Mihály Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mihály Károlyi

Grafo Nagykárolyi KÁROLYI Mihály [karoji mihaj] (n. la 4-an de marto 1875, Fót, Hungario – m. 20-an de marto 1955, Vence, Francio) estis hungara politikisto, kiu kontraŭis la unuflankan germanamikan politikon de la Aŭstrio-Monarĥio antaŭ la Unua Mondmilito. Li volis larĝajn internaferajn reformojn kaj plibonigon de la nacimalplimulta politiko de Hungario. Post la unua mondmilito, li ne sukcesis obstakli la detruon de la historia hungara ŝtato kaj enpotenciĝon de la komunistoj, li iris baldaŭ en elmigradon.

Károlyi naskixgis en unu el la plej riĉaj kaj famaj hungaraj aristokrataj familioj. Li iĝis parlamentano en 1910 kiel konservativulo, sed baldaŭ proksimiĝis al la maldekstra flanko. Lia politika vidpunkto estis radikala: li volis dividon de la bienegoj, ĝeneralan balotrajton, egalrajtigon de la naciaj malplimultoj kaj plej grandan liberecon en aferoj komunaj kun Aŭstrio. Liaj radikalaj pensoj trovis neniun apogon inter la politikaj gvidantoj.

Li iĝis influa politikisto fine de la unua mondmilito, kiam la milita situo malboniĝis por la centraj potencoj. Károlyi kreis la 25-an de oktobro 1918 la Nacian Konsilion, kiun formis liaj sekvantoj, la burĝaj radikaluloj kaj la socialdemokratoj. Je efiko de la revoluciaj amasmovadoj, kun aprobo de hungara reĝo Karlo la 4-a (aŭstra imperiestro Karlo la 1-a), ĉefprinco Jozefo nomumis Károlyi – la 31-an de oktobro – hungara ĉefministro kaj Hungario iĝis fakte sendependa ŝtato.

Károlyi esperis, ke li povas sukcese intertrakti kun la aliancanoj laŭ la 14 punktoj de Wilson. La venkintoj donis liberan agadterenon por Ĉeĥoslovakio, Rumanio kaj la sudslavoj por okupi partojn de de Hungario. Kiam la aliancanoj postulis plu da hungara teritorio (20-an de marto 1919), Károlyi abdikis pri la ŝtatprezidanta posteno (plenumita ekde la 11-a de januaro 1919). Li transdonis la potencon al la socialdemokratoj, kiuj kun la komunistoj kaj ties gvidantoj Béla Kun elkriis la Hungaran Sovetrespublikon.

Károlyi estis dum la komunista diktaturo en hejmaresto, en julio de 1919 fuĝis en eksterlanden kaj en la elmigrado aliĝis al la maldekstraj socialistoj. Li revenis en Hungarion en 1946, poste laboris kiel ambasadoro en Parizo (1947–49), sed pro aresto de László Rajk, li abdikis kaj protestis kontraŭ la mortpuno de Rajk.

Liaj memuaroj aperis kun titolo „Hit, illúziók nélkül”, originale en la angla.

Ŝablono:Vitempo