József Esterházy (reĝa juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Esterházy
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de junio 1682(nun 1682-06-12)
en Hungario Pápa (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de aprilo 1748
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Esterházy
Patro Franz Graf Esterházy von Galántha vd
Patrino Katalin Thököly vd
Gefratoj Antal Esterházy • Franz Graf Esterházy von Galántha vd
Infanoj József Esterházy vd
Profesio
Okupo juĝistoReĝa juĝisto vd
Banuso de Kroatio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo József Esterházy [jOĵef esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy József estis hungara reĝa juĝisto, banuso de Kroatio, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis galántai, lia filo estis József Esterházy (oficiro).

József Esterházy [1] naskiĝis la 12-an de junio 1682 en Pápa (Hungara reĝlando), li mortis la 10-an de majo 1748 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Skulptaĵo pri József Eszterházy

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Esterházy devenis el grafa, magnata familio. Li frekventis jezuitajn gimnaziojn en Sopron kaj Győr, poste li akiris diplomon en Jezuita Universitato de Nagyszombat, fine li lernis teologion, matematikon kaj teknikon en Vieno. Li staris antaŭ pastra kariero, en 1693 li estis nomumita preposto, en 1697 titulara abato. Tamen en 1705 li elektis la oficiran profesion, post du jaroj li atingis la rangon kapitano en armeo de Habsburga Imperio. Li batalis kontraŭ liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a jam kiel kolonelo, poste kontraŭ la turkoj (1716-1718), baldaŭ en Bosnio, fine kontraŭ la prusoj. Li atingis altajn oficirajn rangojn. Intertempe li estis nomumita reĝa konsilisto en 1708, ĉefdepartementestro de Komárom (historia departemento) en la sekva jaro, en 1723 ĉefkortegano, banuso de Kroatio 1733-1741, fine poste reĝa juĝisto. En 1720 li ricevis de la reĝa bienon de Pápa.

Spite tiun karieron, li estas pli fama, kiel refondinto de departemento Komárom. En 1727 li aĉetis bienojn de Tata (Hungario). Tata mem iĝis biencentro, kie laboradis ekzemple Jakab Fellner, Sámuel Mikoviny kaj József Grossmann. Tiutempe apud Tata estis grandaj marĉoj, laŭ projekto de Sámuel Mikoviny ili iĝis bonaj plugteroj. Esterhazy invitis germanojn kaj slovakojn, kiuj kulturis la novajn kampojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]