Transdanubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la regiono en Hungarujo; en Vieno, la termino "Transdanubio" celas la distriktojn Floridsdorf kaj Donaustadt, kiuj situas ĉe la maldekstra flanko de Danubo

Transdanubio estas geografia regiono en Hungario, entenanta ĉ. 45 % de Hungario. Ĝin limas norde kaj oriente la Danubo, sude la Drava kaj Mura, okcidente la orienta Antaŭalpio. Ĝia areo estas 38 000 km² kaj loĝas tie ĉ. 3 milionoj da homoj – sen loĝantaro de la ĉefurba departemento Peŝt.)

Ĝi estas ne unueca el geologia kaj ekonomigeografia vidpunktoj. Ĝin traplektas montoj, montaroj, valoj.

Gravaj geografiaj unuoj de la regiono[redakti | redakti fonton]

  • meze la Transdanubia mezmontaro (etendas 200 km) kaj Balatono
  • okcidente Vas- kaj Zala-montetaro, Sopron- kaj Kőszeg-montaro
  • sude la Somogy- kaj Baranya-montetaro
  • norde la montaro Mecsek kaj la Villány-montaro, Malgranda Hungara Ebenaĵo, la Danub-kurbiĝo
  • oriente ebenaĵo Mezőföld kaj regionlima rivero Danubo
  • riveroj: Rába, Marcal, Zala, Sió, Kapos kaj Sárvíz

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝata ekde la praepoko, ĝi estis dum la antikvo parto de la Romia provinco Panonio. Ĝin konkeris la imperiestro Augustus ekde 10 a.K.. Tie trairis la fama sukcena vojo, kiu interligis la Baltikon kun norda Italio. la romianoj konstruigis ĝis fino de la unua jarcento la limeson kontraŭ la barbaraj invadantoj.

Dum regado de Trajano, Panonio estis dividita je du partoj, Supra kaj Suba Panonioj.

Gravaj urboj el la romia epoko:


Kun malfortiĝo de la Roma imperio, ĝin okupis la hunoj, poste avaroj, madjaroj, la regiono iĝis parto de la Hungara Reĝlando.

Gravaj urboj de la frua mezepoka Hungario estis Buda, Esztergom, Pannonhalma, Székesfehérvár, Veszprém, Visegrád. Post la mongola invado (1242) oni konstruis fortikaĵojn, sed en la 16-a jarcento, parton de ĝi okupis la aŭstraj kaj osmanaj imperioj. Fine de de la 17-a jc., komence de la 18-a jarcento, okupis ĝin tute la aŭstroj, forpelante la turkojn.

Ĝi estis loko de gravaj bataloj dum la hungara revolucio de 1848 kaj la dua mondmilito.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gravaj minataj ercoj, mineraloj, krudmaterialoj: bauksito, karbo, nafto, tergaso, lignito, mangano.

Ĝi estas industrie, kulture forte evoluinta parto de Hungario.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi entenas 9 departementojn Vas, Györ-Moson-Sopron, Veszprém, Zala, Somogy, Baranya, Tolna, Fejér, Komárom–Esztergom kun la administre centraj urboj (Szombathely, Gyõr, Veszprém, Zalaegerszeg, Kaposvár, Pécs, Szekszárd, Székesfehérvár, Tatabánya) kaj menciindajn aliajn gravajn urbojn kiel Sopron, Pápa, Komárom, Nagykanizsa, Esztergom, Dunaújváros.