Historio de Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Karpata baseno, limigita de Karpatoj, the Transilvania baseno kaj la Dinaraj Alpoj respektive oriente, norde kaj sude

La historio de Hungario trapasis laŭ la jarcentoj diversajn epokojn.

Hungario antaŭ la hungaroj[redakti | redakti fonton]

La praarbaroj de la Karpata Baseno jam allogis la prehomojn (aŭ postsimiojn), kion pruvas la fosilaĵoj de la t.n. Rudapithecus Hungaricus, kiu vivis antaŭ jarcentmiloj en la nordo de la lando. Tra la jarmiloj de la neskribita historio ĝuis diversaj hominidoj la senfinajn arbaregojn kaj la fiŝoplenajn riverojn. La unuaj jam konataj enloĝantoj estis keltoj. Iliajn pacemajn, terkultivistajn, bestobredantajn vilaĝojn okupis la romianoj, kiuj fondis la provincojn Pannonia Superior kaj Pannonia Ulterior en la regiono hodiaŭ konata kiel Transdanubio. La Danubo estis la limo de la Imperio, malantaŭ ĝi floris la militaj, komercaj, administraj urboj Aquincum (poste Óbuda, pli poste Budapest), Arrabona (Győr) kaj Savaria (Szombathely), kies ruinoj ĝis hodiaŭ imponas la lernejajn klasojn dum siaj devigaj ekskursoj. La ĝermanaj kaj hunaj invadoj tamen finis ankaŭ en Panonio la Pacon Romian. La nomada imperio de hunoj havis sian ĉefurbon ĉe la Tiso, ilia timita kaj sukcesa reĝo Attila laŭ la legendoj estis entombigita en ora, arĝenta kaj fera ĉerkoj apud la hodiaŭa Szeged. Post la hunoj sekvis unu la alian vandaloj, gotoj, la longbarbuloj (longobardoj) restis eĉ jarcenton, kiam la mezazia popolo de avaroj ne avaris forpeli ilin. La avarojn forpelis la frankoj de Karlo la Granda, kiujn sekvis la slavoj.

La hungaroj antaŭ Hungario[redakti | redakti fonton]

Ĉiam kulpas la klimata ŝanĝo. La pacemaj fiŝistaj kaj ĉasistaj prahungaroj devis forlasi siajn belajn arbarojn de la suda Uralo kaj ekiri suden, poste okcidenten al la senfinaj orienteŭropaj stepoj por ellerni ĉevalrajdadon, ŝafobredadon, nomadumadon nur por alkutimiĝi al pli varmaj kaj sekaj tagoj. Survoje ĉe la Azova Maro, poste ĉe Dnepro kaj Dnestro ili ĉefe renkontis prairanajn kaj praturkajn popolojn, kun kiuj funkciis la interkultura lernado, kion pruvas la multaj pruntitaj vortoj en la hungara. La komence finnougra etno ricevis multajn turkajn elementojn, fine la ribelantaj kabaraj triboj forlasis kune kun la hungaroj la Kazaran Imperion. Helpante la bizancanojn kontraŭ la Bulgara Imperio la hungaroj jam vizitis la ontan Hungarion kaj taksis ĝin inda.

Hungario pleniĝas je hungaroj[redakti | redakti fonton]

Alvenis la jaro 895 aŭ 896, kaj la peĉenegaj atakoj firme konvinkis la hungarajn tribojn gviditajn de duko Árpád forlasi la regionon de Dnestro kaj finfine doni novan nomon al la Karpata Baseno. La unuajn ne tro amikecajn kontaktojn kun la loka slava enloĝantaro denove sekvis paca kultura interago, kion denove pruvas ambaŭflanke transprenitaj vortoj. La unuan jarcenton en la nova hejmo karakterizis perforta turismumado de Bizanco tra Germanio ĝis Hispanio, kion firme finis la severaj germanaj limgardistoj en 955 ĉe Augsburg. Eŭropa integriĝo en la 10-a jarcento signifis kristanismon kaj feŭdisman ŝtaton, ambaŭ taskojn sukcese plenumis Sankta Stefano, hungare István (997–1038), kies klopodojn kronis sukceso, kaj lin episkopo en la jaro 1000 aŭ 1001, tiel li iĝis Stefano la Unua, la fondinto de la hungara ŝtato.

