Historio de Turkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La historio de Turkio kiel lando kun ĉi tiu nomo komenciĝis kun disfalo de Otomana imperio en 1918 ... 1920. Tamen la unuaj setlejoj de homoj aperis sur ĉi tiu tereno ne pli malfrue ol en la 11-a jarmilo a.K..

Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana Imperio partoprenis en la Unua Mondmilito flanke de la Centraj potencoj. La milita malvenko kaj armistico de Mudros ne tuj kaŭzis la falon de la Otomana Imperio, kies sultano Mehemet la 5-a dum pluaj kvar jaroj restis entroniĝinta dum la imperio estis okupita de aliancanoj kaj la neturkaj popoloj premis por sendependiĝo. Kiam la aliancanoj prezentis al la turka delegitaro la kondiĉojn de la Traktato de Sèvres (aŭgusto de 1920), tiuj jam estis plenumitaj fakte: maje de 1919 grekoj okupis Smirnon kaj grandan parton de la egea marbordo de Turkio, kie loĝis nombraj grekoj; armenoj fidis promeson de Wilson havi propran teritorion por propra respubliko; kaj sude britoj kaj francoj distribuis al si la teritoriojn de la arabaj landoj (traktato de Sykes-Picot 1916): la otomana delegitaro subskribis la traktaton, sed en Turkio eksplodis naci-liberiga movado ĉefe ĉirkaŭ Ataturk, kiu jam en 1919 faris alvokon al rezistado. Kaim februare de 1920 la aliancanoj nuligis la parlamenton de Istanbulo, Kemal Ataturk alvokis en Ankaro nacain asembleon, kiu malakceptis la Traktaton de Sèvres kaj dum du jaroj deklaris militon en diversaj frontoj. Kontraŭ Francio en Kilikio ĝis la traktato de Ankaro de oktobro de 1921, per kiu turkoj reprenis la regiono kaj agnoskis la francan regadon de Sirio kaj Libano. Kontraŭ armenoj, kie rekuperis eĉ la teritoriojn perditajn en 1878 (traktato de Kars, oktobro de 1921) kaj dispartigis kun Sovetunio la areon. Kontraŭ grekoj, el kiuj rekuperis la areon de Smirno (el kiu la grekoj estis forpelitaj) post terura milito finita en septembro de 1922. La konferenco de Lausanne (novembro de 1922) nuligis la decidojn de la Traktato de Sèvres kaj per nova traktato (julio de 1923) oni agnoskis la teritoriojn rekuperitajn de Turkio, kiu agnoskis la novajn reĝimojn de Sirio kaj Irako kaj akceptis senmilitistigon de la markoloj.[1]

En la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. La falo de la imperio vekis la nacian turkan senton. Eksaj militistoj kuniĝis ĉirkaŭ la marŝalo Mustafa Kemal Atatürk, kiu forpelis eŭropanojn el Anatolujo kaj fariĝis la estro de la registaro, igante la sultanecon simplan honoran rolon. En 1922, li aboliciis la otomanan imperion kaj fondis en 1923 sur la restanta teritorio Anatolujo kaj orienta Trakujo) la modernan Turkujon aŭ respublikon de Turkujo, sukcesinto de la otomana imperio. En 1924 li neniigis la kalifecon, lastan restaĵon de imperiaj institucioj.


En 1974 Turkio prenis la nordan parton de insulo Kipro.

Ekde 2002 Turkio faras penojn por membriĝi en Eŭropa Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julio Gil Pecharromán, “Sèvres. El tratado efímero” en El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 18.