Pápa
Pápa (pApa) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono Pápa, kies centro estas. Pápa signifas papo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 47 km²
- Loĝantaro: 13260
- Poŝtkodo: 8230
- Telefonprefikso: 87
Geografio [redakti]
Pápa situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Győr-Városlőd, laŭ fervojo Győr-Celldömölk. La urbo troviĝas 45 kilometrojn nordokcidente de Veszprém.
Historio [redakti]
La loko loĝitas ekde la nova neolitiko. Dum la romianoj trapasis ĉi tie grava vojo. Ekde la 16-a jarcento la urbo iĝis kultura centro de la ĉirkaŭaĵo. Tiun urbon la turkoj neniam okupis. Tie lernis samtempe Petőfi kaj Mór Jókai.
Inter Pápa-Veszprém-Budapeŝto komenciĝis la aŭtomata telefonado en Hungario. Nuntempe famas viandaĵfabriko kaj milita flughaveno.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika Preĝejo de Sankta Stefano (Pápa)
- romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Pápa)
- franciskana Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Pápa)
- Kapelo de Sankta Jozefo (Pápa)
- Luterana preĝejo (Pápa)
- Kalvinana preĝejo (Pápa)
- Sinagogo (Pápa)
Vizitindas la Blufarba Muzeo, kie troviĝas la plej malnova tiuspeca metiejo en Mez-Eŭropo, kie oni kolorigis teksaĵon al specialaj bluaj-blankaj koloroj; la kastelo de familio Esterházy, la malnovaj domoj de la ĉefplaco kaj ĉefvojo.
Famuloj [redakti]
- en Pápa naskiĝis:
- en Pápa mortis Mihály Sztárai
- en Pápa lernis:
Esperanto [redakti]
Estas delegito de UEA tie.