La dinastio de Árpád[redakti | redakti fonton]

La filo de Sankta Stefano kaj Bavara Gizella (kies sidejo estis Veszprém), Sankta Emeriko (hungare Imre), mortis juna, sed donis nomon jarcentojn poste al Amerigo Vespucci, kiu pludonis ĝin al la kontinento Ameriko. Sankta Ladislao, hungare László (1077–1095) heroe savis junulinon de rabema kumano, krome okupis Kroation. Kolomano Librohava (1095–1116) deklaris jam frue, ke sorĉistinoj ne ekzistas, krome okupis Dalmation. Vokite de la reĝoj kaj feŭdistoj ekloĝis en la lando germanoj, valonoj, italoj, rumanoj, kumanoj surbaze de la saĝa patra konsilo de Sankta Stefano. "La gastojn aprezu mia filo, ĉar ili pliriĉigas vian reĝon". La paceman 12-an jarcenton tuj sekvis la 13-a, Sankta Ladislao kiu komenciĝis per la unua konstitucio, la Ora buleo en 1222, sed terure rompiĝis en 1241/42 pro la mongola invado, kies rezulto estis la morto de la duona enloĝantaro. Béla la Kvara (1235–1270) pene revivigis la landon, konstruigis fortikaĵojn, lia filino, la monaĥino Sankta Margareta, donis nomon al insulo, ponto, bulvardo kaj malsanulejo en la hodiaŭa Budapeŝto. Finiĝis la 13-a jarcento, kaj kun Andreo la Kvara (1290–1301) la dinastio de Árpádoj.

De Karolo la 1-a (Hungario) ĝis Matiaso la 1-a[redakti | redakti fonton]

Karolo sur monbileto en 2010

Pri la alloga hungara trono konkursis ĉeĥo kaj veneciano, sed venkis napola franco, Karolo la 1-a (Hungario) el la dinastio Anjou (1308–1342). Li sukcese modernigis la ŝtaton kaj la ekonomion, kaj anticipis preskaŭ 700 jarojn 1a nuntempan ĉeĥan, polan, hungaran kunlaboron per la Reĝa Renkontiĝo de Visegrád en 1335. La riĉecon de sia patro foruzis por mililaj celoj Ludoviko la Granda (1342–1382), kiu siatempe regis la duonon de Eŭropo, de Napolo tra Polio ĝis Bulgario. La renesanca, kavalira reĝo fondis la unuan universitaton en Pécs, kiu poste ĉesis molesti siajn studentojn. Sigismundo de Luksemburgio (1387–1437) faris ŝuldojn, estis kaptita de siaj grafoj kaj baronoj, fondis kavaliran ordenon de Dragonoj, batalis kontraŭ la ĉeĥaj husitoj kaj elektiĝis german-romia imperiestro. La komenciĝantajn turkajn atakojn sukcese kontraŭbatalis ne la poldevena nova reĝo, Ladislao Jagelona (1440–1444), sed la transilvania, parte rumandevena grandbienisto, Hunyadi János. Lia fama vintra ofensivo de 1441/42 parte reliberigis la Balkanon, tamen liaj unuiĝintaj kristanaj taĉmentoj malvenkis ĉe Varna en 1444, kie mem la reĝo mortis. La turka armeo avancis ĝis la sudaj hungaraj limoj, kie nur granda heroeco povis haltigi ilin en 1456 ĉe Nándorfehérvár, la hodiaŭa Beogrado. Hunyadi mem pereis post la venko en la kutima epidemio, sed la turka invado por 70 jaroj estis haltigita kaj la kristana mondo ĝis hodiaŭ memoras tion per la tagmeza preĝeja sonorigado.

Matthias-Corvinus / Matei Corvin-statuo ĉe Placo de Herooj en Budapeŝto.

