Gábor Molnár
El Vikipedio
Gábor MOLNÁR, hungare Molnár Gábor, Esperante Gabrielo Molnár estis hungara verkisto kaj ĉasisto.
Gábor Molnár naskiĝis la 2-an de decembro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de oktobro 1980 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Gábor Molnár frekventis lernejojn en Budapeŝto, poste en Pápa. Li eklaboris, kiel agrikulturisto en diversaj vilaĝoj. En 1930 li aliĝis al grupeto vojaĝanta al Brazilo. Tie li restis sola, sed li eklaboris, dume li kolektis diversajn bestojn kaj skarabojn, kiujn li donacis al Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) kaj Hungara Nacia Muzeo. Li multe ĉasadis laŭ Rio Negro. Li travivis eksplodon, sed li blindiĝis. Hejmenveninta li komencis verkadi kun sukcesoj. Resume li verkis 26 volumojn. En 1968 li ricevis premion.
Romanoj (elekto) [redakti]
- Kalandok a brazíliai őserdőben (Aventuroj en la ĝangalo de Brazilo), debuta romano, 1940
- Az óriáskígyók földjén (Sur tero de grandserpentoj), 1955
- Jaguárországban (En jaguarolando), 1960
- Barátom a vadon (Mia amiko estas la ĝangalo), 1962
- Horgászom az Amazonason (Mi fiŝkaptadas laŭ la Amazono), 1968
- Én kedves Amazoniám (Mia kara Amazonio), 1975
- A Bakonytól Amazoniáig (De Bakony ĝis Amazonio), membiografio, 1978
- Magyar–portugál szótár (Hungara-portugala vortaro), 1948
Memorigiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio