Apostolo Bartolomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La apostolo Bartolomeo vivis komence de la 1-a jarcento, supozeble en la loĝloko Kana en Galileo.

La apostolo Bartolomeo (el la fama fresko de la artisto Mikelanĝelo en la Sikstina Kapelo en Vatikan-Urbo, Romo)

Bibliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ kristana kompreno, Bartolomeo estis unu el la disĉiploj de Jesuo (vidu Evangelio laŭ Marko 3, 14 - 19) kaj unu el la dek-du apostoloj, kiuj nomiĝas en la Evangelioj laŭ Luko, Marko kaj Mateo. Lia plena nomo supozeble estis Natanael Bar-Tolmai, kaj plejverŝajne li estis juda klerulo.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo Bartolomeo predikis pri kristanismo en Hindio, Mezopotamio kaj precipe en Armenio, kie li estis mortigita kiel kristana martiro. Laŭdire Astyages, frato de la armena reganto Polymios donis la ordonon, senhaŭtigi la vivantan kristanon kaj poste najle fiksi lin je ligna kruco. Pli posta legendo informis, ke la ĉerko kun lia kadavro flosis en la Mediteranea Maro kaj albordiĝis en la itala insulo Liparia apud Sicilio. Sur tiu insulo li enteriĝis. Super lia supozebla tombo konstruiĝis kristana preĝejo, kiun dum la jaro 831 detruis la Saracenoj.

Eklezia historio[redakti | redakti fonton]

La germana imperiestro Otto la 2-a la ostojn dum la jaro 983 transportigis al Romo, kie ili konserviĝas en la preĝejo San Bartolomeo. La kranio dum la 13-a jarcento transportiĝis al Frankfurto ĉe Majno en la imperiestran katedralon St. Bartholomäus.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

La apostolo kaj kristana sanktulo Bartolomeo plej ofte en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas kun tranĉilo, foje li ankaŭ portas sian propran haŭton en la manoj. Tio memorigas pri lia martira morto pro senhaŭtigo.

Memortago[redakti | redakti fonton]

Patronecoj[redakti | redakti fonton]

Bartholomeo konsideriĝas patrono