Kvankam laŭ la opero de Erkel Ferenc la pli aĝa Hunyadi-filo sekve de komplico perdis sian kapon, la pli juna, Matiaso (1458–1490) iĝis la plej populara hungara reĝo. La artema kaj sciencema renesanca reganto protektis la servutulojn de la bienista ekspluatado, modernigis la ŝtaton, la armeon, invitis multajn artistojn kaj sciencistojn el eksterlando, ĉefe de Italio, fondis la plej grandan bibliotekon de sia tempo, okupis Vienon, konstruigis belajn palacojn en Buda kaj Visegrád. En la tempo de Matiaso Korvina Hungario kaj en la nombro de enloĝantoj (4 milionoj) kaj en la enspezoj de la reĝo (1 miliono da oraj dukatoj) egalrangis al la tiama Britio. Ĝis hodiaŭ kaj buŝe kaj televide viglas popolaj fabeloj pri Matiaso la Justa, la reĝo, kiu kaŝvestite pristudis, ĉu la potenculoj traktas ĝuste la malriĉulojn, kaj kie trovis maljustecon, riparis tion.

La lando en tri partoj[redakti | redakti fonton]

Kun Mateo ne nur la justeco mortis, kiel la proverbo asertas, sed ankaŭ la hungara ŝtato ĉesis ekzisti baldaŭ post lia morto. La enloĝantaro konsolis sin per la kamparana milito kontraŭ siaj bienistoj, kiun gvidis Dózsa György en 1514, post kies malvenko la noblula parlamento eldonis detalan konstitucian leĝolibron, la t.n. Tripartitum, kiu vere konsistis el tri partoj. En 1526 la turka armeo gvidita de Sulejmano la Granda nulige venkis la hungaran ĉe Mohács. Post la turka okupo de la reĝa sidejo Buda en 1541 la lando disfalis en tri partojn. La centran parton, la Grandan Ebenaĵon kaj sudan Transdanubion okupis la Turka Imperio. La okcidenta kaj norda parto, la resto de Transdanubio kaj la Supra Lando, la hodiaŭa Slovakio estis la Hungara Reĝlando regata de la aŭstra Habsburga dinastio. La orienta parto iĝis la Duklando de Transilvanio, kiu restis aŭtonoma, sed pagis imposton al la turka sultano. Dum jarcento kaj duono la lando estis scenejo de bataloj inter kristanoj kaj islamanoj, katolikoj kaj protestantoj, Habsburg-fideluloj kaj sendependemaj hungaroj, dum ke la ekonomio stagnis, la loĝantaro fuĝis, la scienco kaj kulturo krom kelkaj epizodaj floradoj apenaŭ evoluis. El tiu periodo elstaris kelkaj militestroj, kiel Jurisics Miklós, kiu haltigis en 1532 ĉe Kőszeg kun siaj 800 soldatoj la turkan armeon de 200 mil invaduntan Vienon. Same heroan agon faris Dobó István ĉe Eger en 1552, kiu sieĝo estas vaste konata inter la hungariaj geknaboj danke al la deviga lerneja legaĵo, "La steloj de Eger", skribita de Gárdonyi Géza, tradukita esperanten, filmigita kaj poste prezentita dum IJK'83. Zrinyi Miklós kaj lia sinoferanta defendo de Szigetvár en 1566 estis tiom poeziaj, ke lia pranepo, Zrinyi Miklós, la poeto kaj militestro, skribis belegan epopeon pri ĝi meze de la 17-a jarcento. Ne silentis la muzoj apud la armiloj, Balassi Bálint verkis la unuajn konatajn plenvalorajn hungarlingvajn poemojn meze de la 16-a jarcento, la protestantaj kaj katolikaj predikistoj tiom brile argumentis unu kontraŭ la alia, ke iliaj predikoj eĉ povus partopreni en la oratora konkurso dum la Kongresa Olimpiko vendrede. Ni ne forgesu la transilvaniajn dukojn Báthory István (1571–1592), kiu fortigis la landoparton kaj elektiĝis pola reĝo, Bocskai István (1604–1606), kiu okupis kun siaj hajdukoj, armitaj bovgardistoj, grandajn partojn de la habsburge regata Hungario, kaj Bethlen Gábor (1613-1629), kiu subtenis la sciencojn kaj la protestantajn potencojn en la tridekjara milito.

