375, kiam la Armena reĝlando en Kilikio falis sub la kontrolon de la mamelukoj, la ekzilo ege kreskis post la armena genocido. Malgraŭ tio ke multaj armenoj pereis survoje, aliaj povis eskapi kaj enradikiĝis en pluraj landoj de Orienta Eŭropo, la Balkanoj, Meza Oriento kaj urboj kiel Moskvo kaj Soĉi, en Rusio, Odeso, Sebastopolo kaj Krimeo, en Ukrainio, Tbiliso kaj Batumi, en Kartvelio, Plovdiv en Bulgario, Ateno en Grekio, Bejruto en Libano kaj Alepo en Sirio. Israelo havas gravan komunumon en la tiel nomata armena kvartalo de Jerusalemo.

Pluraj milionoj da armenoj ekloĝis en Okcidenta Eŭropo (Francio, Germanio, Italio kaj Nederlando) kaj en Ameriko (norde kaj sude), ekde la 1890-aj jaroj. Kelkaj armenaj komunumoj ekzistas en la malproksima oriento de Rusio, kaj en la eksaj sovetaj respublikoj de Centra Azio. Kelkaj el tiuj ĉi grupoj estis instigitaj ekloĝi tie far la carismaj kaj sovetaj aŭtoritatoj, dume aliaj ne havas elekton ĉar ili estis deportitaj de Stalino. Oni ankaŭ povas trovi malgrandajn armenajn komunumojn en Barato, Aŭstralio, Nov-Zelando, subsahara Afriko (Sudano, Sudafriko kaj Etiopio), kaj en la ekstrema oriento: Singapuro, Mjanmaro kaj Hongkongo. Ankaŭ ekzistis komunumoj de ekzilitaj armenoj en Ĉinio, Japanio kaj Filipinoj, sed la armena kulturo praktike malaperis tie.

Dua diasporo[redakti | redakti fonton]

Post la ampleksiĝo de la tutarabismo en Egiptio kaj Sirio, la islamismo en Irano kaj la Libana enlanda milito, dekoj da miloj da armenoj foriris el Meza Oriento al aliaj landoj, ĉefe al Usono, Kanado, Francio kaj aliaj lokoj kie ili fondis grupojn por apogi Armenion kaj etendigi la internacian agnoskadon kaj kondamnon de la armena genocido. Hodiaŭ, la landoj kun elstaraj armenaj komunumoj (escepte de Armenio kaj Montara Karabaĥo) estas Rusio, Usono, Francio, Irano (kvankam ĝia komunumo tre reduktiĝis ekde 1970), Libano, Kartvelio, Sirio, Argentino, Kanado kaj Ukrainio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]