Béla Kun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Béla KUN
Béla Kun

Béla Kun


Naskiĝo 20-a de februaro 1886
en Szilágycseh
Morto 1939
en Moskvo
Nacieco Hungara
v  d  r
Information icon.svg

Béla KUN (origine Kohn; naskiĝis 20-an de februaro 1886 en Szilágycseh, nun en Rumanio – mortis en Moskvo, je dato necerta: 29-a de aŭgusto de 193820-a de novembro 1939) estis ĵurnalisto kaj politikisto, gvidanto de la hungara Sovetrespubliko.

Li lernis en Zilah kaj Kolozsvár en mezlernejo, poste li estis jura aŭskultanto, studento ĉe la Universitato de Kolozsvár, sed en 1904 li interrompis la studadon kaj eklaboris kiel ĵurnalisto en Kolozsvár kaj Nagyvárad. Li staris pro la verkitaj artikoloj antaŭ tribunalo. En 1907 oni juĝis lin je duonjara prizono; pro tio li elektas anstataŭ ĵurnalismo la oficistecon: oni dungas lin kiel sekretarion por la Laborasekura Kaso.

En 1902 kiel mezlernejano li aniĝis en la Hungaria Socialdemokrata Partio (MSZDP), kaj en 1913 li aperis en kongreso kiel komisiulo. Oni soldatigis lin dum la Unua mondmilito kaj li militkaptiĝas en 1916 en Rusio. En la militkapteco li organizas grupon el la oficiroj. En 1917, dum la februara revolucio, li aniĝas en la socialdemokrata (pli poste bolŝevika) organizaĵo de Tomsk. Marte de 1918 fondiĝas hungara sekcio de la Ruslanda Komunista partio kun lia prezidanteco. Tiam li vojaĝas al Petrogrado, poste al Moskvo, ekkonatiĝas kun Lenin.

En 1918 li prenas denove armilon kontraŭ la germanaj intervenciuloj, socialrevoluciulaj ribelantoj, la ĉeĥaj legionoj kaj la blankaj gvardianoj de Kolĉak. Dumtempe li publikigas en la Pravda kaj Izvestija kaj aliaj maldekstraj gazetoj.

Je la 17-a de novembro de 1918 li revenas al Budapeŝto, kaj je la 24-a de novembro fondas la partion Hungaria Partio de la Komunistoj (KMP), kaj iĝas prezidanto de ties centra komitato. Oni arestas lin la 21-an de februaro en 1919, poste oni turmentas lin tiel, ke li iĝas populara per helpo de la propaganda laboro de la Komunista partio. Dum la aresto, li daŭras la organizan laboron, antaŭpreparas la kunfandiĝon de la komunistoj kaj socialdemokratoj.

La 21-an de marto de 1919 – unu tagon post transdono de Vix-listo, kiu enhavis la teritoriajn pretendojn de entento – respublika prezidento Mihály Károlyi kaj ĉefministro Dénes Berinkey prenas en konsideron sian rezignon, la komunista kaj socialdemokrata partioj kuniĝas, Kun Béla kaj Sándor Garbai deklaras la hungaran Sovetrespublikon kaj establas la Revolucian Regnestran Konsilion ĉefministro transprenas la potencon. Kun Béla laboras en la konsilio kiel eksteraafera (21-a de marto-1-a de aŭgusto) kaj militafera popola komisiito (1919). Inter la 3-a de aprilo kaj la 24-a de junio 1919 oficiale la Konsilion gvidas Garbai, sed la veran gvidan potencon posedas Kun Béla.

Post kolapso (malvenko) de la Sovetrespubliko, li emigris al Vieno, kie li estis hejmarestita. Somere de 1920 oni forigas lin el Aŭstrio, poste li veturas al Sovet-Rusio - kaj neniam hejmenvenas. En 1921 li veturas al Germanio, kie li organizas la tieajn laborajn strikojn kaj ribelojn. De 1921 ĝis 1936 li estas ano de plenumkomitato de Komunista Internacio. En 1925 kaj 1930 li estas elektita ano de plenumkomitado de la Hungara Komunista partio (KMP) kaj tiurilate laboris konspire en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj Germanio. En 1928, li senvualiĝas en Vieno kaj oni arestas lin. Kvankam Hungario petas lian transdonon, tio ne okazas pro la aŭstriaj kaj internaciaj laboristaj protestaj moviĝoj. Li revenas al Sovetunio, kie plulaboras en la Kominterno: li gvidas la agit-propan sekcion, la mezeŭropan kaj balkanan sekretariejon.

Oni arestas lin je ordono de Stalin en 1937 (29-a de junio) kaj kondamnas lin laŭ falsaj akuzoj. Lia mortodato estas necerta, ekzistas du datoj: oni ekzekutas lin en 1938 aŭ li mortas en Moskva prizono en 1939.

Statuo lia staris sur la Vérmező de Budapest, de 1981 ĝis 1992, kiam la Ĉefurba Registaro liveras ĝin al la Statua Parko, kie oni povas rigardi ĝin.

Lia nepo estas Miklós Kun, dekstrula verkisto en Hungario.