De liberiĝo ĝis revolucio[redakti | redakti fonton]

La unuiĝintaj eŭropaj kristanaj taĉmentoj gviditaj de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj la aŭstra generalo Eŭgeno de Savojo forpelis la turkojn el Hungario en 1686.

Post la morto de la lasta transilvania duko Apafi la 1-a en 1690 ekregis la aŭstraj Habsburgoj kiel hungaraj reĝoj en la tuta lando. La sendependemaj hungaraj nobluloj, soldatoj, kamparanoj gvidis militon kontraŭ la aŭstra regado inter 1703 kaj 1711 sub la gvido de duko Ferenc Rákóczi la 2-a, tamen ili fine malvenkis. Grandaj partoj de la lando estis senhomaj, pro tio oni kaj enlande instigis translokiĝojn, kaj de eksterlande invitis laborfortojn. La bunta etna mapo de la Karpata baseno ĉefe dankeblas al tiuj migradoj de la 18-a jarcento. Tiel vi trovas ekzemple slovakojn en Vojvodino (hodiaŭa Serbio) kaj en departemento Békés (sudorienta Hungario), serbojn en la Danuba Kurbiĝo (norde de Budapeŝto), germanojn preskaŭ ĉie en la hodiaŭa Hungario.

Maria Teresia, bildo de Martin van Meytens, 1770

La resto de la jarcento pasis pli-malpli pace, kion nur kamparanaj ribeloj (Szegedinac Péró en 1735, Horea kaj Closca en 1784) kaj okcidenteŭropaj militoj de la Habsburga Imperio ĝenis iom. La historistoj konsideras la regantojn Maria Teresia (1740–1780) kaj Jozefo la Dua (1780–1790), liberaj absolutistoj, dum ilia regado Hungario integriĝis ekonomie en la Imperion, tamen sukcesis konservi siajn tradiciajn, konstituciajn administrajn strukturojn. Dum la napoleonaj militoj 1a armeo de la franca imperiestro atingis eĉ Hungarion, kie li venkis ĉe Győr en 1809 kontraŭ la malmoderna hungara noblula armeo. La periodon inter 1825, kiam grafo Széchenyi István, "la plej granda hungaro”, proponis la fondon de la Scienca Akademio, kaj 1848, kiam ekis la revolucio, oni nomas la reformepoko, kaj ne senkiale. Ne nur la hungara lingvo estis modernigita kaj normigita, sed ankaŭ la feŭdisma leĝaro, oni fondis gravajn instituciojn, konstruis multon (ekz. la Ĉenponton, la Nacian Muzeon, reguligis la Danubon), la socio ekaktivis, la literaturo floris, la moderna industrio ekaperis. La liberala, demokratia idearo de la studentoj, intelektuloj kaj la progresemaj nobluloj, la kamparana liberiĝemo de la feŭdismaj ligoj kaj la ĝenerala sendependiĝemo preparis 1a sojlon por pli grandskalaj ŝanĝoj, kies tempo alvenis kun la revolucia jaro de Eŭropo,1848. Hungaraj lernejanoj ĉiujare refoje aŭdas detale la eventojn de la 15-a de marto en Peŝto kaj Buda dum la solenaj ceremonioj de la nacia festotago. Gravas, ke la parlamento akceptis leĝojn, kiuj ŝanĝis la landon pli ol klopodoj de la antaŭaj jardekoj, kaj nova, sendependa registaro fondiĝis kun hodiaŭaj placonomoj, kiel Batthyány (vidu artikolon Kabineto Batthyány), Kossuth, Széchenyi, Deák, Eötvös. La aŭstra povo ne toleris longe la hungaran liberecon, unue ili sendis en septembro la kroatan banon (mastron) Jelaŝiĉ kontraŭ ĝi, kies taĉmentoj venkitaj devis forlasi la landon, poste la aŭstran armeon mem, kiu estis venkita en pluraj bataloj printempe en 1849, dume kuraĝigis la rumanan malplimulton por ribelo, fine Vieno ankaŭ invitis la rusan caran armeon, kies triobla plimulto tamen venkis la novestablitan hungaran armeon. La Tutlanda Patrujdefenda Komisiono, origine hungare Országos Honvédelmi Bizottmány estis en la praktiko la 2-a kabineto de Hungario. Ĝi funkciis inter oktobro de 1848 ĝis aprilo de 1849. Kabineto Szemere [semere] estis la tria respondeca sendependa ministraro en Hungario, kiu gvidis la landon kvaronjaron en 1849. Tiu kabineto kreiĝis depost kiam la hungara armeo reokupis grandan parton de la lando. La kabineto daŭris laboron de Tutlanda Patrujdefenda Komisiono jam pli pace, krome estis akceptita la leĝo pri minoritatoj.

