Banuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Banuso estas alta titolo, (laŭ PIV vicreĝo, komandanta en milito). La vorto estas uzata plej ofte ĉe la mezepoka Kroatio kaj Hungara Reĝlando.

Estas simila esprimo markizo, vaste uzata en aliaj lingvoj.

En Kroatio kaj Hungario dum la mezepoko estis pli foraj, parte akiritaj teritorioj, kie oni uzis tiun rangon. La plej konata banuso estis Bánk, kiu ekde 1211 plenumis la titolon, precipe dum foresto de la reĝo. Pri li temas grava dramo kaj opero. Komence kaj lastfoje estis Kroatio, kiu ĝis 1918 kiel aŭtonoma regiono, estis gvidata de banuso. La plej konata estis Josip Jelačić, kiu en 1848 laŭ ordono de Habsburgoj - kiuj estis ankaŭ hungaraj reĝoj - militiris kontraŭ Hungarlando. Krome estis banuso Nikola Zrinski inter 1647-1664 kaj Petar Zrinski inter 1665-1670.

Orienta parto de Hungario Transilvanio dum la historio neniam estis gvidata de banuso, sed princo.

La teritorio, kie estris banuso, nomiĝas banusujo aŭ banusejo. Vidu ankaŭ Ágfalva pri la lasta banusujo.