Izvestija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logo

Izvestija (ruse Известия, Eventoj) estas tagĵurnalo, aperinta en Moskvo. Ĝin eldonis dum la soveta epoko la prezidantaro de la Plej Supera Soveto de Sovetunio kaj ĝi estis ĝis 1991 oficiala tutlanda organo de la soveta registaro.

Oni fondis la gazeton en marto de 1917, en Sankt-Petrogrado kiel gazeton de la Soveto de la Laboristaj kaj Soldataj Deputitoj. Ĝin komence kontrolis la menŝevikoj kaj la socialrevolucioj (eseroj), sed post la oktobra revolucio ekregis ĝin la Bolŝevika Partio. La redaktantaro transloĝiĝis en 1918 al Moskvo, kaj ekde tiam la eldonkvanto de la Izvestija rapide kreskis: en 1924 ĝi aperis en 354.000 ekzempleroj, sed en 1932 jam en 1,5 milionoj.

Dum kaj post la dua mondmilito tiu kresko malrapidiĝis, haltis. Kiam la ĉefredaktoro de la gazeto iĝis Aleksej Aĝubej, bofilo de Nikita Ĥruŝĉov, la Izvestija iĝis vigla, leginda gazeto.

La Izvestija estis la plej grava gazeto pri internaciaj rilatoj kaj eksterlanda politiko. Kiam Sovetunio malfondiĝis en 1991, okazis privatigo de la gazeto tra akcia kompanio, iĝis parte posedaĵo de la laboristoj, sendependa eldonaĵo. Pro la liberala redakta politiko, ĝi ofte konfliktis kun la naciistoj, komunistoj kaj la registaro. En septembro de 2004, oni forigis la ĉefredaktoron pro kritikaj verkoj pri la ostaĝkonflikto ĉe Beslan.

En somero de 2005, aĉetis 50,2 % de la Izvestija-akcioj la kreml-proksima mediokonzerno Gazprom-Media.

Nun aperas 230.000 ekzempleroj.

Gravaj ĉefredaktoroj estis Nikolaj Buharin kaj Aleksej Aĝubej.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]