De absolutismo tra akordiĝo ĝis disfalo[redakti | redakti fonton]

Kabineto Andrássy

Post la kruela venĝo de la aŭstroj la lando estis administrita centrisme, absolutisme, germanlingve. Tamen la malvenkoj de Aŭstrio kontraŭ Francio kaj Italio (1859) kaj kontraŭ Prusio (1866) konvinkis la regantajn klasojn en ambaŭ landoj pri la bezono de iaspeca akordiĝo. Rezulte naskiĝis la dualisma ŝtato, la t.n. Aŭstra-Hungara Monarkio en 1867, kion sekvis akordiĝo kun la aŭtonoma Kroatio en 1868. La Kabineto Andrássy [andrAŝi] estis la unua (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1867 kaj 1871.

Ĉefministro Kálmán Tisza

La Kabineto Lónyay [lOnjai] estis la dua (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon nur unu jaron en la jaroj 1871 kaj 1872. Post abdiko de Kabineto Szlávy en 1874 la sekva ĉefministro estis sperta politikisto István Bittó, kiu sukcese formis unupartian registaron (tamen estis du esceptoj). Ĝenerale ne estis granda ŝanĝo inter la ministroj, ja ili estis konataj el la pli frua kabineto kiel partio de Ferenc Deák. La kabineto sukcese stabiligis la ekonomian situon de la lando pere de pli grandaj impostoj. Kabineto Wenckheim estis la kvina (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento; ĝi gvidis la landon nur dum duonjaro en 1875. Kabineto Kálmán Tisza estis la sesa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento kaj gvidis la landon inter 1875 kaj 1890, ĝi estis la plej longa funkcianta hungara kabineto. La Kabineto Szapáry [sapAri] estis la sepa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento; ĝi gvidis la landon inter 1890 kaj 1892. Unua Kabineto Wekerle [vekerle] estis la oka (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento; ĝi gvidis la landon inter 1892 kaj 1895. La Kabineto Bánffy [bAnfi] estis la naŭa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost la interkonsento, kiu gvidis la landon inter 1895 kaj 1899. La Kabineto Széll [sEl] estis la deka (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost la interkonsento; ĝi gvidis la landon inter 1899 kaj 1903.

Ĉefministro István Tisza

La dualismajn kvindek jarojn karakterizis samtempe antaŭe neniam vidita ekonomia, kultura, industria kaj socia evoluo, kaj malmoderna, maljusta bienstrukturo kaj komence tolerema, poste naciisma politiko pri la etnaj malplimultoj. Oni konstruis la unuan metroon de la kontinenta Eŭropo (1896), la Operejon, la Parlamenton, inventis la dinamon (Jedlik Ányos), la telefoncentralon (Puskás Tivadar), la elektran lokomotivon (Kandó Kálmán), la karburatoron (Bánki Donát, Csonka János), la transformilon (Déri, Bláthy, Zipernowsky). Samtempe duonon de la bienoj posedis kelkaj dekoj da aristokrataj familioj, kaj en la lernejoj de la malplimultoj oni enkondukis la hungaran lingvon kiel devigan studobjekton.

La Unua Kabineto István Tisza [iŝtvAn tisa] estis la dekdua (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1903 kaj 1905.

