István Szapolyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

István Szapolyai [iŝtvAn sapojai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szapolyai István estis hungara magnato, palatino, guberniestro. Liaj fratoj estis Miklós Szapolyai kaj Imre Szapolyai, lia filo estis Johano la 1-a (Hungario).

István Szapolyai
Tomboŝtono de István Szapolyai

Pri naskiĝo de István Szapolyai [1] ĉiuj informoj mankas. Li mortis la 23-an de decembro 1499 en Pápa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szapolyai komence estis armeestro de Matiaso la 1-a (Hungario), kie fine en 1481 li ricevis postenon pri guberniestro de Silezio, kie pli frue li ofte batalis. Post 2 jaroj li edziĝis. En 1487 li iĝis departementestro de Szepes. sed tiutempe li jam havis tutlande diversajn burgojn kun bienoj. Ekde 1490 li estris teritoriojn de la konkerita parto de Aŭstrio. En 1492 li estis elektita palatino, poste li riĉiĝis foje leĝe, foje neleĝe. Nemitinde lia filo iĝis reĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]