La bono kaj malbono finiĝis same: ekis la Unua mondmilito, kaŭzis grandajn perdojn kaj finiĝis tragedie por Hungario. Revolucioj, trioniĝo, denove milito. La malvenkon de Aŭstrio-Hungario sekvis burĝa demokratia (1918) kaj socialisma (1919) revolucioj, kiujn venkis la invado de la ententaj potencoj (Francio, Rumanio, Serbio, Ĉehoslovakio). La packontrakto de Trianon apud Versailles kaŭzis neimageblajn perdojn por Hungario. La venkantaj potencoj transdonis du trionojn de la historia ŝtata teritorio kaj pli ol duonon de la enloĝantaro al la novaj najbaraj landoj, inter ili plurmilionojn da hungarlingvanoj. La ŝokon la lando malfacile prilaboris (kelkaj ĝis hodiaŭ ne sukcesis), tamen oni devis pluvivi en la ŝrumpita lando. La dekstrema, konservema sistemo de admiralo Horthy (1920-1944) sukcesis stabiligi la ekonomion, kaj avancigi la edukadon, sed ne solvis 1a sociajn problemojn, kaj ĝia reviziisma ideologio puŝis la landon denove apud Germanion, kiu promesis refari la imperiismajn decidojn. La germana alianco signifis provizorajn regajnojn de la perditaj teritorioj kaj partoprenon en la Dua mondmilito kun ekstermo de la juda (600 mil personoj) kaj cigana (30 rnil personoj) enloĝantaro, morton de aliaj duonmiliono da hungaroj, detruon de Budapeŝto, faŝisman registaron fine de 1944.

Novaj esperoj kaj malesperoj ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La landon "liberiganta" (verdire: okupanta) Sovetia Armeo restis en Hungario post la milito, kaj kompense por siaj perdoj forportis tutajn fabrikojn, bibliotekojn, centmilojn da devigitaj laboristoj. Eĉ pli teruraj kruelaĵoj okazis kontraŭ la hungaraj malplimultoj en Ĉehoslovakio, Sovetunio kaj Jugoslavio en 1945/46. La pariza pacakordo refoje forprenis la regajnitajn teritoriojn, devigis Hungarion pagi militan kompenson, kaj forpeli la germanlingvan enloĝantaron. Malgraŭ ĉio la landon rapide rekonstruis la enloĝantoj, la mondrekordan inflacion (oni kalkulis en bilionoj, 1012) venkis la nova forinto, oni disdividis la bienojn, eĉ regis demokratia, plurpartia sistemo dum tri jaroj. La sorto de la sovetie regataj landoj tamen trafis ankaŭ Hungarion en 1948/49, kiam oni enkondukis la stalinismajn strukturojn. La represaliojn, la perfortan industriigon, kaj kolektivigon de la agrikulturo la enloĝantaro respondis per la revolucio de 1956. La heroajn du semajnojn finis nova invado de la Sovetia Armeo, kion sekvis ekzekutado de ĉefministro kaj lernejanoj, enkarcerigo de intelektuloj, verkistoj, laboristoj, elmigro de pli ol 100 mil personoj, ĉefe alte edukitaj junuloj. Tamen la nova reĝimo ne povis uzi la samajn metodojn, kiel la antaŭa, stalinista, kaj post la amnestio (1962) kaj la nova ekonomia meĥanismo (1968) la vivo iĝis pli eltenebla, oni nomis Hungarion la plej gaja barako de la sovetia bloko. En la t.n. socialisma sistemo la ekonomio tamen ne sekvis la evoluon de la kompareble evoluintaj eŭropaj landoj, kiaj ekz. Finnlando, Hispanio, Grekio, kio kaŭzis B-landaniĝon en la esperantaj renkontiĝoj.

La ŝanĝoj en Sovetio helpis la reformemulojn ankaŭ en Hungario kaj en 1985 okazis deviga duobla nomumo por la parlamentaj lokoj, laŭ leĝo el 1983. Tiel la rigidaj komunistoj iĝis malplimulto en la parlamento. Pro la monŝuldo de la hungara ŝtato al okcidentaj moninstitutoj kaj ŝtatoj, Hungario cedis al eksteraj reformaj postuloj. Tio kondukis al internaj reformismaj movadoj kaj interkonsento de la tiam neleĝa opozicio kaj la komunistoj.

Hungario ricevis la rajton gastigi la Internacian Junularan Kongreson de TEJO en 1999.

La komunista parlamento akceptis novan, demokratian konstitucion en oktobro 1989, surbaze de la interkonsento de la reformema registaro kaj la opozicio. Okazis jam tri liberaj elektoj en 1990, en 1994 kaj en 1998 kun konservema, poste socialista-liberala, poste konservema-liberala registaro. Hungario povis membriĝi en NATO, kiam la organizo volis havi helpteritorion al la batalo inter la kroatoj kaj serboj. En 2004 Hungario (bedaŭrinde) aliĝis al la Eŭropa Unio, tiam komenciĝis la pereigo de la industrio kaj agrikulturo de Hungario.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la tribestro, Árpád Arpado. Tio okazis fine de la 9-a jarcento (896). En la jaro 907 Árpád kun siaj filoj kaj 40 000 soldatoj pereigis la unuiĝintan armeon (120 000 soldatoj) de la "edukita" Okcident-Eŭropo, kiuj volis ekstermi la hungarojn el la baseno Kárpát. Poste la madjaroj disrajdis (komisiitaj kelkfoje de fremdaj reĝoj) repreni el okcidenta Eŭropo la trezorojn, kiujn oni forrabis el inter la Kárpát-oj . Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj venkis la madjarojn en la batalo de Augsburg trompe enkaptinte du madjarajn estrojn. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Sankta Stefano) (tio estas diskutenda). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio okupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kio estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito en la flanko de la aŭstroj akj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio.

Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento, kaj la jud-devena estro Mihály Károlyi igis demeti la armilojn ĉ unu milionojn da hungaraj soldatoj, transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon, ĉar Hungario ne povis defendi sin. Oni antaŭhelpis la potenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. (legu Béla Somogyi Béla Bacsó)

Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito flanke de la germanoj, eniris la militon per okupo de Jugoslaviaj teritorioj (1941) kaj poste batalis kontraŭ Sovetunio. La malbone ekipitaj hungaraj trupoj perdis gravajn batalojn kontraŭ la rusoj (batalo de Don)kie centmiloj da hungaraj soldatoj donis sian vivon por malrapidigi la sovetan armeon, savante per tio la okcidentajn landojn. Fine de 1943 la nazia Germanio ellaboris planon Margareta pri la okupado de Hungario. Kvankam la hungaroj batalis kun la nazioj, Hitler ne fidis je la hungaroj. Guberniestro Horthy skribis leteron la 12-an de februaro 1944 al Hitler, en kiu li petis la retiron de la hungaraj trupoj ĝis la Karpatoj, por tie defendi Hungarion. Ankaŭ tiu ĉi letero instigis Hitleron por okupi la landon. Dumtempe kelkaj politikistoj (kun apogo de la registaro) interparolis kun la anglosaksa alianco por iu krompakto. Hitler invitis Horthy por interparolado la 18-an de marto 1944. Horthy - kvankam li eksciis pri la kuntiro de naziaj trupoj - akceptis la inviton. La naziaj trupoj invadis la landon la 19-an de marto 1944, dum la hungara gvidanto Horthy estis kvazaŭ ostaĝo de Hitler.

Hungario perdis en la milito 1 milionon da homoj kaj valoregojn de la lando. La sovetiaj trupoj atingis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe 1945.

Statuo de Imre Nagy, fronte al la Parlamento.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de Imre Nagy, ĉefministro. Rusaj trupoj, kiujn envokis János Kádár, superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio János Kádár, kiu eĉ ekzekutigis Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per la eksterlandaj fortoj (sovetiaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 1970-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 1980-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la koalicio de la socialisma kaj liberala partioj en la parlamentaj balotadoj.

2004[redakti | redakti fonton]

Ferenc Bessenyei, Ferenc Zenthe

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]